The Project Gutenberg EBook of La kolonoj de la socio, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La kolonoj de la socio Dramo en kvar aktoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: December 22, 2006 [EBook #20162] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KOLONOJ DE LA SOCIO *** Produced by Andrew Sly Noto de tekstpreparulo: En cxi tiu teatrajxo, la tradukisto uzas komencemajuskla "Vi" por signifi norvega formala alparola pronomo. Ankaux, cxi tiu ASCII-a versio uzas la litero "O" anstataux norvega "streko-O". HENRIK IBSEN LA KOLONOJ DE LA SOCIO Dramo en kvar aktoj (Samfundets stotter 1877) Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo JEC Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tel 32 85 50 03 Fax 32 85 50 82 ISBN 82 91 707-52-9 LA KOLONOJ DE LA SOCIO ROLOJ: KONSULO BERNICK. SINJORINO BERNICK, lia edzino. OLAF, ilia filo, 13 jara. FRAUXLINO BERNICK, fratino de la konsulo. JOHAN TONNESEN, pli juna frato de sinjorino Bernick. FRAUXLINO HESSEL, sxia pli agxa duonfratino. HILMAR TONNESEN, kuzo de sinjorino Bernick. ADJUNKTO RORLUND. GRANDKOMERCISTO RUMMEL. KOMERCISTO VIGELAND. KOMERCISTO SANDSTAD. DINA DORF, juna knabino en la domo de la konsulo. PLENRAJTIGITO KRAP. SXIPKONSTRUISTO AUXNE. LA EDZINO DE GRANDKOMERCISTO RUMMEL. LA EDZINO DE POSXTESTRO HOLT. LA EDZINO DE DOKTORO LYNGE. FRAUXLINO RUMMEL. FRAUXLINO HOLT. BURGXOJ kaj ALIAJ LOGXANTOJ, FREMDAJ MARISTOJ, PASAGXEROJ sur VAPORSXIPO k.t.p. (La agado okazas en la domo de konsulo _Bernick_ en eta norvega cxemara urbo.) UNUA AKTO (Spaca gxarden-salono en la domo de _konsulo Bernick_. Maldekstre en la antauxo pordo kondukas al la cxambro de la konsulo; pli malantauxe en la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontrauxa pordo estas pli granda enir-pordo. La fona muro estas preskaux tute el spegula vitro kun malferma pordo al largxa gxarden-sxtuparo, super kiu estas etendita sunsxirmilan velon. Sube de la sxtuparo vidigxas parto de la gxardeno, enkadrigita de krado kun mallargxa enir-pordego. Ekstere kaj laux la krado lauxas strato, kies kontrauxa flanko havas malgrandajn hele-koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varma sunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kaj interparolas; farigxas komerco en vendejo situanta cxe la angulo k.t.p.) (Ene en la gxardena salono sidas cxirkaux tablo aro da sinjorinoj. Meze antaux la tablo sidas _sinjorino Bernick_. Cxe sxia maldekstra flanko sidas _sinjorino Holt_ kun _filino_, kaj lauxvice _sinjorino Rummel_ kaj _frauxlino Rummel_. Dekstre de _sinjorino Bernick_ sidas _sinjorino Lynge, frauxlino Bernick_ kaj _Dina Dorf_. Cxiuj sinjorinoj estas okupataj pri manlaboro. Sur la tablo kusxas grandaj amasoj da duone pretigitaj kaj prettonditaj linajxoj kaj aliaj vestajxoj. Pli fone, cxe malgranda tablo sur kiu staras du florpotoj kaj glaso da suker-akvo, sidas _adjunkto Rorlund_ legante el libro ore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj auxdigxas de la publiko. Ekstere en la gxardeno kuras _Olaf Bernick_ cxirkauxe pafante al celo per arko.) (Post momento venas _sxipkonstruisto Auxne_ kviete enen tra la pordo dekstre. Okazas ioma interrompigxo de la legado; _sinjorino Bernick_ kapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. _Auxne_ trankvile iras tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulo kviete kaj kun interspacoj. _Plenrajtigito Krap_, kun cxapelo en la mano kaj paperoj sub la brako venas el tiu cxambro.) PLENRAJTIGITO KRAP Cxu estas vi, kiu frapas? SXIPKONSTRUISTO AUXNE La konsulo sercxas min. PLENRAJTIGITO KRAP Li faris; sed ne povas akcepti Vin; li transdonis al mi -- -- SXIPKONSTRUISTO AUXNE Al Vi? Mi preferus -- -- PLENRAJTIGITO KRAP -- -- transdonis al mi diri, ke Vi devas cxesi pri tiuj sabat-tagaj prelegoj por la laboristoj. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Cxu? Mi pensis ke mi povus uzi mian libertempon -- -- PLENRAJTIGITO KRAP Vi ne devas uzi Vian libertempon por fari la laboristojn sentauxgaj en la labortempo. Lastan sabaton Vi parolis pri la damagxo, kiun la laboristoj ricevus de niaj novaj masxinoj kaj de la nova labormetodo en la sxipfarejo. Kial Vi tion faras? SXIPKONSTRUISTO AUXNE Tion mi faras por subteni la socion. PLENRAJTIGITO KRAP Strange! La konsulo diras, ke tio estas soci-disrompo. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mia socio ne estas tiu de la konsulo, sinjoro plenrajtigito! Kiel estro de la laborista asocio mi devas -- -- PLENRAJTIGITO KRAP Vi unue kaj cxefe estas laborestro de la sxipfarejo de konsulo Bernick. Vi unue kaj cxefe faru Vian devon al la socio, kiu nomigxas la firmao de konsulo Bernick; cxar estas de _tiu_ ke ni cxiuj vivas. -- Jes, nun Vi scias kion la konsulo dirus al Vi. SXIPKONSTRUISTO AUXNE La konsulo ne estus tion _tiel_ dirinta, sinjoro plenrajtigito! Sed mi ja komprenas kiun mi povas danki por tio cxi. Estas la damnita usona averiulo. Tiuj homoj volas progresigi la laboron, kiel ili kutimigxis tie transe, kaj tio -- PLENRAJTIGITO KRAP Nu ja, nu ja; mi ne povas lasi min tirigxi enen en detalojn. Nun Vi konas la opinion de la konsulo; jen suficxe! Bonvolu returni al la farejo; certe bezonigxas; mi baldaux mem venos. -- Pardonu sinjorinoj! (Li salutas kaj eliras tra la gxardeno kaj malsupren laux la strato. _Sxipkonstruisto Auxne_ eliras silente dekstre. La _adjunkto, _kiu dum la pasinta mallauxta interparolo dauxrigis la legadon, baldaux poste finlegis la libron, kaj batfermas gxin.) ADJUNKTO RORLUND Jen, miaj karaj auxskultantinoj, pri tio finite. SINJORINO RUMMEL Oh, kia instruplena rakonto! SINJORINO HOLT Kaj kun bona moralo! SINJORINO BERNICK Tia libro vere donas multon pripensindan. ADJUNKTO RORLUND Ho jes; gxi estas bonfara kontrauxeco al tio, kion ni bedauxrinde cxiutage povas vidi, kaj en gazetoj kaj en periodajxoj. Cxi tiu sxminkita eksterajxo, kiun la grandaj socioj vidigas, -- kion gxi vere kasxas? Vantecon kaj putrecon, se mi povas min tiel esprimi. Neniu morala fundamento sub la piedoj. Per unu vorto, -- ili estas kalkumitaj tombejoj, tiuj grandaj socioj nuntempe. SINJORINO HOLT Jes tutcerte. SINJORINO RUMMEL Ni ja nur bezonas rigardi al la usona sxipanaro, kiu nun trovigxas cxi tie. ADJUNKTO RORLUND Nu, pri tia kanajlaro el la homaro