The Project Gutenberg EBook of Fundamenta Krestomatio, by L. Zamenhof Copyright laws are changing all over the world. Be sure to check the copyright laws for your country before downloading or redistributing this or any other Project Gutenberg eBook. This header should be the first thing seen when viewing this Project Gutenberg file. Please do not remove it. Do not change or edit the header without written permission. Please read the "legal small print," and other information about the eBook and Project Gutenberg at the bottom of this file. Included is important information about your specific rights and restrictions in how the file may be used. You can also find out about how to make a donation to Project Gutenberg, and how to get involved. **Welcome To The World of Free Plain Vanilla Electronic Texts** **eBooks Readable By Both Humans and By Computers, Since 1971** *****These eBooks Were Prepared By Thousands of Volunteers!***** Title: Fundamenta Krestomatio Author: L. Zamenhof Release Date: June, 2005 [EBook #8224] [Yes, we are more than one year ahead of schedule] [This file was first posted on July 3, 2003] Edition: 10 Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK FUNDAMENTA KRESTOMATIO *** Produced by David Starner, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team TRANSCRIBER'S NOTE: The Esperanto alphabet contains 28 characters. These are the characters of English, but with "q", "w", "x", and "y" removed, and six diacritical letters added. The diacritical letters are "c", "g", "h", "j" and "s" with circumflexes (or "hats", as Esperantists fondly call them), and "u" with a breve. Zamenhof himself suggested that where the diacritical letters caused difficulty, one could instead use "ch", "gh", "hh", "jh", "sh" and "u". A plain ASCII file is one such place; there are no ASCII codes for Esperanto's special letters. However, there are two problems with Zamenhof's "h-method". There is no difference between "u" and "u" with a breve, and there is no way to determine (without prior knowledge of the word(s) involved, and sometimes a bit of context) whether an "h" following one of those other five letters is really the second half of a diacritical pair, or just an "h" that happened to find itself next to one of them. Consequently other, unambiguous, methods have been used over the years. One is the "x-method", which uses the digraphs "cx", "gx", "hx", "jx", "sx" and "ux" to represent the special letters. There is no ambiguity because the letter "x" is not an Esperanto letter, and each diacritical letter has a unique transliteration. This is the method used in this Project Gutenberg e-text. IMAGES: There are five images referenced in the text (search for "[Ilustrajxo"). Naturally they cannot be displayed within the ASCII file, but I created these markers for reference. [Ilustrajxo: terglobo.png] L. ZAMENHOF FUNDAMENTA KRESTOMATIO DE LA LINGVO ESPERANTO DUA ELDONO FRANCUJO.--HACHETTE et Cie, PARIS. ANGLUJO.--"REVIEW of REVIEWS", LONDON. DANUJO.--ANDR.-FRED. HOEST & SOEN, KJOBENHAVN. GERMANUJO.--MOELLER & BOREL, BELIN. HISPANUJO.--J. ESPASA, BARCELONA. ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, LIVORNO. POLUJO.--M. ARCT, WARSZAWA. SVEDUJO.--ESPERANTOFOERENING, STOCKHOLM Estas mendeblaj : CXE LA LIBREJO HACHETTE KAJ K-o * * * * * TUTMONDA JARLIBRO ESPERANTISTA : 1905 enhavanta la Adresarojn de Dro ZAMENHOF Unu volumo 432 pagxa. . . . . . . . 2 fr. 50 * * * * * INTERNACIA SCIENCA REVUO En Esperanto REDAKCIO ADMINISTRACIO : P. FRUICTIER HACHETTE & K-o 27, boulevard Arago, 79, boulevard Saint-Germain, PARIS PARIS JARA ABONKOSTO Francujo. . . . . . . 3 fr. 50 | Ceteraj landoj. . . . . 7 fr. UNU NUMERO : 60 centimoj. * * * * * Baldaux aperos : GRANDA VORTARO FRANCA-ESPERANTA Tiu verko, tiel longe atendita, estos grava cxefverko, kiun cxiu Esperantisto devos posedi! Gxia kosto ne superos. . . . . . . . . . . . . . 7 frankojn. Specimenoj kaj cirkuleroj estos baldaux senditaj. Ni rememorigas ke la firmo Hachette kaj K-o estas sole rajtigata eldoni verkojn aprobitajn de la auxtoro de la lingvo, Dro Zamenhof 1432-05.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--12-05. * * * * * ANTAUXPAROLO Prezentante pure kondicxan rimedon de reciproka komunikigxado, la lingvo internacia, simile al cxiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se cxiuj uzos gxin plene _egale_; kaj por ke cxiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj _modeloj_, legxdonaj por cxiuj. Tio cxi estas la kauxzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la _Fundamentan Krestomation_, kiu povos servi al cxiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj. Lerni la lingvon cxiu povas laux cxiuj libroj, kiujn li deziros; sed cxar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraux ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne povus rilati al ili suficxe kritike, tial estas dezirinde, ke cxiu, antaux ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la _Fundamentan Krestomation_. Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si cxiujn ricxigojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la _Fundamenta Krestomatio_ por cxiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo _erara_. Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al _cxiu_, kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. _Sed precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu cxi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto_; cxar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne konigxinte antauxe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu cxi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon. Cxiuj artikoloj en la _Fundamenta Krestomatio_ estas aux skribitaj de mi mem, aux--se ili estas skribitaj de aliaj personoj--ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankigxu de la stilo, kiun mi mem uzas. L. ZAMENHOF, Auxtoro de la lingvo _Esperanto_. Varsovio, en Aprilo 1903. FUNDAMENTA KRESTOMATIO * * * * * I EKZERCOJ * * * * * 1. Patro kaj frato.--Leono estas besto.--Rozo estas floro, kaj kolombo estas birdo.--La rozo apartenas al Teodoro.--La suno brilas. --La patro estas sana.--La patro estas tajloro. 2. Infano ne estas matura homo.--La infano jam ne ploras.--La cxielo estas blua.--Kie estas la libro kaj la krajono?--La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kusxas sur la fenestro.--Sur la fenestro kusxas krajono kaj plumo.--Jen estas pomo.--Jen estas la pomo, kiun mi trovis.--Sur la tero kusxas sxtono. 3. Leono estas forta.--La dentoj de leono estas akraj.--Al leono ne donu la manon.--Mi vidas leonon.--Resti kun leono estas dangxere.-- Kiu kuragxas rajdi sur leono?--Mi parolas pri leono. 4. La patro estas bona.--Jen kusxas la cxapelo de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas diligenta.--Mi amas la patron.--Venu kune kun la patro.--La filo staras apud la patro.--La mano de Johano estas pura.--Mi konas Johanon.--Ludoviko, donu al mi panon.--Mi mangxas per la busxo kaj flaras per la nazo.--Antaux la domo staras arbo.-- La patro estas en la cxambro. 5. La birdoj flugas.--La kanto de la birdoj estas agrabla.--Donu al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki.--La knabo forpelis la birdojn.--Ni vidas per la okuloj kaj auxdas perla oreloj.--Bonaj infanoj lernas diligente.--Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.--De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.--Mi venas de la avo; kaj mi iras nun al la onklo.-- Mi legas libron.--La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. 6. Papero estas blanka.--Blanka papero kusxas sur la tablo.--La blanka papero jam ne kusxas sur la tablo.--Jen estas la kajero de la juna frauxlino.--La patro donis al mi dolcxan pomon.--Rakontu al mia juna amiko belan historion.--Mi ne amas obstinajn homojn.--Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!--Bonan matenon!--Gxojan feston! (mi deziras al vi).--Kia gxoja festo! (estas hodiaux).--Sur la cxielo staras la bela suno.--En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.--La papero estas tre blanka, sed la negxo estas pli blanka.--Lakto estas pli nutra, ol vino.--Mi havas pli fresxan panon, ol vi.--Ne, vi eraras, sinjoro : via pano estas malpli fresxa, ol mia.--El cxiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.--Mi estas tiel forta, kiel vi.--El cxiuj siaj fratoj Antono estas la malplej sagxa. 7. Du homoj povas pli multe fari ol unu.--Mi havas nur unu busxon, sed mi havas du orelojn.--Li promenas kun tri hundoj.--Li faris cxion per la dek fingroj de siaj manoj.--El sxiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.--Kvin kaj sep faras dek du.--Dek kaj dek faras dudek.--Kvar kaj dek ok faras dudek du.--Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.--Mil okcent nauxdek tri.--Li havas dek unu infanojn.--Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.--Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.--La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.--La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke gxi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.--Kion Dio kreis en la sesa tago?-- Kiun daton ni havas hodiaux?--Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto.--Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. 8. Mi havas cent pomojn.--Mi havas centon da pomoj.--Tiu cxi urbo havas milionon da logxantoj.--Mi acxetis dekduon (aux dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.--Mil jaroj (aux milo da jaroj) faras miljaron.--Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaux poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.--Por cxiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (=tio estas) dek frankojn.--Kvinoble sep estas tridek kvin.--Tri estas duono de ses.--Ok estas kvar kvinonoj de dek.--Kvar metroj da tiu cxi sxtofo kostas naux frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aux da frankoj).--Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux tricent-sesdek-sesono de jaro.--Tiuj cxi du amikoj promenas cxiam duope.--Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin atakantojn.--Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.--Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial, se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. 9. Mi legas.--Ci skribas (anstataux "ci" oni uzas ordinare "vi"),-- Li estas knabo, kaj sxi estas knabino.--La trancxilo trancxas bone, cxar gxi estas akra.--Ni estas homoj.--Vi estas infanoj.--Ili estas rusoj.--Kie estas la knaboj?--Ili estas en la gxardeno.--Kie estas la knabinoj?--Ili ankaux estas en la gxardeno.--Kie estas la trancxiloj?--Ili kusxas sur la tablo.--Mi vokas la knabon, kaj li venas.--Mi vokas la knabinon, kaj sxi venas.--La infano ploras, cxar gxi volas mangxi.--La infanoj ploras, cxar ili volas mangxi.--Knabo, vi estas negxentila.--Sinjoro, vi estas negxentila.--Sinjoroj, vi estas negxentilaj.--Mia hundo, vi estas tre fidela.--Oni diras, ke la vero cxiam venkas.--En la vintro oni hejtas la fornojn.--Kiam oni estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn amikojn. 10. Li amas min, sed mi lin ne amas.--Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.--Diru al mi vian nomon.--Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn.--Venu al mi hodiaux vespere.--Mi rakontos al vi historion.--Cxu vi diros al mi la veron?--La domo apartenas al li. --Li estas mia onklo, cxar mia patro estas lia frato.--Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas (infanojn). --Montru al ili vian novan veston.--Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj cxiu homo amas sin mem.--Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.--Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.--Miaj fratoj havis hodiaux gastojn; post la vespermangxo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia domo.--Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian.--Mi lavis min en mia cxambro, kaj sxi lavis sin en sia cxambro.--La infano sercxis sian pupon; mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.--Oni ne forgesas facile sian unuan amon. 11. Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni cxiuj legas.--Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili cxiuj sidas silente kaj skribas.--Hieraux mi renkontis vian filon, kaj li gxentile salutis min.--Hodiaux estas sabato, kaj morgaux estos dimancxo.--Hieraux estis vendredo, kaj post-morgaux estos lundo.--Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.--Cxu vi jam trovis vian horlogxon? --Mi gxin ankoraux ne sercxis; kiam mi finos mian laboron, mi sercxos mian horlogxon, sed mi timas, ke mi gxin jam ne trovos.--Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis.--Se mi estus sana, mi estus felicxa.--Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.--Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.-- Kial vi ne respondas al mi? Cxu vi estas surda aux muta?--Iru for!-- Infano, ne tusxu la spegulon!--Karaj infanoj, estu cxiam honestaj!-- Li venu, kaj mi pardonos al li.--Ordonu al li, ke li ne babilu.-- Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon.--Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, cxar la vivo ne estas longa.--Sxi volas danci. Morti pro la patrujo estas agrable.--La infano ne cxesas petoli. 12. Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo, staranta senmove.--Promenante sur la strato, mi falis.--Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.--Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas.--Trovinte pomon, mi gxin mangxis.-- La falinta homo ne povis sin levi.--Ne riprocxu vian amikon, cxar vi mem pli multe meritas riprocxon; li estas nur unufoja mensoginto, dum vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto.--La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraux konas.--Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.--En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon helpantan de la tuta mondo.--Auxgusto estas mia plej amata filo.--Mono havata estas pli grava ol havita.--Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.--La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.--Li venis al mi tute ne atendite.--Homo, kim oni devas jugxi, estas jugxoto. 13. Nun li diras al mi la veron.--Hieraux li diris al mi la veron.-- Li cxiam diradis al mi la veron.--Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron (aux li estis dirinta al mi la veron). --Li diros al mi la veron.--Kiam vi venos al mi, li jam antauxe diros al mi la veron (aux li estos dirinta al mi la veron; aux antaux ol vi venos al mi, li diros al mi la veron).--Se mi petus lin, li dirus al mi la veron.--Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la veron (aux se li estus dirinta al mi la veron).--Kiam mi venos, diru al mi la veron.--Kiam mia patro venos, diru al mi antauxe la veron (aux estu dirinta al mi la veron).--Mi volas diri al vi la veron.-- Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aux mi volas esti dirinta la veron). 14. Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata.--Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita.--Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota.--Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de mi.--La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi.-- Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. --Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.--Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux.-- Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel lerte kasxita de vi.--Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj; sed mi pensas, ke gxi estos konstruata pli ol tri jarojn.--Honesta homo agas honeste.--La pastro, kiu mortis antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis longe en nia urbo.--Cxu hodiaux estas varme aux malvarme?--Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton. 15. Kie vi estas?--Mi estas en la gxardeno.--Kien vi iras?--Mi iras en la gxardenon.--La birdo flugas en la cxambro (--gxi estas en la cxambro kaj flugas en gxi).--La birdo flugas en la cxambron ( --gxi estas ekster la cxambro kaj flugas nun en gxin).--Mi vojagxas en Hispanujo.--Mi vojagxas en Hispanujon.--Mi sidas sur segxo kaj tenas la piedojn sur benketo.--Mi metis la manon sur la tablon. El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito.-- Super la tero sin trovas aero.--Anstataux kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.--Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne.--En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino.--La hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.--Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro.--Kiam li estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.--Li diras, ke mi estas atenta.--Li petas, ke mi estu atenta.--Kvankam vi estas ricxa, mi dubas, cxu vi estas felicxa.--Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.--Se li jam venis, petu lin al mi.--Ho, Dio! kion vi faras! --Ha, kiel bele!--For de tie cxi!--Fi, kiel abomene!--Nu, iru pli rapide! 16. La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aux objektoj konataj. Gxia uzado estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aux poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, cxar gxi estas oportuna, sed ne necesa. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finigxas per vokalo).--Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun gxia gramatika finigxo. Ekzemploj : skribtablo aux skribotablo (=tablo, sur kiu oni skribas); internacia (=kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (=de la tuta mondo); unutaga (=kiu dauxras unu tagon); unuataga (=kiu estas en la unua tago); vaporsxipo (=sxipo, kiu sin movas per vaporo); matenmangxi, tagmangxi, vespermangxi; abonpago (=pago por la abono). 17. Cxiuj prepozicioj per si mem postulas cxiam nur la nominativon. Se ni iam post propozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kauxzoj. Ekzemple : por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon "n" ; sekve : tie (=en tiu loko), tien (=al tiu loko); tiel same ni ankaux diras : "la birdo flugis en la gxardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "gxardenon", "tablon" staras tie cxi en akuzativo ne cxar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion cxi postulas, sed nur cxar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antauxe en la gxardeno aux sur la tablo kaj tie flugis, sed ke gxi de alia loko flugis al la gxardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la gxardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finigxon "n" tute egale, cxu ia prepozicio starus aux ne.--Morgaux mi veturos Parizon (aux en Parizon).--Mi restos hodiaux dome.--Jam estas tempo iri domen.--Ni disigxis kaj iris en diversajn flankojn : mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.--Flanken, sinjoro! Mi konas neniun en tiu cxi urbo.-- Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.--Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aux mi ne renkontis lin, nek lian fraton). 18. Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataux la vorto "je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio.--Mi ridas je lia naiveco (aux mi ridas pro lia naiveco, aux : mi ridas lian naivecon).--Je la lasta fojo mi vidis lin cxe vi (aux : la lastan fojon).--Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.--Mi sopiras je mia perdita felicxo (aux : mian perditan felicxon).--El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la akuzativon (t. e. cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataux "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple : ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon". 19. Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.--La montritajn naux vortojn ni konsilas bone ellerni, cxar el ili cxiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aux rilatajn : kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn : tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "cx", ni ricevas vortojn komunajn : cxia, cxial, cxiam, cxie, cxiel, cxies, cxio, cxiom, cxiu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn : nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "cxi", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple : tiu (pli malproksima), tiu cxi (aux cxi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie cxi aux cxi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn : kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraux fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple : tiama, cxiama, kioma, tiea, cxi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (=kaj tiel plu). 20. Lia kolero longe dauxris.--Li estas hodiaux en kolera humoro.--Li koleras kaj insultas.--Li fermis kolere la pordon.--Lia filo mortis kaj estas nun malviva.--La korpo estas morta, la animo estas senmorta. --Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.--Li parolas, kaj lia parolo fluas dolcxe kaj agrable.--Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole.--Li estas bona parolanto.--Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.--Li logxas ekster la urbo.--La ekstero de tiu cxi homo estas pli bona, ol lia interno.-- Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.--Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula materialo.--La fera bastono, kiu kusxis en la forno, estas nun brule varmega.--Cxu li donis al vi jesan respondon aux nean? Li eliris el la dormocxambro kaj eniris en la mangxocxambron.--La birdo ne forflugis : gxi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton.--Por cxiu acxetita funto da teo tiu cxi komercisto aldonas senpage funton da sukero.--Lernolibron oni devas ne tralegxi, sed tralerni.--Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman cxapelon.--En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.--Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj. 21. Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaux teatrajn manierojn.--Kiu okupas sin je mehxaniko, estas mehxanikisto, kaj kiu okupas sin je hxemio, estas hxemiisto.--Diplomatiiston oni povas ankaux nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar fiziko estas la nomo de la scienco mem.--La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografajxon al mia patro.--Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.--Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo).--Mi acxetis dekon da ovoj.--Tiu cxi rivero havas ducent kilometrojn da longo.--Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.--Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn landojn.--Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj. --Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.--En la cxambro sidis nur kelke da homoj.--"Da" post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro. 22. Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaux malgranda : li estas de meza kresko.--Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo.--Haro estas tre maldika.--La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.--Tiu cxi malfresxa pano estas malmola, kiel sxtono.--Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.--Li sentis sin tiel malfelicxa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.--Mi forte malestimas tiun cxi malnoblan homon.--La fenestro longe estis nefermita; mi gxin fermis, sed mia frato tuj gxin denove malfermis.--Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba.--La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaux renversigxos.--Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon.--Malamiko venis en nian landon.--Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.--La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj.--Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.--Mia fratino estas tre bela knabino.--Mia onklino estas bona virino.--Mi vidis vian avinon kun sxiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino.--Lia duonpatrino estas mia bofratino.--Mi havas bovon kaj bovinon.--La juna vidvino farigxis denove fiancxino. 23. La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi la viandon kaj mi devis uzi mian posxan trancxilon.--Cxu vi havas korktirilon, por malsxtopi la botelon?--Mi volis sxlosi la pordon, sed mi perdis la sxlosilon.--Sxi kombas al si la harojn per argxenta kombilo.--En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.--Hodiaux estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.--Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.-- Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo.--Oni metis antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.--En varmega tago mi amas promeni en arbaro.--Nia lando venkos, cxar nia militistaro estas granda kaj brava.--Sur kruta sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.--Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.--Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj. 24. Vi parolas sensencajxon, mia amiko.--Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitajxo.--Akvo estas fluidajxo.--Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.--Sur la tablo staris diversaj sukerajxoj.--En tiuj cxi boteletoj sin trovas diversaj acidoj : vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj.--Via vino estas nur ia abomena acidajxo.--La acideco de tiu cxi vinagro estas tre malforta.--Mi mangxis bongustan ovajxon.--Tiu cxi granda altajxo ne estas natura monto.--La alteco de tiu monto ne estas tre granda. --Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo. --Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.--Glaciajxo estas dolcxa glaciigila frandajxo.--La ricxeco de tiu cxi homo estas granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda.--Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco.--Lia heroeco tre placxis al mi.--La tuta suprajxo de la lago estis kovrita per nagxantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajxoj.--Mi vivas kun li en granda amikeco. 25. Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.--Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj.--Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos al ni.--Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn.--La gefiancxoj staris apud la altaro.--La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino.--Cxiuj parenooj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino.--La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj.--Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. --La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P.--Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.--La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo estas regxidoj.--La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo.--Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido--nematura koko, bovido--nematura bovo, birdido--nematura birdo. 26. La sxipanoj devas obei la sxipestron.--Cxiuj logxantoj de regno estas regnanoj.--Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilagxanoj.-- La regnestro de nia lando estas bona kaj sagxa regxo.--La Parizanoj estas gajaj homoj.--Nia provincestro estas severa, sed justa.--Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne suficxe energian policestron.-- Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.--Germanoj kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo, estas Rusujauoj, kvankam ili ne estas rusoj.--Li estas nelerta kaj naiva provincano.--La logxantoj de unu regno estas samregnanoj, la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.--Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.--La botisto faras botojn kaj sxuojn.-- La lignisto vendas lignon, kaj la lignajxisto faras tablojn, segxojn kaj aliajn lignajn objektojn.--Sxteliston neniu lasas en sian domon. --La kuragxa maristo dronis en la maro.--Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn.--Ni havas diversajn servantojn : kuiriston, cxambristinon, infanistinon kaj veturigiston. --La ricxulo havas multe da mono.--Malsagxulon cxiu batas.--Timulo timas ecx sian propran ombron.--Li estas mensogisto kaj malnoblulo.-- Pregxu al la Sankta Virgulino. 27. Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da segxetoj.--En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.--Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute malvarma.--En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj.--Li sidas apud la tablo kaj dormetas.--Mallargxa vojeto kondukas tra tiu cxi kampo al nia domo.--Sur lia vizagxo mi vidis gxojan rideton.-- Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveluris en la korton.--Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.--Grandega hundo metis sur min sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.--Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. --Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo aux Nikcxjo aux Nicxjo); Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo aux Vilcxjo aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo). 28. En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston.--Li paligxis de timo kaj poste li rugxigxis de honto.--Li fiancxigxis kun frauxlino Berto; post tri monatoj estos la edzigxo; la edzigxa soleno estos en la nova pregxejo, kaj la edzigxa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj.--Tiu cxi maljunulo tute malsagxigxis kaj infanigxis.--Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.--Forigu vian fraton, cxar li malhelpas al ni.--Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.