mi ne degnas paroli. Sed ecx en la plej altaj tavoloj, kiel statas _tie_? Dubo kaj fermanta maltrankvilo en cxiuj lokoj; malpaco en la animoj kaj necerteco en cxiuj rilatoj. Kiel ja estas subfosita la familia vivo tie? Kiel ja esprimas sin auxdacaj deziroj renversi ecx la plej gravajn verojn? DINA (sen suprenrigardi) Tamen cxu ne ankaux multaj grandaj faroj okazas? ADJUNKTO RORLUND Grandaj faroj --? Mi ne komprenas -- SINJORINO HOLT (surprizita) Sed, Dio, Dina --! SINJORINO RUMMEL (sammomente) Tamen, Dina, kiel Vi do povas --? ADJUNKTO RORLUND Mi opinias ke ne estus sane se tiaj faroj trovis enlason cxe ni. Ne, ni cxi-hejme devas danki al Dio, ke statas cxe ni kiel estas. Certe kreskas fiherboj inter la tritiko ankaux cxi tie, bedauxrinde; sed gxin ni sincere klopodas sarki plej eble bone. Gravas ke ni tenu la socion pura, miaj sinjorinoj, -- teni ekstere cxion tion neprovitan, kiun senpacienca tempo volas trudi al ni. SINJORINO HOLT Kaj el tio bedauxrinde trovigxas pli ol suficxe. SINJORINO RUMMEL Jes, pasintan jaron pendis de hareto, ke ni ricevus fervojon al la urbo. SINJORINO BERNICK Nu, tion ja Karsten sukcesis malhelpi. ADJUNKTO RORLUND La providenco, sinjorino Bernick. Vi povas esti certa, ke Via edzo estis ilo en la mano de iu pli alta, kiam li rifuzis okupigxi pri tiu kaprico. SINJORINO BERNICK Kaj tamen li spertis suficxe da malico el la gazetoj. Sed ni tute forgesas danki Vin, sinjoro adjunkto. Vere estas tre afable de Vi, ke Vi oferas tiom da tempo por ni. ADJUNKTO RORLUND Ho nu, nun dum la lerneja ferio -- SINJORINO BERNICK Ja, ja, tamen estas ja ofero, sinjoro adjunkto. ADJUNKTO RORLUND (lokigas sian segxon pli proksimen.) Ne parolu pri tio, kara sinjorino. Cxu Vi mem ne faras oferon por la bona afero? Kaj cxu Vi gxin ne donas gxoje? Tiuj morale koruptitaj, por kies plibonigo Vi laboras, estas rigardendaj kiel vunditaj soldatoj sur batalkampo; Vi, karaj sinjorinoj estas la diakoninoj, la kompatemaj fratinoj, kiuj sxirkolektas cxarpion por tiuj malfelicxaj vunditoj, metas la bandagxon milde sur la vundon, kuracas kaj sanigas ilin -- SINJORINO BERNICK Certe estas granda donaco de graco vidi cxion en tia bela lumo. ADJUNKTO RORLUND Multo estas denaska tiurilate; sed multo eblas esti akirata. Gravas vidi la aferojn en la lumo de sincera vivotasko. Jes, kion nun Vi diras, frauxlino Bernick? Cxu Vi ne trovis kvazaux pli sekuran fundamenton kiam Vi oferis vin al la tasko instrui? FRAUXLINO BERNICK Ahx, mi ne scias kion respondi. Ofte kiam mi iras tie en la lerneja cxambro, mi deziras esti ege fore sur la sovagxa maro. ADJUNKTO RORLUND Nu auxdu, estas la malkvieto, kara frauxlino. Sed kontraux tiaj maltrankvilaj gastoj oni devas fermi la pordon. La sovagxa maro, -- tion Vi kompreneble ne pensas litere; Vi pensas pri la granda ondanta homa socio, kie multaj submergigxas. Kaj cxu Vi vere tiom alte taksas la vivon, kiun Vi auxdas zumi kaj brui ekstere? Rigardu nur la straton. Tie la homoj iras en la sunbrulo, sxvitantaj kaj baraktantaj kun siaj etaj aferoj. Por ni vere estas pli kontentige sidi malvarmete cxi tie interne turnante la dorson al tiu flanko, de kie venas