--En la printempo la glacio kaj la negxo fluidigxas--Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana.-- Li venigis al si el Berlino multajn librojn.--Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.--Mi ne pendigis mian cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto.--Sidigu vin (aux sidigxu), sinjoro!--La junulo aligxis al nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj. 29. En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du pafojn.--La pafado dauxris tre longe.--Mi eksaltis de surprizo.--Mi saltas tre lerte. --Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.--Lia hierauxa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin.--Kiam vi ekparolis, ni atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni trompigxis.--Li kantas tre belan kanton.--La kantado estas agrabla okupo.--La diamanto havas belan brilon.--Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma cxielo.--La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo.--La kuiristo sidas en la kuirejo.--La kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon. --Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni gxin fumas, estas cigaringo.--Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo.--En la kandelingo sidis brulanta kandelo.--En la posxo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako.--La rusoj logxas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. 30. Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.--Vitro estas rompebla kaj travidebla.--Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla.--Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj tute nelegeble.--Rakontu al mi vian malfelicxon, cxar eble mi povos helpi al vi.--Li rakontis al mi historion tute ne kredeblan.--Cxu vi amas vian patron?--Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.-- Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem havos hodiaux gastojn.--Li estas homo ne kredinda.--Via ago estas tre lauxdinda.--Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda.-- Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre babilema kaj kriema.--Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte cxe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas vengxema.--Li estas tre kredema : ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.--Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj.--Sablero enfalis en mian okulon.--Li estas tre purema, kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.--Unu fajrero estas suficxa, por eksplodigi pulvon. 31. Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.--Malfelicxo ofte kunigas la homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin.--Mi dissxiris la leteron kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro.--Li donis al mi monon, sed mi gxin tuj redonis al li.--Mi foriras, sed atendu min, cxar mi baldaux revenos.--La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero.--Mi diris al la regxo : via regxa mosxto, pardonu min!-- El la tri leteroj unu estis adresita : al Lia Episkopa Mosxto. Sinjoro N.; la dua : al Lia Grafa Mosxto, Sinjoro P.; la tria : al Lia Mosxto, Sinjoro D.--La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple : plenumi, kolumo, manumo.--Mi volonte plenumis lian deziron.--En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.-- Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, sanigxi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsanigxi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, sanilo, resanigi, resanigxanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanilajxo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsanigxo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p. * * * * * II FABELOJ KAJ LEGENDOJ * * * * * LA NOVAJ VESTOJ DE LA REGXO (El Anderson.) Antaux multaj jaroj vivis unu regxo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti cxiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj cxaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por cxiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri cxiu alia regxo oni ordinare diras : "li estas en la konsilanejo", oni tie cxi cxiam diradis : "la regxo estas en la vestejo". En la granda urbo, en kiu li logxis, estis tre gaje; cxiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaux du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan sxtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu cxi sxtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu cxi sxtofo, havas la mirindan econ, ke al cxiu, kiu ne tauxgas por sia ofico aux estas tro malsagxa, ili restas nevideblaj. --Tio cxi estas ja bonegaj vestoj! pensis la regxo; havante tian surtuton, mi ja povus sciigxi, kiu en mia regno ne tauxgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj! Jes, la sxtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambaux trompantoj grandan sumon da mono antauxe, por ke ili komencu sian laboron. Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaux ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion cxi ili metadis en siajn proprajn posxojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj ecx gxis profunda nokto. --Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis! ekpensis la regxo, sed kaptis lin kelka timo cxe la penso, ke tiu, kiu estas malsagxa aux ne bone tauxgas por sia ofico, ne povas vidi la sxtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antauxe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Cxiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la sxtofo havas, kaj cxiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsagxa lia najbaro estas. --Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis la regxo, li la plej bone vidos, kiel la sxtofo elrigardas, cxar li estas homo sagxa kaj neniu pli bone tauxgas por sia ofico, ol li! Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaux trompantoj sidis antaux la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu al mi! ekpensis la maljuna ministro, largxe malfermante la okulojn, mi nenion povas vidi!" Sed li tion cxi ne eldiris. La ambaux trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, cxu gxi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Cxe tio cxi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfelicxa ministro uzis cxiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, cxar nenio estis. --Mia Dio! li pensis, cxu mi estas malsagxa? tion cxi mi neniam supozis kaj tion cxi neniu devas sciigxi! Cxu mi ne tauxgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksajxon! --Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj. --Ho, gxi estas bonega, tre cxarma! diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu cxi desegno kaj tiuj cxi koloroj! Jes, mi raportos al la regxo, ke gxi tre al mi placxas! --Tre agrable al ni! diris la ambaux teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente auxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo; kaj tiel li ankaux faris. Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili cxiam ankoraux bezonis por la teksajxo. Ili cxion metis en sian propran posxon, en la teksilon ne venis ecx unu fadeno, sed ili, kiel antauxe, dauxrigadis labori super la malplenaj teksiloj. La regxo baldaux denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj cxu la sxtofo baldaux estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed cxar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaux nenion povis vidi. --Ne vere, gxi estas bela peco da sxtofo? diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis. --Malsagxa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne tauxgas por mia bona ofico. Tio cxi estas stranga, sed almenaux oni ne devas tion cxi lasi rimarki! Tiel li lauxdis la sxtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia gxojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. Jes, gxi estas rava! li diris al la regxo. Cxiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega sxtofo. Nun la regxo mem volis gxin vidi, dum gxi estas ankoraux sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaux la ambaux maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antauxe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per cxiuj fortoj, sed sen fadenoj. --Nu, cxu tio cxi ne estas efektive belega? diris ambaux honestaj oficistoj. Via Regxa Mosxto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj! kaj cxe tio cxi ili montris sur la malplenan teksilon, cxar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la sxtofon. --Kio tio cxi estas! pensis la regxo, mi ja nenion vidas! Tio cxi estas ja terura! Cxu mi estas malsagxa? cxu mi ne tauxgas kiel regxo? tio cxi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, gxi estas tre bela, diris tiam la regxo lauxte, gxi havas mian plej altan aprobon! Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol cxiuj aliaj; tamen ili cxiam ripetadis post la regxo : ho, gxi ja estas tre bela! Kaj ili konsilis al li porti tiujn cxi belegajn vestojn el tiu cxi belega materialo la unuan fojon cxe la solena irado, kiu estis atendata. Rava, belega, mirinda! ripetadis cxiuj unu post la alia kaj cxiuj estis tre gxojaj. La regxo donacis al la ambaux trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego. La tutan nokton antaux la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Cxiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la regxo. Ili faris mienon, kvazaux ili prenas la sxtofon de la teksiloj, trancxadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris : "nun la vestoj estas pretaj!" La regxo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaux trompantoj levis unu manon supren, kvazaux ili ion tenus, kaj diris : "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Gxi estas tiel malpeza, kiel araneajxo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio cxi estas ja la plej grava eco! --Jes! diris cxiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, cxar nenio estis. --Via Regxa Mosxto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Regxa Mosxto tie cxi antaux la spegulo vestos la novajn. La regxo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaux ili vestas al li cxiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaux estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaux ili ion alligas--tio cxi devis esti la trenajxo de la vesto--kaj la regxo sin turnadis kaj returnadis antaux la spegulo. --Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! cxiuj kriis. Kia desegno, kiaj koloroj! gxi estas vesto de granda indo! --Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Regxa Mosxto en la parada irado! raportis la cxefa ceremoniestro. --Nu, mi estas en ordo! diris la regxo. Cxu gxi ne bone sidas? Kaj ankoraux unu fojon li turnis sin antaux la spegulo, cxar li volis montri, ke li kvazaux bone observas sian ornamon. La cxambelanoj, kiuj devis porti la trenajxon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaux ili levas la trenajxon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la regxo iris en parada marsxo sub la belega baldakeno, kaj cxiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis : "Ho, cxielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la regxo! Kian belegan trenajxon li havas al la surtuto! kiel bonege cxio sidas!" Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, cxar alie li ja ne tauxgus por sia ofico aux estus terure malsagxa. Nenia el la vestoj de la regxo gxis nun havis tian sukceson. --Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda infano.--Ho cxielo, auxdu la vocxon de la senkulpeco! diris la patro; kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris. --Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine la tuta popolo. Tio cxi pikis la regxon, cxar al li jam mem sxajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis : nun nenio helpos, oni devas nur kuragxe resti cxe sia opinio! Li prenis tenigxon ankoraux pli fieran, kaj la cxambelanoj iris kaj portis la trenajxon, kiu tute ne ekzistis. * * * * * ALEKSANDRO MACEDONA Orienta historia legendo el V. JABEC. Granda regxo ekregis en Grekujo; "Aleksandro Macedona" li estis nomata. Li venkis popolojn kaj regnojn. Kaj liaj pensoj alte levigxis super la nubojn kaj flugadis kiel per aglaj flugiloj tiel alte sub la cxielo, ke li el tie ekvidis, ke la tero estas en la oceano, kiel ekzemple nagxanta pomo en vazo da akvo. Unufoje Aleksandro ekvolis iri Afrikon, kie trovigxas la oro kaj kie regas virinoj, kiuj ankaux batalas kun siaj malamikoj. Li kolektis siajn maljunulojn kaj ilin demandis : --Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro? --Vi ne povas transiri en tiun landon, respondis la maljunuloj, cxar mallumaj montegaroj baras la vojon. --Unu fojon mi decidis, kaj mian vorton mi ne sxangxos, kolere respondis la regxo; mi devas tie esti, tial donu al mi konsilon. --Se vi nesxangxeble decidis iri tien, respondis la maljunuloj, ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo, por kiuj ne ekzistas mallumo, kaj ili prenu ankaux tre longajn sxnurojn kaj alligu ilian unu finon al via palaco; veturu, ho regxo, kun via militistaro sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la sxnurojn en la manoj : tiam, se vi ne trovos la deziritan lokon, vi povos per la helpo de la sxnuroj veni returne al via regxa palaco. Tio cxi placxis al Aleksandro. Li prenis siajn militistojn, kiuj tenis la sxnurojn en la manoj, kaj ili forveturis al la lando de oro, por batali kun la tie regantaj virinoj. Kiam li alvenis al tiu lando, la virinoj eliris al li kaj sin turnis al li kun la sekvanta parolo : --Se via honoro estas al vi kara, ne tusxu nin; cxar se vi nin venkos, la popoloj diros, ke nur virinojn vi venkis, kaj se vi estos venkita, oni diros ke virino vin mortigis! Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon. La virinoj alportis al li oran tablon, sur kiu kusxis ora pano. --Cxu mi satigxos de ora pano? demandis Aleksandro, tion cxi vidinte. --Se vi deziras panon, kial vi venis al ni? respondis la virinoj; cxu en via lando mankas pano, ke vi tiel malproksime venis gxin sercxi? Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo, surskribinte sur videblaj lokoj la sekvantan frazon : "Mi, Aleksandro, estis malsagxulo en la dauxro de mia tuta vivo gxis la tempo, kiam la Afrikaj virinoj instruis al mi sagxon kaj prudenton". Kaj li reiris kun sia militistaro al sia lando. En la vojo li sidigxis mangxeti sur la bordo de ia rivero, kaj lavetante salan fisxon en la akvo de la rivero, li eksentis tre agrablan odoron. --Tiu cxi rivero sendube elvenas el la paradizo, diris Aleksandro. Ne longe pensante, Aleksandro ekiris laux tiu cxi rivero gxis li venis al la pordoj de ia palaco, kiu estis, kompreneble, la paradizo. --Malfermu al mi la pordon! li ekkriis. --Tio cxi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al li vocxo el interne; nur sanktuloj havas la rajton enveni tien cxi! --Konfesu mian regxan majeston, ekkriis Aleksandro, kaj donacu al mi ion, cxar mi estas regxo ! Apenaux li finis siajn vortojn,--jen ia mano donas al li homan kapon, li gxin prenis kaj reiris al sia lando. Alveninte hejmen, li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis gxin sur la teleron de pesilo, kaj la telero mallevigxis gxis la tero. Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da argxento kaj oro por gxin mallevi--, sed vane : li ne povis; la tuta argxento kun la oro ne pezis tiom, kiom la kapo. --Kion gxi signifas? demandis Aleksandro la sagxulojn. --Gxi estas tial, respondis la sagxuloj, cxar en la kapo sin trovas homa okulo, kiu neniam satigxas je argxento kaj oro. --Kion do fari en tia okazo? demandis Aleksandro. --Sxutu iom da tera polvo sur la okulon, tiam gxi nenion vidos kaj kompreneble nenion deziros. Kiam tiu cxi konsilo estis plenumita, la telero, sur kiu kusxis la kapo, tuj levigxis rapide supren. --Nun mi vidas, diris Aleksandro, ke la sagxuloj havas prudenton ne homan, sed Dian! Tradukis N. KUSXNIR. * * * * * KIU ESTAS LA PLEJ BONA AMIKO DE LA VIRO? Sudrusa popol-rakonto, tradukita de K. HUEBERT. La supre metitan demandon respondas la malgrand'rusoj per la sekvanta historieto. Iam, rakontas ili, lupo persekutis la diablon en la lauxdinda intenco lin kapti kaj formangxi. Okaze tion cxi rimarkis malgrand'ruso, kiu laboris sur la kampo, kaj, cxu pro tio, ke la malgrand'ruso ne povas vivi sen la diablo, aux cxu pro ia alia kauxzo --suficxe, li eksentis kompaton por la diablo kaj fortimigis la lupon per fortega "tju!". La diablo, gxojante, ke li liberigxis de la lupo, dankis la malgrand'ruson kaj invitis lin veni la estontan vendredon en tian kaj tian profundajxon, kie li ankaux estos kaj montros sin al li aparte dankema. Li nur ne venu sole, sed alvenu kun sia plej bona amiko. La malgrand'ruso pensis, ke la plej bona amiko de viro estas lia edzino, kaj tial li iris tien kune kun sia edzino. Kiam ili alvenis al la signita loko, la diablo ankoraux ne estis tie kaj, por iel pasigi la tempon, la malgrand'ruso kusxigis sian kapon sur la bruston de sia edzino, kaj, dum sxi gxin purigadis de certaj malpuraj bestetoj, li dolcxe ekdormis. Kiam li jxus ekdormis, tiam la diablo, aliformigxinte en belegan junan viron, proksimigxis al la edzino, amindumis kun sxi per la okuloj, kaj en kelkaj minutoj tute sxin gajnis tiel, ke sxi volonte ekkaptis la altiritan al sxi trancxilon, por tratrancxi la gorgxon de sia edzo. Sed en tiu sama momento, kiam sxi tion cxi volis fari, la diablo, repreninte sian veran eksterajxon, lauxte ekkriis, "tju!" tiel, ke la malgrand'ruso vekigxis kaj gxustatempe ankoraux povis eviti la dangxeron, kiu lin minacis. En sekvo de tiu cxi okazo la diablo, farante al li fortan predikon pro lia maltrafo, admonis lin kaj donis al li la klarigon, ke ne la edzino, kiel li ja tuj vidis sur si mem, estas la plej bona amiko de la viro, sed la hundo. La edzinon oni povas malsagxigi, delogi; sxi ofte forlasas la edzon, dum la hundo restas fidela al sia mastro, neniam lin forlasas, dividas kun li cxiujn dangxerojn, cxiun mizeron kaj, kiam mortas gxia mastro, gxi pli sincere malgxojas je li, ol kiu ajn el liaj parencoj. --Tion cxi, diris la diablo, mi komunikas al vi, por turni vian atenton sur viajn efektivajn, verajn amikojn, el dankemeco por la helpo, kiun vi alportis al mi. * * * * * LA DEVENO DE LA VIRINO (Hinda legendo.) Kiam la cxiopova Mahadeva kreis la belegan Hindujon, li deflugis sur la teron, por gxin admiri. De lia flugo eklevis sin varma, bonodora vento. La fieraj palmoj klinis antaux Mahadeva siajn suprojn, kaj ekfloris sub lia rigardo la puraj, blankaj, delikataj, aromaj lilioj. Mahadeva desxiris unu el la lilioj kaj jxetis gxin en la lazuran maron. La vento eksxancelis la kristalan akvon kaj enkovris la belegan lilion per blanka sxauxmo. Minuto--kaj el tiu cxi bukedo de sxauxmo ekfloris la virino--delikata, bonodora kiel la lilio, facila kiel la vento, sxangxa kiel la maro, kun beleco, brilanta kiel la sxauxmo mara, kaj rapide pasanta, kiel tiu cxi sxauxmo. La virino antaux cxio ekrigardis en la kristalajn akvojn kaj ekkriis : --Kiel mi estas belega! Poste sxi ekrigardis cxirkauxen kaj diris : --Kiel la mondo estas bela! La virino eliris sur la bordon seka el la akvo (de tiu cxi tempo la virinoj cxiam eliras sekaj el la akvo). Je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero, kaj el la cxielo sur sxin ekcelis miljardoj da scivolaj okuloj. Tiuj cxi okuloj ekbrulis per ekstazo. De tiu cxi tempo lumas la steloj. La stelo Venus ekbrulis per envio--pro tio sxi lumas pli forte ol multaj aliaj. La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj, kaj cxio silente estis ravita de sxi. Tio cxi ekenuigis la virinon. La virino ekkriis : --Ho, cxiopova Mahadeva! Vi kreis min tiel bela! Cxio estas ravita de mi, sed mi ne auxdas, ne scias pri tiuj cxi ravoj, cxio estas ravita silente! Ekauxdinte tiun cxi plendon, Mahadeva kreis sennombrajn birdojn. La sennombraj birdoj kantadis ravajn kantojn al la beleco de la belega virino. La virino auxskultis kaj ridetis. Sed post unu tago tio cxi sxin tedis. La virino ekenuis. --Ho, cxiopova Mahadeva! ekkriis sxi, al mi oni kantas ravantajn kantojn, en ili oni parolas, ke mi estas belega. Sed kia beleco tio cxi estas, se neniu volas min cirkauxpreni kaj karese sin alpremi al mi! Tiam la cxiopova Mahadeva kreis la belan, fleksan serpenton. Gxi cxirkauxprenadis la belegan virinon kaj rampis apud sxiaj piedoj. Duontagon la virino estis kontenta, poste ekenuis kaj ekkriis : --Ah, se mi efektive estus bela, aliaj penus min imiti. La najtingalo kantas belege, kaj la kardelo gxin imitas. Kredeble mi ne estas jam tiel bela! La cxiopova Mahadeva por kontentigo de la virino kreis la simion. La simio imitis cxiun movon de la virino, kaj la virino ses horojn estis kontenta, sed poste kun larmoj sxi ekkriis : --Mi estas tiel bela, tiel belega! Pri mi oni kantas, oni min cxirkauxprenas, rampas apud miaj piedoj kaj min imitas. Oni min admiras kaj min envias, tiel ke mi ecx komencas timi. Kio do min defendos, se oni ekvolos fari al mi de envio malbonon? Mahadeva kreis la fortan, potencan leonon. La leono gardis la virinon. La virino tri horojn estis kontenta, sed post tri horoj sxi ekkriis : --Mi estas belega! Oni min karesas, mi--neniun! Oni min amas, mi --neniun! Mi ne povas ja ami tiun cxi grandegan, teruran leonon, por kiu mi sentas estimon kaj timon! Kaj en tiu cxi sama minuto antaux la virino, laux la volo de Mahadeva, aperis malgranda, beleta hundeto. --Kiel aminda besto! ekkriis la virino kaj komencis karesi la hundeton. Kiel mi gxin amas! Nun la virino havis cxion, sxi pri nenio povis peti. Tio cxi sxin ekkolerigis. Por ellasi la koleron, sxi ekbatis la hundeton, la hundeto ekbojis kaj forkuris, sxi ekbatis la leonon--la leono ekmurmuregis kaj foriris--sxi surpasxis per piedo sur la serpenton,--la serpento eksiblis kaj forrampis. La simio forkuris kaj la birdoj forflugis, kiam la virino ekkriis je ili. . . --Ho, mi malfelicxa!--ekkriis la virino, rompante la manojn, --oni min karesas, lauxdas, kiam mi estas en bona humoro, kaj cxiuj forkuras, kiam mi farigxas kolera! Mi sola! Ho, cxiopova Mahadeva! Je la lasta fojo mi vin petas : Kreu al mi tian ekzistajxon, sur kiun mi povus ellasi la koleron, kiu ne havus la kuragxon forkuri de mi, kiam mi estas kolera, kiu estus devigita pacience elportadi cxiujn batojn!-- Mahadeva enpensigxis kaj--kreis al sxi. . . la edzon! Tradukis A. GRABOWSKI. * * * * * LA NASKIGXO DE LA TABAKO ARABA LEGENDO. Laux la hispana rakonto de CERVERA BACHILLER tradukis JAYME HEINLEIN FERREIRA. En la nomo de Allah, pardonema kaj bonkora, kiu donis al ni la kanon, por skribi, kaj kiu cxiutage instruas al la homoj ion, kion ili ne scias, auxskultu : Li sola estas la grandulo, la potenculo, la sinjoro de la angxeloj kaj de la homoj. Sur Liaj lipoj estas la vero; la lumo de la sunoj, kiuj brilas super la montegoj, venas de Liaj okuloj. Unu el Liaj fingroj guvernas la masxinon de la mondoj. La bloveto de Lia busxo estas la vento, kiu pelas la sablojn de la dezerto. Auxskultu : Gxi ne estas la legendo pri la belulino Zobeido, nek la legendo pri la sultano de Kandahxoro, nek la historio pri la beduena belulino, nek unu el la dolcxegaj popolrakontoj kaj sorcxorakontoj, kiujn la popolaj orientaj poetoj kantas en akompano de la sonoj de la guzlo [Piednoto: Orienta unukorda ludinstrumento.], sidante apud la pordoj de la kafejoj de Bagdado aux antaux la bazaroj de la ricxega Djxedo. Gxi ne estas unu el la rozaj legendoj, kiujn la beduenoj kantas apud la "Puto de Beno" dum la plenigado de la krucxoj, kiam la suno dormas en la brakoj de la vespero, aux kiujn la bestogardistoj de la dezerto kantas kune apud la "Sxtonegoj koloritaj", kiam la kameloj ripozas sub la blanka tendo kaj la luno levigxas sur la horizonto. Gxi estas la legendo, kiun la veraj kredantoj cxiam ripetas kun la okuloj turnitaj al la "Sankta Kiblo" [Piednoto: Mekko.] kaj kiun rakontis al mi Ali Hasan el la gento "Beni el Vedaroj" unu matenon, kiam ni promenadis ambaux sur la bordo de la maro. Kiam la suno sin levis, Ali etendis la tapisxon de pregxo, falis sur la genuojn kaj ekparolis la Fatah. Kiam lia pregxo estis finita, li sin levis kaj proponis al mi la "pipon de amikeco". Ni sidigxis kaj komencis fumi. --Kristano, li diris al mi, vi ne konas la historion de naskigxo de tiu cxi folio, kies odoron ni nun flaras kaj kies fumo supreniras gxis la trono de Allah, miksita kun la odoroj de la floroj? --Mahometano, mi ne konas, mi respondis. --Lauxdata estu Allah, li ekkriis, kiu nur al la kredantoj, per la busxo de la profeto, malkovris la misterojn de la objektoj kovritaj. De Dio ni estas, kaj al Dio ni reiros. . . . Li estas granda! Kaj preninte pli da tabako en sian pipon, li rakontis al mi la sekvantan legendon, simplan, sed profunde religian kaj severan. Unu fojon vojagxis la profeto Mahometo (Dio havu lin en sankta gloro) tra la dezertoj de Jemen. Estis vintro, kaj pro la malvarmeco la bestoj-rampajxoj dormis la dormon de la longaj noktoj. La cxevalo, sur kiu la profeto rajdis, metis unu hufon sur serpentejon, kaj tuj oni ekvidis serpenteton, dormantan de malvarmo. Mahometo kompatis la rampajxon, deiris de la cxevalo, prenis la serpenteton kaj metis gxin en la manikon de sia mantelo, por ke la varmo de lia korpo gxin revivigu. Kaj la varmo de la korpo redonis al gxi la vivon. Baldaux gxi ekmovigxis, poste gxi elmetis la kapon el la maniko kaj diris : --Profeto, mi volas mordi vian manon. --Ne estu maldanka, respondis la profeto. --Mi tiel volas. --Kiam vi montros al mi la kauxzon, kiu vin igas fari malbonon al mi, tiam mi permesos al vi mordi min. --Via gento, murmuris la serpento, cxiam militas kontraux nia : la piedoj de la viaj kaj la hufoj de viaj cxevaloj venkas cxiam la niajn, kaj mi nun volas vengxi al vi. --Nun ni parolas nek pri via gento, nek pri nia, respondis la profeto : nur inter vi kaj mi estas la afero. Kian do malbonon mi al vi faris? Cxu mi ne faris al vi bonon, redonante al vi la vivon per la varmo de mia korpo? --Malgraux tio mi volas vin mordi, por ke poste vi ne faru malbonon al miaj filoj nek al aliaj de mia gento. --Tio cxi, malbona rampajxo, estos maldanko : vi pagos malbonon por bono. Ve al vi, kiu tiel malbone volas repagi la bonajxon, kion oni faras al vi! --Mi volas, ekkriis tiam la serpento kolere, mi volas, kaj mi jxuras al vi per Dio la granda kaj potenca, ke mi mordos vin! Auxdinte la nomon de Allah, la profeto ne kuragxis pli respondi. Li klinis la kapon kaj diris : --Lia nomo estu lauxdata! Ni estas de Li kaj de Li ni havas la vivon! Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu. Kaj la serpento mordis la sanktan manon de Mahometo. Tiu cxi tiam, eksentinte la doloron, eljxetis la serpenton malproksimen kaj malbenis gxin en la nomo de Allah, cxar gxi estis maldanka, kaj kun gxi li malbenis ankaux cxiujn, kiuj pagas malbonon por bono kaj ne estas dankaj por la bonoj, kiujn oni faras al ili. Poste la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksucxis kaj eltiris la venenon, kiun la rampajxo tie lasis. Kaj li kracxis sur la sablon de la dezerto. En tiu sama minuto sur la loko, kie falis la kracxajxo, naskigxis kreskajxo, rapide disvolvigxante kaj donante foliojn. La araboj, kiuj akompanis la senditon de Allah, ekbruligis kelkajn foliojn, kiel oferon al Dio sola, pardonema kaj bonkora, kiu savis la estron de la kredantoj de pereo per la veneno; kaj tiam ili flaris la strangan kaj delikatan odoron, kiun tiu cxi kreskajxo donas, estante bruligata. De tiu tago cxiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo mirinda kaj benita de Allah, plantas gxin en la oazoj kaj flaras gxian odoron kun respekto kaj gxojo, cxar gxia gusto enhavas la maldolcxecon de la veneno serpenta kaj la dolcxecon de la sankta kracxajxo de la profeto. De tiu malproksima tempo la tabako estas la plezuro de la hadjxioj, kiuj vojagxas al Mekko, de la ulemoj, kiuj instruas la sagxecon apud la sojlo de la meskito de El-Hazar, fonto de gajeco kaj lumo, kaj de la "filoj de la blanka tendo", kiuj estas la regxoj de la dezerto. Ankaux de tiu tempo la kredanto, ricevinte de alia mahometano, sub lia tendo, la "salon de gastameco", devas ami lin kaj defendi lin gxis la morto, se estus bezone, cxar la malbeno de la profeto staras super la kapo de maldankulo, kiu ne povos vidi la klaran lumon de la paradizo en la nokto de sia morto. Tio cxi estas la legendo pri la tabako, kiu transiras de gento al gento, rakontata de la maljunaj kredantoj, tra la centjaroj kaj generacioj, pro la gloro de Allah, kies nomo estas benita. Li sola estas granda! * * * * * KARAGARA Hinda fabelo. Rakontis F. V. L. En la urbo Vataman vivis sagxa, sed malricxa bramano Kecava. Lia edzino Karagara estis malbona al cxiu; ecx la diablo, kiu logxis en arbo apud tiu domo, el timo je Karagara forkuris en dezerton. La bramano ne povis elporti la turmentojn, ricevatajn de sia edzino, kaj foriris. En la vojo vidis lin la diablo kaj diris : "Hodiaux mi regalos vin. Ne timu! Mi logxis en arbo apud via domo, sed el timo je Karagara mi forkuris; mi volas fari al vi ion bonan. Iru en la urbon Mrigavati; tie regas Madana; mi eniros en lian fllinon Mrigalocxana'n kaj lasos min elirigi nur per vi". Tiel estis farita. La diablo eniris en la regxidinon, la bramano venis kaj faris cxion, kion faras la aliaj magiistoj, sed la diablo ne eliris. Fine la bramano diris : "En la nomo de Karagara, eliru!" kaj la diablo obeis. La regxo donis al la bramano sian filinon kiel edzino kaj kun tio cxi ankaux duonon de la regno.