la perturbo. FRAUXLINO BERNICK Jes, Dio, vi ja eble tute pravas -- ADJUNKTO RORLUND Kaj en domo kia tiu cxi, -- en bona kaj pura hejmo, kie la familia vivo montras sin en la plej bela aspekto, -- kie paco kaj konkordo regas -- -- (al _sinjorino Bernick_) Al kio Vi auxskultas, sinjorino? SINJORINO BERNICK (turnita al la plej antauxa pordo maldekstre) Kiel lauxtvocxaj ili farigxas tie interne. ADJUNKTO RORLUND Cxu io aparte okazas? SINJORINO BERNICK Mi ne scias. Mi auxdas ke estas iuj ene cxe mia edzo. (_Hilmar Tonnesen_, kun cigaro en la busxo, envenas tra la pordo dekstre, sed haltas je la vido de tiom da sinjorinoj.) HILMAR TONNESEN Ho, pardonu -- (volas retiri sin) SINJORINO BERNICK Ne, Hilmar, proksimu do; vi ne gxenas. Cxu vi ion volas? HILMAR TONNESEN Ne, mi nur volis enrigardi. Saluton, sinjorinoj. (al _sinjorino Bernick_) Nu, kio do farigxos? SINJORINO BERNICK Pri kio? HILMAR TONNESEN Bernick estas ja kunvokinta kunvenon. SINJORINO BERNICK Cxu? Pri kio do? HILMAR TONNESEN Ho, estas ja denove tiu fervoj-sensencajxo. SINJORINO RUMMEL Ne, cxu eblas? SINJORINO BERNICK Bedauxrinda Karsten, cxu li havu ecx pliajn malagrablajxojn -- ADJUNKTO RORLUND Sed kiel ni komprenu tion cxi, sinjoro Tonnesen? Konsulo Bernick jam lastan jaron konigis, ke li ne volas havi iun fervojon. HILMAR TONNESEN Jes, tion ankaux mi opinias; sed mi renkontis plenrajtigiton Krap, kaj li rakontis, ke la fervoja afero denove traktigxos, kaj ke Bernick havas kunvenon kun tri el la monhavantoj en la urbo. SINJORINO RUMMEL Jes, cxu ne estas kiel sxajnis al mi, ke mi auxdis la vocxon de Rummel. HILMAR TONNESEN Jes, kompreneble Rummel kunestas, kaj ankaux komercisto Sandstad el la deklivo kaj Mikkel Vigeland, -- "Mikelo Sanktulo", kiel oni nomas lin. ADJUNKTO RORLUND Hm -- HILMAR TONNESEN Pardonu, sinjoro adjunkto. SINJORINO BERNICK Kaj nun estis ja tie cxi tiel bone kaj trankvile. HILMAR TONNESEN Nu ja, miaparte mi ne bedauxrus, ke ili komencus denove kvereli. Estus ja ioma amuzado. ADJUNKTO RORLUND Nu, tiajn amuzadojn mi pensas, ke oni povas senesti. HILMAR TONNESEN Tio estas laux natura emo. Certaj naturoj bezonas foje sxirantaj bataloj. Sed de tio la etburgxa vivo ne havas multe oferenda, kaj ne estas por cxiu donita -- (foliumas la libron de la adjunkto) "La virino kiel la servantino de la socio". Kia sensencajxo estas tio? SINJORINO BERNICK Dio, Hilmar, tion vi ne diru. Vi sendube ne legis tiun libron. HILMAR TONNESEN Ne kaj mi ne intencas legi gxin. SINJORINO BERNICK Vi versxajne ne bone fartas hodiaux. HILMAR TONNESEN Ne, mi ne fartas. SINJORINO BERNICK Cxu vi eble ne bone dormis cxi-nokte? HILMAR TONNESEN Ne, mi dormis vere malbone. Mi faris promenadon hieraux vespere pro mia malsano. Poste mi pasxadis al la klubo kaj legis vojagxpriskribon pri la norda poluso. Estas io hardanta en tio sekvi la homojn en ilia lukto kontraux la elementoj. SINJORINO RUMMEL Sed tio ne bone efikis al Vi, sinjoro Tonnesen. HILMAR TONNESEN Ne; gxi malbone efikis; la tutan nokton mi turnadis duondorme songxante, ke min persekutis abomena rosmaro. OLAF (kiu envenis supre sur la gxardena sxtuparo) Cxu persekutis vin rosmaro, onklo? HILMAR TONNESEN Mi tion songxis, vi stultulo! Sed cxu vi dauxre cxirkauxiras ludante per tiu ridinda arko? Kial vi ne havigis al vi veran pafilon? OLAF Jes, mi volus, sed -- HILMAR TONNESEN Cxar vera pafilo, tiu do havas iun sencon; cxiam estas io nervostrecxa kiam oni estas pafonta. OLAF Kaj tiam mi povus pafi ursojn, onklo. Sed patro ne permesos al mi. SINJORINO BERNICK Vi ne devas meti tiajxojn en lian kapon, Hilmar. HILMAR TONNESEN Hm, -- tiela parencaro edukigxas hodiaux! Oni parolas pri sporto kaj sporto, -- Ho Dio, -- sed cxio estas nur ludo; neniam serioza urgxo al tio hardanta, kio trovigxas en kuragxa renkonto okulon al okulo antaux la dangxero. Ne staru celante al mi per la arko, vi stultulo; vi povus malpreni. OLAF Ne, onklo, gxi ne havas sagon. HILMAR TONNESEN Vi ne povas scii; gxi tamen povas havi sagon. Forprenu gxin, mi diras! -- Kial pro diablo vi neniam vojagxis transen al Ameriko en iu el la sxipoj de via patro? Tie vi povus vidi cxason al bizonoj aux lukto kontraux la rugxuloj. SINJORINO BERNICK Tamen Hilmar do -- OLAF Tion mi volonte farus, onklo; kaj eble mi renkontus onklon Johan kaj onklinon Lona. HILMAR TONNESEN Hm --; sensencajxo. SINJORINO BERNICK Nun vi povas reen iri en la gxardenon, Olaf. OLAF Panjo, cxu mi ankaux povos eliri sur la straton? SINJORINO BERNICK Jes; sed ne tro foren. (_Olaf_ kuras elen tra la kradpordo.) ADJUNKTO RORLUND Vi ne devus meti tiajn kapricojn en la kapon de la infano, sinjoro Tonnesen. HILMAR TONNESEN Ne, kompreneble, li devas iri cxi tie kaj farigxi fornosidulo, kiel tiom da aliuloj. ADJUNKTO RORLUND Sed kial Vi mem ne transvojagxos? HILMAR TONNESEN Mi? Kun mia malsano? Nu, tio komprenigxas; gxin oni ne multe konsideras en la urbo. Sed tamen, -- oni havas ja certajn devojn al la socio al kiu oni apartenas. Devas almenaux esti _iuj_ kiuj tenas la standardon alte. Usx, nun li denove krias! LA SINJORINOJ Kiu krias? HILMAR TONNESEN Nu ja, mi ne scias. Ili estas iom lauxtvocxaj tie interne, kaj tio igas min nervoza. SINJORINO RUMMEL Certe estas mia edzo, sinjoro Tonnesen. Sed mi diru al Vi, li tiom kutimigxis paroli en grandaj kunvenoj -- ADJUNKTO RORLUND Ankaux la aliaj ne estas mallauxtaj, sxajnas al mi. HILMAR TONNESEN Ne, Dio gardu, kiam temas pri defendo de la monujo, jen --; cxio ja rezultas en kalkulo de bagatelajxoj cxi tie. Usx! SINJORINO BERNICK Estas almenaux pli bone ol pasinte, kiam cxio foruzigxis en amuzadoj. SINJORINO LYNGE Cxu vere estis tiel malbone pasinte? SINJORINO RUMMEL Jes, Vi kredu, sinjorino Lynge. Nomu Vin felicxa, ke Vi tiam ne logxis cxi tie. SINJORINO HOLT Jes, vere okazis sxangxoj! Ho, kiam mi pensas pri miaj knabinaj tagoj -- SINJORINO RUMMEL Ho pensu nur antaux dekkvar -- dekkvin jaroj. Dio gardu nin kia vivo estis cxi tie! Tiam ekzistis kaj la pilk-klubo kaj la muzik-asocio -- FRAUXLINO BERNICK Kaj la drama-asocio. Gxin mi bone memoras. SINJORINO RUMMEL Jes, estas _tie_ ke via teatrajxo prezentigxis, sinjoro Tonnesen. HILMAR TONNESEN (iras al la fono) Nu, kio, kio --! ADJUNKTO RORLUND Teatrajxo de studento Tonnesen? SINJORINO RUMMEL Jes, estis longe antaux ol _Vi_ venis cxi