--La diablo iris en la urbon Karnavati kaj eniris en la regxinon Sulocxana'n. La regxo sendis al Madana kaj petis pri la magiisto Kecava. Tiu cxi venis al la turmentata regxino, sed la diablo, vidinte lin, diris : "Jam unu fojon mi helpis al vi; nun gardu vin." La bramano alpasxis pli proksime kaj ekmurmuretis al la regxino en la orelon : "Karagara venis; mi volis nur diri gxin al vi." La diablo, auxdinte tion cxi, ektimis kaj eliris. La bramano, riceviate grandajn honorojn de la regxo, reiris en la urbon Mrigavati. * * * * * LA VIRINETO DE MARO Fabelo de Andersen. Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed gxi estas tre profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo gxis super la akvo. Tie logxas la popolo de maro. Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas la plej mirindaj arboj kaj kreskajxoj, de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili cxe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estajxoj. Cxiuj fisxoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la brancxoj, tute tiel, kiel tie cxi supre la birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la regxo de la maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin fermas kaj malfermas laux la fluo de la akvo. Tio cxi estas belega vido, cxar en cxiu konko kusxas brilantaj perloj, el kiuj cxiu sola jam estus efektiva beligajxo en la krono de regxino. La regxo de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna patrino kondukis la mastrajxon de la domo. Sxi estis sagxa virino, sed tre fiera je sia nobeleco, tial sxi portis dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere sxi meritis cxian lauxdon, la plej multe cxar sxi montris la plej grandan zorgecon kaj amon por la malgrandaj regxidinoj, sxiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el cxiuj; sxia hauxto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo, sxiaj okuloj bluaj kiel, la profunda maro; sed, kiel cxiuj aliaj, sxi ne havis piedojn, la korpo finigxis per fisxa vosto. La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj, kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj estis malfermataj, kaj tiam la fisxoj ennagxadis al ili, tute kiel cxe ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fisxoj alnagxadis al la malgrandaj regxidinoj, mangxadis el iliaj manoj kaj lasadis sin karesi. Antaux la palaco sin trovis granda gxardeno kun rugxaj kaj nigrabluaj floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la trunketoj kaj folioj sin movis sencxese. La tero estis la plej delikata sablo, sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super cxio estis ia blua brileto. Oni povus pli diri, ke oni sin trovas alte supre, en la aero, havante nur cxielon super kaj sub si, ol ke oni estas sur la fundo de la maro. En trankvila vetero oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro, el kiu venis lumo cxirkauxen. Cxiu el la malgrandaj regxidinoj havis en la gxardeno sian apartan loketon, kie sxi povis laux sia placxo kaj bontrovo fosi kaj planti. Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke sxia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno, kaj havis nur florojn rugxe brilantajn, kiel tiu. Sxi estis en cxio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili ricevis de sxipoj, venintaj al la fundo, sxi volis havi, krom la rugxaj floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon. Gxi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur la fundon de la maro cxe la rompigxo de la sxipo. Sxi plantis apud la statuo rozarugxan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn brancxojn super la statuo, gxis la blua sablo de la fundo, kie la ombro havis koloron nigra-bluan kaj movadis sin sencxese, kiel la brancxoj. Gxi elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus. Ne estis pli granda plezuro por la juna regxidino, ol auxdi pri la mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi cxion, kion sxi sciis pri sxipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj mirinda estis por sxi, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj kaj la fisxoj, kiujn oni vidas tie inter la brancxoj, tiel lauxte kaj agrable kantas, ke estas plezuro ilin auxdi. Gxi estis la birdetoj, kiujn la avino nomis fisxoj, cxar alie sxiaj nepinoj, kiuj ne vidis ankoraux birdojn, ne povus sxin kompreni. --Kiam vi atingos la agxon de dekkvin jaroj, diris la avino, vi ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur la maraj sxtonegoj kaj rigardi la grandajn sxipojn, kiuj veturos antaux vi; vi vidos ankaux arbarojn kaj urbojn! Baldaux unu el la fratinoj devis atingi la agxon de dekkvin jaroj, sed la aliaj. . . . cxiu el ili estis unu jaron pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis ankoraux plenaj kvin jaroj, gxis sxi povus sin levi de la fundo de la maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la alia rakonti al sxi, kion sxi vidis kaj kio la plej multe placxis al sxi en la unua tago; cxar ilia avino ne suficxe ankoraux rakontis al ili, estis ankoraux multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii. Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna, gxuste sxi, kiu devis ankoraux la plej longe atendi kaj estis tiel silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto sxi staris antaux la malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo, kiel la fisxoj per siaj nagxiloj kaj vostoj gxin batis. La lunon kaj stelojn sxi povis vidi; ili sxajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo elrigardis multe pli grandaj, ol antaux niaj okuloj. Se sub ili glitis io kiel nigra nubo, sxi sciis, ke tio cxi estas aux baleno nagxanta super sxi, aux ecx sxipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn kontraux la sxipo. Jen la plej maljuna regxidino atingis la agxon de dekkvin jaroj kaj ricevis la permeson sin levi super la suprajxon de la maro. Kiam sxi revenis, sxi havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, sxi diris, kusxi en la lumo de la luno sur supermara sablajxo sur trankvila maro kaj rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la maro, belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, auxdi la muzikon kaj la bruon de kalesxoj kaj homoj, vidi la multajn pregxejojn kaj turojn kaj auxskulti la sonadon de la pregxejaj sonoriloj. Gxuste cxar al la plej juna estis ankoraux longe malpermesite sin levi, sxi la plej multe sentis grandan deziregon je cxio cxi. Kun kia atento sxi auxskultis tiujn cxi rakontojn! Kaj kiam sxi poste je la vespero staris antaux la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume-blua akvo, cxiuj sxiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun gxia bruado, kaj sxajnis al sxi, ke la sonado de la pregxejaj sonoriloj trapenetras malsupren al sxi. Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la akvo kaj nagxi kien sxi volas. Sxi suprennagxis cxe la subiro de la suno, kaj tiu cxi vido laux sxia opinio estis la plej bela. La tuta cxielo elrigardis kiel oro, sxi diris, kaj la nuboj--ha, ilian belecon sxi ne povus suficxe bone priskribi! Rugxaj kaj nigrabluaj ili sin transportis super sxi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa blanka kovrilo, amaso da sovagxaj cignoj super la akvo al la forigxanta suno. Ili flugis al la suno, sed tiu cxi mallevigxis kaj la roza brilo estingigxis sur la maro kaj la nuboj. En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; sxi estis la plej kuragxa el cxiuj kaj nagxis tial supren en unu largxan riveron, kiu fluas al la maro. Palacoj kaj vilagxaj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj : Sxi auxdis kiel cxiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel varme, ke sxi ofte devis nagxi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizagxon. En unu malgranda golfo sxi renkontis tutan amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en la akvo. Sxi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed sxi antauxe neniam vidis hundon; tiu cxi komencis tiel furioze sxin boji, ke sxi tute ektimigxis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam sxi forgesos la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn, kiuj povis nagxi, kvankam ili ne havis fisxan voston. La kvara fratino ne estis tiel kuragxa; sxi restis en la mezo de la sovagxa maro kaj rakontis, ke gxuste tie estas la plej bele. Oni povas rigardi tre malproksime cxirkauxe, kaj la cxielo staras kiel vitra klosxo super la maro. Sxipojn sxi vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj sxprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke gxi elrigardis cxirkauxe kiel centoj da fontanoj. Nun venis la tempo por la kvina fratino. Sxia naskotago estis gxuste en la mezo de vintro, kaj tial sxi vidis, kion la aliaj la unuan fojon ne vidis. La maro estis preskaux tute verda, kaj cxirkauxe nagxis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laux sxia rakonto, cxiu elrigardis kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj. Sxi sidigxis sur unu el la plej grandaj, kaj cxiuj sxipistoj forkuradis kun teruro de la loko, kie sxi sidis kaj lasis la venton ludi kun sxiaj longaj haroj. Sed je la vespero la cxielo kovrigxis je nuboj, gxi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur cxiuj sxipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed sxi sidis trankvile sur sia nagxanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj zigzage sin jxetadis en la sxauxman maron. Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, cxiu estis ravata de la nova kaj bela, kiun sxi vidis; sed nun, kiam ili kiel grandagxaj knabinoj havis la permeson supreniri cxiufoje laux sia volo, gxi farigxis por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la paso de unu monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune. Ofte en vespera horo la kvin fratinoj cxirkauxprenadis unua la alian per la manoj kaj suprennagxadis en unu linio super la akvon. Ili havis belegajn vocxojn, pli belajn ol la vocxo de homo, kaj kiam ventego komencigxis kaj ili povis supozi, ke rompigxos sxipoj, ili nagxadis antaux la sxipoj kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la maro, kaj petis la sxipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj cxi ne povis kompreni la vortojn, ili pensis ke gxi estas la ventego; kaj ili ankaux ne povis vidi la belajxojn de malsupre, cxar se la sxipo iris al la fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en la palacon de la regxo de la maro. Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post ili, kaj estis al sxi, kiel sxi devus plori; sed virino de maro ne havas larmojn, kaj tial sxi suferas multe pli multe. --Ho, se mi jam havus la agxon de dekkvin jaroj! sxi diris. Mi scias, ke gxuste mi forte amos la mondon tie supre kaj la homojn, kiuj tie logxas kaj konstruas! Fine sxi atingis la agxon de dekkvin jaroj. --Jen vi elkreskis, diris sxia avino, la maljuna regxino-vidvino. Venu, kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn fratinojn! Sxi metis al sxi kronon el blankaj lilioj sur la harojn, sed cxiu folieto de floro estis duono de perlo; kaj la maljuna avino lasis almordigxi al la vosto de la regxidino ok grandajn ostrojn, por montri sxian altan staton. --Tio cxi doloras! diris la virineto de maro. --Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon! diris la avino. Ho, sxi fordonus kun plezuro cxiun cxi belegajxon kaj dejxetus la multepezan kronon! Sxiaj rugxaj gxardenaj floroj staris al sxi multe pli bone, sed nenio helpis. "Adiaux!" sxi diris kaj levis sin facile kaj bele tra la akvo. Antaux momento subiris la suno, kiam sxi levis la kapon super la suprajxo de la maro; sed cxiuj nuboj brilis ankoraux kiel rozoj kaj oro, kaj tra la palrugxa aero lumis la stelo de la vespero, la aero estis trankvila kaj fresxa kaj nenia venteto movis la maron. Sur la maro staris granda trimasta sxipo, nur unu velo estis levita, cxar estis nenia bloveto, kaj inter la sxnuregaro sidis cxie sxipanoj. Oni auxdis muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero farigxis pli malluma, centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; gxi elrigardis, kvazaux la flagoj de cxiuj nacioj blovigxas en la aero. La virineto de maro alnagxis gxis la fenestro de la kajuto, kaj cxiufoje, kiam la akvo sxin levis, sxi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili estis la juna regxido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la agxon de dekses jaroj, lia tago de naskigxo gxuste nun estis festata, kaj pro tio cxi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La sxipanoj dancis sur la ferdeko, kaj kiam la regxido al ili eliris, pli ol cent raketoj levigxis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago, tiel ke la virineto de maro ektimis kaj subigxis sub la akvon. Sed baldaux sxi denove ellevis la kapon kaj tiam sxajnis al sxi, kvazaux cxiuj steloj de la cxielo defalas al sxi. Neniam ankoraux sxi vidis tian fajrajxon. Grandaj sunoj mugxante sin turnadis, belegaj fajraj fisxoj sin levadis en la bluan aeron kaj de cxio estis vidata luma rebrilo en la klara trankvila maro. Sur la sxipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi ecx la plej malgrandan sxnuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela la juna regxido estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto. Jam farigxis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni la okulojn de la sxipo kaj de la bela regxido. La koloraj lanternoj estingigxis, la raketoj sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj jam pli ne tondris, sed profunde en la maro estis movado kaj bruado. La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balancigxis supren kaj malsupren, tiel ke sxi povis enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide la sxipo kuris super la ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj ekbrilis. Terura ventego baldaux komencigxis. Tial la sxipanoj demetis la velojn. La granda sxipo balancigxis en rapidega kurado sur la sovagxa maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la sxauxmanta akvo, minacante sin transjxeti super la mastoj, sed la sxipo sin mallevadis kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn montojn. Al la virineto de maro gxi sxajnis kiel veturo de plezuro, sed la sxipanoj tute alie tion cxi rigardis; la sxipo gxemegis kaj krakis, la cxefa masto rompigxis en la mezo kiel kano, kaj la sxipo kusxigxis sur flanko kaj la akvo eniris en la internajxon de la sxipo. Nun la virineto de maro vidis, ke la sxipanoj estas en dangxero, sxi devis sin mem gardi antaux la traboj kaj rompajxoj de la sxipo, kiuj estis pelataj super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke sxi nenion povis vidi; sed jen ekfulmis kaj farigxis denove tiel lume, ke la virineto de maro klare revidis cxiujn sur la sxipo. Cxiu penis sin savi, kiel li povis. La plej multe sxi observadis la junan regxidon kaj sxi vidis, kiam la sxipo rompigxis, ke li falis en la profundan maron. En la unua momento sxi estis tre gxoja, cxar nun li ja venos al sxi, sed baldaux venis al sxi en la kapon, ke la homoj ja ne povas vivi en la akvo kaj tiel li nur malviva venos en la palacon de la regxo de la maro. Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro eknagxis inter la traboj kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro forgesis la propran dangxeron, subnagxis profunde en la akvon kaj sin levis denove inter la altaj ondoj. Fine sxi atingis la junan regxidon, kiu jam apenaux sin tenis sur la suprajxo de la sovagxa maro. Liaj manoj kaj piedoj komencis jam lacigxi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se sxi ne alvenus. Sxi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis. Cxirkaux la mateno la ventego finigxis. De la sxipo ne restis ecx unu ligneto. Rugxa kaj brilanta sin levis la suno el la akvo, kaj sxajnis, ke per tio cxi la vangoj de la regxido ricevis vivon, tamen liaj okulaj restis fermitaj. La virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj reordigis liajn malsekajn harojn. Sxajnis al sxi, ke li estas simila je la marmora statuo en sxia malgranda gxardeno. Sxi lin kisis kaj rekisis kaj forte deziris, ke li restu viva. Jen montrigxis tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la blanka negxo, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo staris belegaj verdaj arbaroj kaj antaux ili staris pregxejo aux monahxejo, estis ankoraux malfacile bone gxin diferencigi, sed konstruo gxi estis. Citronaj kaj orangxaj arboj kreskis en la gxardeno kaj antaux la eniro staris altaj palmoj. La maro faris tie cxi malgrandan golfeton, en kiu la akvo estis tute trankvila, sed tre profunda, kaj kiu estis limita de superakvaj sxtonegoj, kovritaj de delikata blanka sablo. Tien cxi alnagxis la virineto de maro kun la bela princo, kusxigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kusxu alte en la varma lumo de la suno. Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj knabinoj sin montris en la gxardeno. Tiam la virineto de maro fornagxis kaj kasxis sin post kelkaj altaj sxtonoj, kiuj elstaris el la akvo, kovris la harojn kaj bruston per sxauxmo de la maro, tiel ke neniu povis vidi sxian belan vizagxon, kaj sxi nun observadis, kiu venos al la malfelicxa regxido. Ne longe dauxris kaj alvenis juna knabino. Sxi videble forte ektimis, sed nur unu momenton, kaj baldaux sxi vokis multajn homojn, kaj la virineto de maro vidis, ke la regxido denove ricevis la konscion kaj ridetis al cxiuj cxirkauxstarantoj, sed al sia savintino li ne ridetis, li ja ecx ne sciis, ke al sxi li devas danki la vivon. Sxi sentis sin tiel malgxoja, ke sxi, kiam oni lin forkondukis en la grandan konstruon, malgaje subnagxis sub la akvon kaj revenis al la palaco de sia patro. Sxi estis cxiam silenta kaj enpensa, sed nun gxi farigxis ankoraux pli multe. La fratinoj sxin demandis, kion sxi vidis la unuan fojon tie supre, sed sxi nenion al ili rakontis. Ofte en vespero kaj mateno sxi levadis sin al la loko, kie sxi forlasis la regxidon. Sxi vidis, kiel la fruktoj de la gxardeno farigxis maturaj kaj estis desxiritaj, sxi vidis, kiel la negxo fluidigxis sur la altaj montoj, sed la regxidon sxi ne vidis, kaj cxiam pli malgxoja sxi tial revenadis hejmen. Sxia sola plezuro estis sidi en sia gxardeneto kaj cxirkauxpreni per la brakoj la belan marmoran statuon, kiu estis simila je la regxido; sed siajn florojn sxi ne flegis, kaj sovagxe ili kreskis super la vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj folioj sin kunplektis kun la brancxoj de la arboj tiel, ke tie farigxis tute mallume. Fine sxi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj, kaj baldaux tiam sciigxis cxiuj aliaj, sed je vorto de honoro neniu pli ol tiu, kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro, kiuj tamen rakontis gxin nur al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu el ili povis doni sciajxon pri la regxido, sxi ankaux vidis la feston naskotagan sur la sxipo, sciis, de kie la regxido estas kaj kie sin trovas lia regno. "Venu, fratineto!" diris la aliaj regxidinoj, kaj interplektinte la brakojn reciproke post la sxultroj, ili sin levis en longa linio el la maro tien, kie sin trovis la palaco de la regxido. Tiu cxi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de sxtono, kun grandaj marmoraj sxtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron. Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la kolonoj, kiuj cxirkauxis la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj, kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistajxoj. Tra la klara vitro en la altaj fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapisxoj kaj cxiuj muroj estis ornamitaj per grandaj pentrajxoj, ke estis efektiva plezuro cxion tion cxi vidi. En la mezo de la granda salono batis alta fontano, gxiaj radioj sin levadis gxis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la akvo kaj la plej belaj kreskajxoj, kiuj sin trovis en la granda baseno. Nun sxi sciis, kie li logxas, kaj tie sxi montradis sin ofte en vespero kaj en nokto sur la akvo; sxi alnagxadis multe pli proksime al la tero, ol kiel kuragxus ia alia, sxi ecx sin levadis tra la tuta mallargxa kanalo, gxis sub la belega marmora balkono. Tie sxi sidadis kaj rigardis la junan regxidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara lumo de la luno. Ofte en vespero sxi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko en lia belega sxipeto ornamita per flagoj; sxi rigardadis tra la verdaj kanoj, kaj se la vento kaptadis sxian longan blankan vualon kaj iu sxin vidis, li pensis, ke gxi estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn. Ofte en la nokto, kiam la fisxistoj kaptadis fisxojn sur la maro cxe lumo de torcxoj, sxi auxdadis, ke ili rakontas multon da bona pri la juna regxido, kaj sxi gxojadis, ke sxi savis al li la vivon, kiam li preskaux sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj sxi ekmemoradis, kiel firme lia kapo ripozis sur sxia brusto kaj kiel kore sxi lin kisis. Pri tio cxi li nenion sciis, li ne povis ecx songxi pri sxi. Cxiam pli kaj pli kreskis sxia amo al la homoj, cxiam pli sxi deziris povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo sxajnis al sxi multe pli granda ol sxia. Ili ja povas flugi sur sxipoj trans la maron, sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn, kaj la landoj, kiujn ili posedas, sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol sxi povas atingi per sia rigardo. Multon sxi volus scii, sed la fratinoj ne povis doni al sxi respondon je cxio, kaj tial sxi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan mondon, kiel sxi nomadis la landojn super la maro. --Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, cxu ili tiam povas vivi eterne, cxu ili ne mortas, kiel ni tie cxi sur la fundo de la maro? --Ho jes, diris la maljunulino, ili ankaux devas morti, kaj la tempo de ilia vivo estas ankoraux pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la agxon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo cxesigxas, ni turnigxas en sxauxmon kaj ni ne havas tie cxi ecx tombon inter niaj karaj. Ni ne havas senmortan animon, ni jam neniam revekigxas al vivo, ni similas je la verda kreskajxo, kiu, unu fojon detrancxita, jam neniam pli povas revivigxi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo jam refarigxis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel ankaux ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi. --Kial ni ne ricevis senmortan animon? malgxoje demandis la virineto de maro. Kun plezuro mi fordonus cxiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la cxiela mondo! --Pri tio cxi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto estas multe pli felicxa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre! --Sekve mi mortos kaj disfluigxos kiel sxauxmo sur la maro, mi jam ne auxdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj la luman sunon! Cxu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon? --Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino, se li alligigxus al vi per cxiuj siaj pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en la vian kun la sankta promeso de fideleco tie cxi kaj cxie kaj eterne, tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankaux ricevus parton en la felicxo de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaux sian propran. Sed tio cxi neniam povas farigxi! Gxuste tion, kio tie cxi en la maro estas nomata bela, vian voston de fisxo, ili tie supre sur la tero trovas malbela. Cxar mankas al ili la gxusta komprenado, tie oni devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti nomata bela! La virineto de maro ekgxemis kaj rigardis malgxoje sian fisxan voston. --Ni estu gajaj! diris la maljunulino, ni saltadu kaj dancadu en la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; gxi estas certe suficxa tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaux vespere ni havos balon de kortego! Kaj gxi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas. La muroj kaj la plafono de la granda salono estis de dika, sed travidebla vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, rugxaj kiel rozoj kaj verdaj kiel herbo, staris en vicoj sur cxiu flanko kun blue brulanta flamo, kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis ecx tra la muroj, tiel ke la maro cxirkauxe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi cxiujn la sennombrajn fisxojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnagxadis al la vitraj muroj; sur unuj la skvamoj sxajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis kiel oro kaj argxento. En la mezo tra la salono fluis largxa kvieta rivero, kaj sur gxi dancis la viroj kaj virinetoj de maro laux sia propra dolcxa kantado. Tiel belajn vocxojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna regxidino kantis la plej bele, oni aplauxdadis al sxi, kaj por unu momento sxi sentis gxojon en la koro, cxar sxi sciis, ke sxi havas la plej belan vocxon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaux sxi denove komencis pensadi pri la mondo supra. Sxi ne povis forgesi la belan regxidon kaj sian doloron, ke sxi ne havas senmortan animon kiel li. Tial sxi elsxteligxis el la palaco de sia patro, kaj dum interne cxio kantadis kaj gxojadis, sxi sidis malgaja en sia gxardeneto. Tiam subite sxi ekauxdis la sonon de korno penetrantan al sxi tra la akvo, kaj sxi ekpensis : "nun li kredeble sxipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per cxiuj miaj pensoj kaj en kies manon mi tiel volonte metus la felicxon de mia vivo. Cxion mi riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorcxistino. Gxis hodiaux mi cxiam sentis teruron antaux sxi, sed eble sxi povas doni al mi konsilon kaj helpon". La regxidino eliris el sia gxardeneto kaj rapidis al la bruanta akvoturnejo, post kiu logxis la sorcxistino. Sur tiu cxi vojo sxi antauxe neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis gxis la akvoturnejo, kie la akvo sxauxme batadis, turnigxante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj cxion, kion gxi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj cxi cxion ruinigantaj akvaj turnajxoj la regxidino devis trapasxi, por atingi la terajxon de la sorcxistino, kaj tie sxi devis ankoraux longe iri sur varma sxanceligxanta sxlimo, kiun la sorcxistino nomadis sia torfajxo. Post tiu staris sxia domo en la mezo de stranga arbaro. Cxiuj arboj kaj arbetajxoj estis polipoj, duone besto duone kreskajxo, ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; cxiuj brancxoj estis longaj sxlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj cxiu membro sin movadis, de la radiko gxis la plej alta supro. Cxion, kion ili povis en la maro kapti, ili cxirkauxvolvadis fortike, por jam neniam gxin ellasi. La malgranda regxidino kun teruro haltis antaux tiu cxi arbaro; sxia koro batis de timego; sxi jam estis preta iri returne, sed sxi ekpensis pri la regxido kaj pri la akirota homa animo kaj farigxis denove kuragxa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn sxi alligis fortike cxirkaux la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio cxi sxin ekkapti, la ambaux manojn sxi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antauxen, kiel fisxo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post sxi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. Sxi rimarkis, kiel cxiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de sxipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio sxajnis al la regxidino la plej terura--virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. Jen sxi venis al granda, preskaux cxie kovrita de sxlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo, konstruita el la blankaj ostoj do homoj pereintaj en la maro; tie sidis la sorcxistino de la maro kaj mangxigadis testudon el sia busxo, kiel la homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la maro sxi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia granda sponga brusto. --Mi jam scias, kion vi volas! diris la sorcxistino, tre malsagxe! Tamen via volo estos plenumita, cxar gxi jxetos vin en malfelicxon, mia bela regxidineto. Vi volus liberigxi de via fisxa vosto kaj por tio havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna regxido enamigxu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon! Cxe tio cxi la sorcxistino ridis tiel lauxte kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la teron. Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. Morgaux post la levigxo de la suno mi jam ne povus al vi helpi, gxis ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkajxon, kun kiu vi ankoraux antaux la levigxo de la suno devas nagxi al la tero, sidigxi sur la bordo kaj eltrinki la trinkajxon; tiam via fisxa vosto turnigxos en tion, kion la homoj nomas graciaj piedoj, sed gxi doloros, gxi estos al vi, kiel se akra glavo vin trancxus. Cxiuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas la plej bela homa estajxo, kiun ili vidis. Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi, sed cxe cxiu pasxo, kiun vi faros, vi sentos, kiel vi pasxus sur akran trancxilon. Se vi volas cxion cxi elteni, tiam mi al vi helpos! --Jes! diris la virineto de maro kun tremanta vocxo kaj pensis pri la regxido kaj pri la ricevota animo. --Sed memoru, diris la sorcxistino, se vi unu fojon farigxis homo, vi jam neniam pli povas refarigxi virineto de maro! vi jam neniam pli povos sin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via patro, kaj se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon, alligigxu al vi per cxiuj siaj pensoj kaj ordonu al la pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi farigxu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua mateno post lia edzigxo kun alia via koro dissxirigxos kaj farigxos sxauxmo sur la maro. --Mi gxin volas! diris la virineto de maro kaj sxi estis pala kiel la morto. --Sed vi devas ankaux pagi al mi! diris la sorcxistino, kaj ne malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan vocxon el cxiuj tie cxi sur la fundo de la maro, per gxi vi esperas tie ensorcxi la regxidon, sed la vocxon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trinkajxo! Mian propran sangon mi ja devas doni por gxi, por ke la trinkajxo farigxu akra, kiel glavo ambauxflanke trancxanta! --Sed se vi prenos de mi mian vocxon, diris la virineto de maro, kio do tiam restos al mi? --Via bela eksterajxo, diris la sorcxistino, via flugetanta irado kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsagxigi homan koron. Nu, cxu vi perdis la kuragxon? Eletendu vian malgrandan langon, kaj mi detrancxos gxin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkajxon! --Gxi farigxu! diris la virineto de maro, kaj la sorcxistino metis la kaldronon, por kuiri la sorcxan trinkajxon. Pureco estas duono de vivo! sxi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn sxi kunligis en unu tuberon. Poste sxi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej strangajn flgurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Cxiun momenton la sorcxistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam gxi komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo. Fine la trinkajxo estis preta; sxi elrigardis kiel la plej klara akvo. --Jen ricevu gxin! diris la sorcxistino kaj detrancxis al la virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam nek kanti nek paroli. --Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia arbaro, diris la sorcxistino, sxprucu sur ilin nur unu solan guton de tiu cxi trinkajxo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn! Sed tion cxi la regxidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de sxi, kiam ili vidis la brilantan trinkajxon, kiu lumis en sxia mano kiel radianta stelo. Tiel sxi baldaux pasis la arbaron, la marcxon kaj la akvoturnejon. Sxi povis vidi la palacon de sia patro; la torcxoj en la granda salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam cxiuj dormis, tamen sxi ne kuragxis iri al ili nun, kiam sxi estis muta kaj la koro volis dissxirigxi al sxi de malgxojo; sxi ensxteligxis en la gxardenon, derompis floron de la bedoj de cxiuj siaj fratinoj, jxetis al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj levigxis tra la mallume-blua maro supren. La suno ankoraux ne estis levigxinta, kiam sxi ekvidis la palacon de la regxido kaj supreniris sur la belega marmora sxtuparo. La luno lumis mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkajxon, kaj estis al sxi, kiel se ambauxakra glavo trairus tra sxia delikata korpo, sxi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la suno eklumis super la maro, sxi vekigxis kaj sentis fortan doloron, sed rekte antaux sxi staris la aminda juna regxido, kiu direktis sur sxin siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke sxi devis mallevi la siajn, kaj tiam sxi rimarkis, ke sxia fisxa vosto perdigxis kaj sxi havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur povas havi. Sed sxi estis tute nuda, kaj tial sxi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn. La regxido demandis, kiu sxi estas kaj kiel sxi venis tien cxi, kaj sxi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankaux tiel malgaje, cxar paroli sxi ja ne povis. Tiam li prenis sxian manon kaj kondukis sxin en la palacon. Cxe cxiu pasxo, kiun sxi faris, estis al sxi, kiel la sorcxistino antauxdiris, kiel se sxi pasxus sur akrajn pinglojn kaj trancxilojn, sed sxi elportadis gxin volonte. Sub la mano de la regxido sxi supreniris facile kiel akva veziko sur la sxtuparo, kaj li kaj ankaux cxiuj aliaj admiris sxian gracian flugetantan iradon. Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al sxi, en la palaco sxi estis la plej bela el cxiuj, sed sxi estis muta, povis nek kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis kaj kantadis antaux la regxido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable ol cxiuj aliaj, kaj la regxido aplauxdis kaj ridetis al sxi; tiam la virineto de maro farigxis malgxoja, sxi sciis, ke sxi mem kantus multe pli bele. Ho! sxi diris al si mem, se li nur scius, ke, por esti cxe li, mi fordonis je eterne mian vocxon! Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn, starigxis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la planko, dancante kiel ankoraux neniu dancis. Cxe cxiu movo sxia beleco pli multe elmontrigxadis, kaj sxiaj okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la koro, ol la kantado de la sklavinoj. Cxiuj estis ensorcxitaj de gxi, aparte la regxido, kiu nomis la regxidinon lia amata trovitino, kaj sxi dancis senhalte, kvankam cxiufoje, kiam sxia piedo tusxis la plankon, sxajnis al sxi, kiel sxi ekpasxus sur akran trancxilon. La regxido diris, ke sxi estu cxiam apud li, kaj sxi ecx ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antaux lia pordo. Li lasis fari al sxi viran vestajxon, por ke sxi povu akompanadi lin ankaux sur cxevalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la verdaj brancxoj tusxadis iliajn sxultrojn kaj la birdetoj kantadis inter la fresxaj folioj. Sxi levadis sin kun la regxido sur la altajn montojn, kaj kvankam sxiaj graciaj piedetoj sangadis, sxi tamen ridadis je tio cxi kaj sekvadis lin gxis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj profunde sub ili, kiel se gxi estus amaso da birdoj, iranta al la fremdaj landoj. En domo, en la palaco de la regxido, sxi iradis, kiam en la nokto la aliaj dormis, sur la largxan marmoran sxtuparon kaj malvarmigadis siajn brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam sxi pensadis pri siaj parencoj en la profundajxo. En unu nokto sxiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la brakoj; ili kantis, nagxante super la akvo, tre malgajajn melodiojn. Sxi faris al ili signon, kaj ili sxin rekonis kaj rakontis, kiel profunde sxi ilin cxiujn malgxojigis. De tiu tempo ili vizitadis sxin cxiun nokton, kaj en unu nokto sxi rimarkis en granda malproksimeco la maljunan avinon, kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la suprajxo de la maro, kaj la regxon de la maro kun sia krono sur la kapo. Ili etendis al sxi la manojn, sed ambaux ne kuragxis veni tiel proksime al la tero, kiel la fratinoj. De tago al tago la regxido sxin cxiam pli ekamadis, li amis sxin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari sxin regxino tio cxi neniam venis al li en la kapon, kaj tamen sxi ja devis farigxi lia edzino, cxar alie sxi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la mateno de lia edzigxo farigxi sxauxmo sur la maro. Cxu vi ne amas min pli ol cxiun? kvazaux paroladis la okuloj de la regxidineto, kiam li sxin prenadis en siajn brakojn kaj kisadis sxian belan frunton. --Jes, vin mi amas la plej multe! diris la regxido, cxar vi havas la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble neniam revidos. Mi estis sur sxipo, kiu rompigxis; la ondoj alpelis min al tero proksime de sankta pregxejo, en kiu multaj junaj knabinoj faris la meson. La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj savis al mi la vivon; nur du fojojn mi sxin vidis. Sxi estus la sola knabino, kiun mi povus ami en tiu cxi mondo, sed vi estas simila je sxi, vi preskaux forpremas sxian figuron en mia animo. Sxi apartenas al la sankta pregxejo, kaj tial vin sendis al mi mia bona felicxo; neniam ni disigxos unu de la alia! --Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon! pensis la regxidineto, mi portis lin trans la maro al la arbaro, kie staras la pregxejo; mi rigardis lin post la sxauxmo kaj atendis, cxu ne venos al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli ol min! La virineto de maro profunde gxemis, plori sxi ne povis. La knabino apartenas al la sankta pregxejo, li diris, neniam sxi elvenos en la mondon, ili neniam renkontos unu la alian, mi estas apud li, mi vidas lin cxiutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon! Sed jen la regxido devis edzigxi kaj ricevi kiel edzino la filinon de la najbara regxo; tial oni pretigis tian belan sxipon. La regxido veturas, oni diras, por ekkoni la landojn de la najbara regxo, sed efektive gxi estas farata por rigardi la filinon de la najbara regxo; grandan sekvantaron li devis kunpreni. La virineto de maro balancis la kapeton kaj ridetis; sxi konis la pensojn de la regxido pli bone ol cxiuj aliaj. "Mi devas veturi! li diris al sxi, mi devas rigardi la belan regxidinon; miaj gepatroj gxin postulas, sed por preni gxin kiel fiancxino, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas sxin ami! Sxi ne estas simila je la bela knabino en la pregxejo, je kiu vi estas simila. Se mi iam devus elekti fiancxinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj!" Cxe tio li sxin kisis sur sxia rugxa busxo, ludis kun sxiaj longaj haroj kaj metis sian kapon al sxia koro, kaj pli vive sxi ekrevis pri homa felicxo kaj pri senmorta animo. --Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano, li demandis, kiam ili staris sur la belega sxipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la najbara regxo, kaj li rakontis al sxi pri ventegoj kaj senventeco, pri mirindaj fisxoj en la profundajxo kaj kion la subakvigxistoj tie vidis, kaj sxi ridis cxe lia rakontado, cxar sxi sciis ja pli bone ol cxiu alia pri la fundo de la maro. En luna nokto, kiam cxiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo, tiam sxi sidis sur la rando de la sxipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo, kaj sxajnis al sxi, kvazaux sxi vidas la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la argxenta krono sur la kapo kaj rigardadis sendeturnigxe tra la ondanta akvo al la kilo de la sxipo. Jen sxiaj fratinoj elnagxis el la internajxo de la maro, rigardadis sxin malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn. Sxi faris al ili signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke cxio iras bone kaj felicxe, sed la servanto de la sxipo alproksimigxis al sxi kaj la fratinoj subakvigxis, tiel ke li pensis, ke la blanka, kion li vidis, estis nur sxauxmo sur la maro. Je la sekvanta mateno la sxipo ennagxis en la havenon de la belega cxefurbo de la najbara regxo. Cxiuj sonoriloj de pregxejoj sonoris, kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Cxiu tago estis pasigata feste. Baloj kaj kolektigxoj sekvis unu la alian, sed la regxidino ankoraux ne estis, sxi estis edukata, kiel oni diris, malproksime en unu sankta monahxejo, kie sxi lernadis cxiujn regxajn virtojn. Fine sxi alveturis. La virineto de maro brulis de deziro vidi sxian belecon kaj devis konfesi, ke personon pli belan kaj cxarman sxi neniam ankoraux vidis. Sxia hauxto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj. --Vi gxi estas! gxoje ekkriis la regxido, vi, kiu min savis, kiam mi kusxis malviva sur la bordo de la maro! kaj li premis sxin kiel sian rugxigxantan fiancxinon en siaj brakoj. Ho, mi estas tro felicxa, li diris al la virineto de maro. La plej bona, kiun mi neniam esperis atingi, estas al mi plenumita. Vi gxojos je mia felicxo, cxar vi min amas la plej multe! La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam nun estis al sxi, kiel sxi sentus, ke sxia koro dissxirigxas. La mateno de la edzigxo de la princo devis ja alporti al gxi la morton kaj turni sxin en sxauxmon sur la maro. Cxiuj sonoriloj de la pregxejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fiancxigxon. Sur cxiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj argxentaj lampoj. La pastroj balancadis la fumilojn kaj la gefiancxoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj tenis la trenajxon de la vesto de la fiancxino, sed sxia orelo ne auxdis la festan muzikon, sxia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, sxi pensis pri sia nokto de la morto, pensis pri cxio, kion gxi perdis en tiu cxi mondo. Ankoraux en tiu sama vespero la gefiancxoj iris sur la sxipon; la pafilegoj tondris, cxiuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la mezo de la sxipo estis konstruita regxa tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefiancxoj en la trankvila malvarmeta nokto. La vento blovis la velojn kaj la sxipo glitis facile kaj sen forta sxanceligxado sur la klara maro. Kiam farigxis vespero, oni ekbruligis kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko. La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam sxi je la unua fojo suprennagxis el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj gxojon, kaj nun sxi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la hirundo, kiam gxi estas persekutata, kaj cxiuj admirante aplauxdadis al sxi, neniam ankoraux sxi dancis tiel belege. Kvazaux akraj trancxiloj trancxadis en sxiaj delikataj piedoj, sed sxi gxin ne sentadis, cxar pli multe gxi trancxadis al sxi la koron. Sxi sciis, ke gxi estas la lasta vespero, ke sxi lin vidas, lin, por kiu sxi forlasis la amikojn kaj hejmon, fordonis sian belegan vocxon kaj cxiutage suferadis malfacilajn dolorojn, dum li gxin ecx la plej malmulte ne scietis. Gxi estis la lasta nokto, ke sxi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la profundan maron kaj la bluan stelan cxielon. Eterna nokto sen pensado kaj songxado sxin atendis, cxar sxi ne havis animon kaj jam neniam povis gxin ricevi. Cxio sur la sxipa estis plena je gxojo kaj gajeco, multe ankoraux post la mezo de la nokto; sxi ridetadis kaj dancadis kun pensoj de morto en sia koro. La regxido kisis sian belan fiancxinon kaj sxi ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi. Farigxis trankvile kaj mallauxte sur la sxipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn brakojn sur la randon de la sxipo kaj rigardadis al oriento, atendante la cxielrugxon de mateno. Sxi sciis, ke la unua radio de la suno estos sxia alportanto de morto. Tiam sxi ekvidis siajn fratinojn levigxantajn el la maro, ili estis palaj kiel sxi mem, iliaj longaj belaj haroj jam ne movadis sin en la vento, ili estis detrancxitaj. --Ni donis gxin al la sorcxistino, por ke sxi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti en tiu cxi nokto! Sxi donis al ni trancxilon, jen gxi estas! Vi vidas, kiel akra gxi esxtas? Antaux ol la suno levigxos, vi devas gxin enpusxi en la koron de la regxido, kaj kiam lia varma sango sxprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskigxos en unu fisxan voston kaj vi denove farigxos virineto de maro, vi povos veni al ni en la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antaux ol vi farigxos malviva sala sxauxmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aux vi devas morti antaux la levigxo de la suno. Nia maljuna avino malgxojas tiel, ke la blankaj haroj al sxi elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de la sorcxistino. Mortigu la regxidon kaj revenu! Rapidu! cxu vi vidas la rugxan strion sur la cxielo? Post kelkaj minutoj levigxos la suno kaj vi devos morti! Kaj ili strange kaj profunde ekgxemis kaj mallevigxis en la akvon. La regxidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaux la tendo kaj vidis, kiel la bela fiancxino dormas, tenante sian kapon sur la brusto de la regxido, kaj sxi klinigxis, kisis lin sur la bela frunto, suprenrigardis al la cxielo, kie la rugxo de la mateno ricevadis cxiam pli brulantan koloron, ekrigardis la akran trancxilon kaj direktis ree siajn okulojn sur la regxidon, kiu en la songxo elparoladis la nomon de sia fiancxino,--sxi sola vivis en liaj pensoj--kaj la trancxilo tremis en la manoj de la virineto de maro. . . sed jen sxi jxetis gxin malproksime for en la ondojn, kiuj rugxe eklumis, kie falis la trancxilo; elrigardadis, kiel se gutoj de sango sxprucus supren el la akvo. Ankoraux unu fojon sxi ekrigardis la regxidon per rigardo duone estingita, jxetis sin de la sxipo en la maron kaj sentis, kiel sxia korpo sin turnis en sxauxmon. Nun la suno levigxis el la maro, kviete kaj varme falis gxiaj radioj sur la malvarman malvivan sxauxmon de la maro kaj la regxidineto de maro sentis nenion de la morto. Sxi ekvidis la sunon kaj proksime super sxi flugetis centoj da travideblaj belegaj estajxoj; sxi povus tra ili vidi la blankajn velojn de la sxipo kaj la rugxajn nubojn sur la cxielo. Ilia vocxo estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spiritia, ke nenia homa orelo povis gxin auxdi, kiel ankaux nenia tera okulo povis vidi tiujn cxi cxielajn estajxojn. Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon. La virineto de maro vidis, ke sxi havas korpon tian kiel ili, kiu cxiam pli kaj pli sin levadis el la sxauxmo. --Al kiu mi venis? sxi demandis, kaj sxia vocxo sonis kiel la vocxo de la aliaj estajxoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas gxin reprezenti. --Al la filinoj de la aero! respondis la aliaj. La virino de maro ne havas senmortan animon kaj neniam povas gxin ricevi, se ne prosperis al sxi akiri la amon de homo. De fremda potenco dependas sxia eterna ekzistado. La filinoj de la aero ankaux ne havas senmortan animon, sed ili povas gxin akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj landoj, kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie ni blovetados malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra la aero kaj alportas refresxigxon kaj sanigxon. Se ni en la dauxro de tricent jaroj penadis fari cxion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas senmortan animon kaj prenas parton en la eterna felicxo de la homoj. Vi, malfelicxa virineto de maro, el la tuta koro cxiam laboradis al tiu sama celo kiel ni, vi suferis kaj paciencis, vi levigxis nun al la mondo de la spiritoj de la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj senmortan animon per bonaj faroj! La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo sxi sentis larmojn. Sur la sxipo denove regis bruo kaj vivo; sxi rimarkis, kiel la regxido kun sia bela fiancxino sxin sercxas, malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan sxauxmon, kiel se ili scius, ke sxi jxetis sin en la maron. Nevidate sxi kisis la frunton de la fiancxino, ridetis al la regxido kaj levis sin kun la aliaj infanoj de la aero al la rozerugxa nubo, kiu nagxis en la aero. --Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon cxielan! --Ecx pli frue ni povas tien veni! diris unu el la spiritoj de la aero. Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas infanoj, kaj por cxiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras gxojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la cxambro, kaj kiam ni el gxojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan infanon, tiam ni devas plori larmojn de malgxojo, kaj cxiu larmo aldonas al nia tempo de provado unu tagon! * * * * * III ANEKDOTOJ * * * * * _Unu advokato_, tre malgranda, venis jugxejon, por defendi la aferon de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu respondis. Tiam la unua ekkriis :--Kio? tia malgranda advokato? mi ja povas vin kasxi en mian posxon!--Vi povas, trankvile diris tiu, kaj tiam en via posxo estos pli da sagxo, ol en la kapo. [M. Solovjev.] _Unu malgrandruso_ veturis sur veturilo. Subite la veturilo klinigxis : gxi trafis en kavon. La malgrandruso desaltis kaj provis levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankaux tio cxi ne helpis. Tiam en malespero li krias :--Cxiuj sanktuloj helpu! kaj pusxas la veturilon kun tia forto, ke gxi renversigxas sur alian flankon. --Jen vi havas! li ekkriis kolere : vi ne devis pusxi cxiuj kune! [M. Solovjev.] _Unu generalo_ volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn. Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas du soldatojn, kiuj portas kaldronon.--Haltu! li ordonas : alportu kuleron!--Sed, Via Generala Mosxto. . . . komencas la alkurinta adjutanto. . .--Silentu! krias la generalo. Li prenas kuleron.-- Levu la kovrilon! Lia ordono estas plenumata. Li cxerpas per la kulero la fluidajxon, provas kaj kun abomeno kracxas.--Kio tio cxi estas? gxi estas tia supo? gxi estas kotajxo!!--Jes, Via Generala Mosxto, murmuretas la timigita adjutanto, mi tion cxi ja volis diri al vi. [M. Solovjev.] _Unu sprita mastro de budo_ elpensis la sekvantan ruzan sxercon. Sur la pordo de sia budo li skribis : "eniro senpaga". Granda amaso da publiko plenigis baldaux la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon : "eliro kostas kvindek centimojn". La sukceso estis brilanta. Preskaux cxiuj pagis, lauxte ridante pro tiu cxi ideo. [M. Solovjev.] _La regxo Macedona_ Filipo respondis al siaj amikoj, kiuj diradis al li, ke la grekoj, kvankam cxirkauxsxutataj per liaj favoroj, tamen insultas lin :--Kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone?! [J. Seleznev.] _Temistoklo_ edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malricxa, "cxar, li diris, mia filino pli volas homon sen havajxo, ol havajxon sen homo". [J. Seleznev.] _La Roma oratoro_ Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia edzino havas 30 jarojn : "gxi estas sendube vera, cxar jam 10 jarojn mi auxdas tion cxi de vi". [J. Seleznev.] _Unu el la eminentaj oficiroj_ petis Auxguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension.--Al mi ne la mono estas bezona, regnestro, li diris, sed mi volus, ke cxiuj sciu, ke mi ricevis tiun cxi favoron el viaj manoj. Auxgusto respondis :--Bonege, diradu cxie, ke mi kvazaux donas al vi pension, mi tion cxi ne neados. [J. Seleznev.] _Pastro postulis,_ ke Lizandro konfesu al li sian plej cxefan pekon. --Cxu vi aux la dioj ordonas al mi malkovri mian animon? demandis Lizandro.--La dioj ordonas al vi! diris la pastro.--Bone, rediris Lizandro; foriru de tie cxi, kaj kiam la dioj min demandos, mi respondos al ili. [J. Seleznev.] _Helvetius_ en sia verko "De l'esprit" rakontas la sekvantan okazon : Unu edzo konvinkigxis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis sxin riprocxi. La edzino respondis, ke li diras sensencajxon.--Sed mi vidis per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo.--Ha, jen kiel vi min amas, rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj! [N. Borovko.] _El unu prediko._ Vivis iam homo tre malbona kaj peka. Li premis cxiun, kiun li povis, li al neniu helpis iam ecx per unu centimo. Banante sin en la larmoj de multaj siaj oferoj, li tamen vivis felicxe, kaj la tera justeco lin ne atingis. Sed jen li mortis. Gxojaj, ke ili liberigxis de li, la heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed apenaux oni lin metis en la teron, la tero tuj eljxetis returne la korpon de la pekulo. Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan korpon, oni decidis forbruligi gxin per fajro; sed ankaux la fajro kun abomeno forsaltis de la korpo kaj ne volis ecx tusxi gxin. Ne povante al si helpi, oni jxetis la korpon al hundoj, ke ili gxin dissxiru; sed ankaux la hundoj kun indigna bojado forkuris de la korpo kaj ne tusxis gxin. Oni jxetis la korpon en profundan marcxon, por ke la koto gxin kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marcxo kaj ecx unu kotero ne volis aligxi al la peka korpo. . . . Nun, miaj auxskultantoj, tiu cxi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo! Estu bonaj, honestaj kaj piaj, kaj tiam vi povos esti tute certaj, ke la tero vin prenos, fajro vin bruligos, hundoj vin dissxiros kaj koto kovros vin en granda amaso! _Konfeso de cigano._ Unu cigano venis al pastro peti lin, ke tiu cxi benu lian edzigxon. La pastro postulis, ke li antaux la edzigxo faru konfeson, kaj li difinis por tio cxi la sekvantan tagon. Veninte en la difinita tago al la pastro, la cigano vidis en la kuirejo, kie neniu estis, barelon kun pizoj kaj en tiu cxi grandan pecon da porka sebo. Ciganoj entute estas grandaj amantoj de porka sebo, tial ankaux nia cigano ne povis sin deteni kaj, forirante, li prenis gxin kun si. Jam apud la pordo li vidis ankoraux cxapon, pendantan sur la muro, kaj, cxar lia propra estis jam tute malnova kaj malbona, li prenis ankaux la cxapon, pensante en si : "estas tute egale, cxu fari unu pekon aux du, tiom pli, ke mi hodiaux faros mian konfeson kaj purigxos de cxiuj pekoj." Formangxinte la sebon, li iris en la pregxejon, por fari la konfeson.--Nu, kiajn pekojn vi faris? demandas lin la pastro.-- Hodiaux mi vidis porkon en viaj pizoj kaj forigis gxin de tie, respondis la konfesanto.--Tio cxi tute ne estas peko; kontrauxe, vi faris, kiel vi devis fari. Kion vi ankoraux povas diri?--Kiam mi estis hodiaux en via domo, mi deprenis la cxapon en la kuirejo.--Ankaux tio cxi estas tute lauxdinda ago. Se vi ne havas aliajn pekojn, iru en paco kaj estu trankvila! La cigano foriris de la konfeso tute kontenta, cxar li ne kasxis siajn pekojn kaj malgraux tio cxi estis ecx lauxdita de la pastro. Kiam poste, reveninte hejmen, la pastro sciigxis pri la malapero de la sebo kaj la cxapo, li tuj divenis, kiu estis kulpa en tio cxi. --Ha, li diris al si mem, li ecx konfesis al mi siajn pekojn kaj mi mem lin lauxdis. . . Sed estis jam tro malfrue revenigi la perditajxon. [I. Lojko]. _Malkomprenigxo._ Prezentu al vi, amiko, mian cxagrenon! mi forgesis en domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn gxis morgaux.-- Pardonu, mi gxin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun cxi monon.--Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko. . . .--Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por preni la monujon. [I. Lojko.] _Forto de la scienco._ Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio cxi estas farebla; sed kiel la instruituloj sciigxis pri la nomo de cxiu stelo--tion cxi mi jam neniel povas kompreni. _Rimedo kontraux la Esperantismo._ En unu urbeto en gaja societo oni parolis pri la hxolero kaj pri la novaj rimedoj kontraux gxi. En la societo sin trovis ankaux unu kuracisto kaj unu juna homo, kies sola celo en la vivo estis bone mangxi, bone trinki kaj amuzi frauxlinojn, kaj kiu pensis pri si, ke li estas eksterordinare sprita, kaj amis cxion kritiki, nenion sciante. Kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj rimedoj kontraux la hxolero, la junulo interrompis lin kaj diris :--Vi havas rimedojn kontraux cxiuj malsanoj; sed cxu via scienco trovis jam ankaux efikajn rimedojn kontraux la plej nova malsano, kiu nun vastigxas en la mondo--kontraux la esperantismo?--Kio estas esperantismo? demandis unu frauxlino.--Esperantismo, respondis la junulo kun mieno de granda scienculo, estas aligxado al la nove elpensita lingvo, kiu havas la nomon "Esperanto". Tiu cxi malsano konsistas en tio, ke homoj, kiuj ofte gxis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo kaj komencas lerni la novan lingvon; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro, kauxzita de tiu cxi varmego, ili komencas paroli pri la "estonteco", pri la "frateco de la popoloj" k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili ricevas la tre dangxeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli da aliaj homoj, kaj en tio cxi kusxas la plej granda dangxero de tiu cxi malsano. Oni diras, ke tiu cxi malsano infektis jam multajn urbojn kaj landojn. Cxu vi elpensis jam ian rimedon kontraux tiu cxi malsano, sinjoro doktoro?--Jes, respondis la kuracisto (kiu okaze mem estis esperantisto), mi profunde esploris tiun cxi malsanon kaj mi havas kontraux gi tre efikan rimedon. La baciloj de tiu cxi malsano portas sin en la radioj de la suno, kaj en mallumo ili ne povas vivi; tial la plej bona rimedo kontraux la esperantismo estas : sidi cxiam en profunda mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno. [P. K.] _Suboficiro._ Homoj, cxiam kuragxe kaj diligente, kaj vi cxion atingos! La ovo de Kolumbo ankaux ne estas metita en unu tago! _Sxerca rifuzo._ La verkisto Gibeau, kiu cxiam sin trovadis en mona embaraso, skribis unu fojon al la cxefo de la konata fabriko de cxampano Roederer leteron kun la sekvanta enhavo : "Sinjoro! Mi ne havas ecx unu centimon kaj mi adoras la cxampanon. Estu tiel bona kaj sendu al mi korbon da boteloj de via dia trinkajxo. Kun gxi mi esperas forgesi mian mizeron". Apenaux Roederer ricevis tiun cxi leteron, li tuj sendis la sekvantan respondon : "Via rimedo, por forgesi vian mizeron, nenion tauxgas. La sencxesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus vin cxiuminute denove pri via malgxoja situacio." _Mi ne komprenas_, kiel oni povas plendi cxiam pri la tro karaj viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri personoj, kaj tamen suficxas por ni 1 1/2 funtoj da viando por tago. Mia edzino ne mangxas gxin, miaj naux infanoj ne ricevas gxin kaj la du servantinoj ne bezonas gxin. Jen en tia maniero la 1 1/2 funtoj tute suficxas por mi por la tuta tago. [Dumpert]. _Instruitulo kaj ricxulo._ Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por gxin efektivigi. Li vizitas unu ricxulon kaj petas lin pri helpo. La ricxulo rifuzas, kaj inter ili komencigxas la sekvanta dialogo : _Ricxulo_ : Mirinde estas, ke nur la instruituloj cxiam venadas al la ricxuloj kaj ke la lastaj, kontrauxe, neniam venas al la instruituloj.--_Instruitulo_ : Cxar la instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la ricxuloj komprenas, ke al ili mankas scienco.--_Ricxulo_ : Kial do la ricxuloj volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfelicxuloj, sed ne amas helpi al malricxaj instruituloj?--_Instruitulo_ : Cxar ili timas, ke farigxi en la estonteco blinda