tien, sinjoro adjunkto. Cetere gxi prezentigxis nur unu fojon. SINJORINO LYNGE Cxu ne estis en _tiu_ teatrajxo, ke Vi aktoris kiel amorantino, laux kio Vi diris, sinjorino Rummel? SINJORINO RUMMEL (ekrigardas post la _adjunkto_) Mi? Tion mi vere ne memoras, sinjorino Lynge. Sed mi bone memoras la bruantaj sociaj arangxoj en la familioj. SINJORINO HOLT Jes, mi ecx scias pri la domoj, kie ili prezentis du grandajn tagmangxojn semajne. SINJORINO LYNGE Kaj ankaux venis cxi tien vojagxanta aktor-grupo lauxdire. SINJORINO RUMMEL Jes, tio estis ja la plej malbona --! SINJORINO HOLT (maltrankvila) Hm, hm -- SINJORINO RUMMEL Nu, aktoroj? Ne, tion mi tute ne memoras. SINJORINO LYNGE Jes, tiuj homoj lauxdire faris tiom da petolajxoj. Kiel efektive statas pri tiuj historioj? SINJORINO RUMMEL Ho, vere estas nenio, sinjorino Lynge. SINJORINO HOLT Kara Dina, donu al mi tiun linajxon. SINJORINO BERNICK (samtempe) Kara Dina, eliru kaj petu al Katrine enporti la kafon. FRAUXLINO BERNICK Mi iru kun vi, Dina. (_Dina_ kaj _frauxlino Bernick_ eliras tra la plej supera pordo maldekstre.) SINJORINO BERNICK (ekstaras) Kaj nun vi pardonu al mi momenton, miaj sinjorinoj; mi pensas, ke ni trinku kafon tie ekstere. (Sxi eliras sur la gxardenan sxtuparon kaj pretigas tablon; la adjunkto staras cxe la pordo kaj parolas kun sxi. _Hilmar Tonnesen_ sidas tie ekstere fumante.) SINJORINO RUMMEL (mallauxte) Dio, sinjorino Lynge, kiel Vi timigis min! SINJORINO LYNGE Mi? SINJORINO HOLT Jes, sed estis ja Vi mem kiu komencis, sinjorino Rummel. SINJORINO RUMMEL Mi? Ne, kiel Vi povas tion diri, sinjorino Holt? Venis ecx ne vivanta vorto el mia busxo. SINJORINO LYNGE Sed kio do _estas_? SINJORINO RUMMEL Kiel povis Vi komenci paroli --! Pensu, -- cxu Vi ne vidis, ke Dina cxeestas? SINJORINO LYNGE Dina? Sed Dio gardu, cxu estas io pri --? SINJORINO HOLT Kaj ecx gxuste en _tiu cxi_ domo! Cxu Vi do ne scias, ke estis la frato de sinjorino Bernick --? SINJORINO LYNGE Cxu li? Mi ja scias nenion; mi estas ja tute nova -- SINJORINO RUMMEL Cxu Vi do ne auxdis ke --? Hm -- (al la filino) Iru en la gxardenon, vi Hilda. SINJORINO HOLT Kaj ankaux vi, Netta. Kaj estu gxentilaj al la bedauxrinda Dina, kiam sxi revenas. (_Frauxlino Rummel_ kaj _frauxlino Holt_ eliras en la gxardenon.) SINJORINO LYNGE Nu, kio do estis pri la frato de sinjorino Bernick? SINJORINO RUMMEL Cxu Vi ne scias ke li estis tiu en la terura afero? SINJORINO LYNGE Cxu studento Tonnesen estis en terura afero? SINJORINO RUMMEL Ne, je Dio, la studento estas ja sxia kuzo, sinjorino Lynge. Mi parolas pri la frato -- SINJORINO HOLT -- la perditulo Tonnesen -- SINJORINO RUMMEL Johan li nomigxis. Li fugxis al Ameriko. SINJORINO HOLT _Devis_ fugxi, pripensu. SINJORINO LYNGE Kaj _li_ do estis en terura afero? SINJORINO RUMMEL Jes, estis io tia --; kiel mi do nomu gxin? Estis io pri la patrino de Dina. Ho, mi memoras kvazaux tio estus hodiaux. Johan Tonnesen tiam estis en la oficejo de maljuna sinjorino Bernick; Karsten Bernick jxus estis veninta de Parizo, -- ankoraux ne estis fiancxigxinta -- SINJORINO LYNGE Nu, sed tiu terura historio? SINJORINO RUMMEL Jes, vidu, -- tiun vintron la aktora trupo de Moller cxeestis en la urbo -- SINJORINO HOLT -- kaj en tiu trupo estis la aktoro Dorf kaj lia edzino. Cxiuj junaj homoj profunde cxarmigxis de sxi. SINJORINO RUMMEL Jes, Dio scias kiel ili povis trovi, ke _sxi_ estas bela. Sed jen la aktoro Dorf revenis hejmen malfrue iun vesperon -- SINJORINO HOLT -- tute neatendite -- SINJORINO RUMMEL -- Kaj li trovas --; ne; tio vere ne estas rakontinda. SINJORINO HOLT Ne, sinjorino Rummel, li trovis nenion, cxar la pordo estis sxlosita interne. SINJORINO RUMMEL Jes, estas ja tio kion mi diras; li trovis la pordon sxlosita. Kaj pensu, sinjorino, tiu, kiu estis interne, devas salti tra la fenestro. SINJORINO HOLT Tute supre de mansardo! SINJORINO LYNGE Kaj tiu estis la frato de sinjorino Bernick? SINJORINO RUMMEL Jes, efektive estis. SINJORINO LYNGE Kaj post tio li fugxis al Ameriko? SINJORINO HOLT Jes, li ja devis fugxi, komprenu. SINJORINO RUMMEL Cxar poste malkovrigxis io preskaux same malbona; imagu, li estis atencinta la kason -- SINJORINO HOLT Sed tion oni ne certe scias, sinjorino Rummel; eble estis nur onidiroj. SINJORINO RUMMEL Sed nun auxdu do --! Cxu _tio_ ne estis konata en la tuta urbo? Cxu maljuna sinjorino Bernick ne preskaux bankrotis pro tiu afero? Tion mi ja auxdis de Rummel mem. Sed Dio gardu _mian_ busxon. SINJORINO HOLT Nu, al sinjorino Dorf la mono almenaux ne iris, cxar sxi -- SINJORINO RUMMEL Ja, Dorf forvojagxis de edzino kaj de infanoj. Sed la sinjorino tamen estis tiel auxdaca resti cxi tie tutan jaron. Montri sin en la teatro sxi ne plu kuragxis; sed sxi vivtenis sin lavante kaj kudrante por homoj -- SINJORINO HOLT Kaj sxi provis komenci danc-lernejon. SINJORINO RUMMEL Tio kompreneble ne sukcesis. Kiuj gepatroj volus konfidi siajn infanojn al iu tia? Sed ne dauxris longe pri sxi; la bela sinjorino ne estis kutimita al laboro; kaptigxis sxia brusto, kaj sxi mortis. SINJORINO LYNGE Hu, estas vere teruraj historioj! SINJORINO RUMMEL Jes, kredu, estis severe elteni por la familio Bernick. Estas la malluma makulo en la suno de ilia felicxo, kiel Rummel iam esprimis sin. Tial neniam parolu pri tiuj aferoj cxi tie en la domo, sinjorino Lynge. SINJORINO HOLT Kaj pro Dio ankaux ne pri la duonfratino! SINJORINO LYNGE Jes, sinjorino Bernick havas ja ankaux duonfratinon? SINJORINO RUMMEL Havis -- felicxe; cxar nun la parenceco certe estas finita inter la du. Jes, sxi estis iu precipa! Imagu, sxi fortondis la harojn, kaj iris en viraj botoj en pluva vetero. SINJORINO HOLT Kaj kiam la duonfrato -- la perdita subjekto -- estis forkurinta, kaj la tuta urbo kompreneble sxokigxis pro li, -- cxu Vi scias kion sxi tiam faras? Sxi vojagxas transen al li! SINJORINO RUMMEL Jes, kaj la skandalo, kiun sxi faris antaux ol forvojagxi, sinjorino Holt! SINJORINO HOLT Tsxsx, ne parolu pri tio. SINJORINO LYNGE Dio, cxu sxi ankaux faris skandalon? SINJORINO RUMMEL Jes, nun Vi auxdu, sinjorino Lynge. Bernick estis jxus sin fiancxigxinta al Betty Tonnesen; kaj gxuste kiam li venis kun sxi cxe la brako enen al sxia onklino por informi -- SINJORINO HOLT La gefratoj Tonnesen estis orfaj, Vi sciu -- SINJORINO RUMMEL -- kaj Lona Hessel ekstaras de la segxo kie sxi sidas, kaj donas al la gxentila, kulturita Karsten Bernick vangofrapon, ke resonis en li. SINJORINO LYNGE Ne, nun mi neniam --! SINJORINO HOLT Estas tute certe. SINJORINO RUMMEL Kaj sxi pakis sian kofron kaj forvojagxis al Ameriko. SINJORINO LYNGE Sed do sxi ja mem estus havinta inklinon al li. SINJORINO RUMMEL Jes, kredu ke sxi havis. Sxi imagis ke farigxus paro el tiuj du, kiam li revenus el Parizo. SINJORINO HOLT Jes, imagu, ke sxi kredus tiajxon! Bernick, -- tiu juna bonkonduta grandmonda sinjoro, -- perfekta galantulo, -- favorato de cxiuj virinoj -- SINJORINO RUMMEL -- kaj tamen deca, sinjorino Holt; kaj tiel morala. SINJORINO LYNGE Sed pri kio okupigxis tiu frauxlino Hessel en Ameriko? SINJORINO RUMMEL Nu, vidu, super tio kusxas, kiel Rummel iam esprimis sin, vualo, kiu ne estas levinda. SINJORINO LYNGE Kion tio signifas? SINJORINO RUMMEL Sxi ja ne plu havas iun rilaton kun la familio, Vi komprenu; sed tiom scias ja la tuta urbo, ke sxi kantis por mono en la gastejoj tie -- SINJORINO HOLT -- kaj sxi faris prelegojn en la salonoj -- SINJORINO RUMMEL -- kaj sxi eldonis nenormalan libron. SINJORINO LYNGE Cxu vere --! SINJORINO RUMMEL Ho jes, Lona Hessel efektive estas unu el la sunmakuloj en la familia felicxo de la Bernikoj. Sed nun Vi ja scias pri la aferoj, sinjorino Lynge. Je Dio, mi nur parolis pri tio cxi, por ke Vi gardu Vin. SINJORINO LYNGE Jes, pri tio Vi povas esti certa ke mi faru. -- Sed tiu bedauxrinda Dina Dorf! Mi vere sentas bedauxron por sxi. SINJORINO RUMMEL Nu, por sxi estis ja pura felicxo. Imagu se sxi restus en la manoj de la gepatroj! Ni cxiuj kompreneble zorgis pri sxi, admonis sxin plej eble bone. Post ioma tempo frauxlino Bernick decidigis, ke sxi venu en cxi tiun domon. SINJORINO HOLT Sed malfacila infano sxi cxiam estis. Imagu, -- cxiuj la malbonaj ekzemploj. Tia infano ja ne estas kiel unu el niaj propraj; oni devas preni sxin per la bono, sinjorino Lynge. SINJORINO RUMMEL Tsxsx, -- jen sxi. (lauxte) Jes, tiu Dina vere estas diligenta knabino. Nu, cxu vi venas, Dina? Ni sidas cxi tie formetante la kudrajxojn. SINJORINO HOLT Ho, kiel bonodoras via kafo, dolcxa Dina. Tia antauxtagmeza taso da kafo -- SINJORINO BERNICK (ekstere sur la gxardena sxtuparo) Bonvolu, sinjorinoj! (_Frauxlino Bernick_ kaj _Dina_ estas jam helpinta al la servistino enporti la kafajxojn. Cxiuj sinjorinoj prenas lokon tie ekstere; ili parolas supermezure amike al _Dina_. Iom poste sxi iras en la salonon kaj sercxas sian manlaboron.) SINJORINO BERNICK (ekstere apud la kafotablo) Dina, cxu ne ankaux vi --? DINA Ne, dankon; mi ne volas. (Sxi eksidas kun sia kudrajxo. _Sinjorino Bernick_ kaj la _adjunkto_ intersxangxas kelkajn vortojn; momenton poste li eniras en la salonon.) ADJUNKTO RORLUND (improvizas pretekston por iri al la tablo kaj diras mallauxte:) Dina. DINA Jes. ADJUNKTO RORLUND Kial Vi ne volas sidi tie ekstere? DINA Kiam mi envenis kun la kafo, mi povis vidi sur la fremda sinjorino, ke ili estis parolintaj pri mi. ADJUNKTO RORLUND Kaj cxu Vi ne ankaux vidis, kiel amike sxi kondutis al Vi tie ekstere? DINA Sed tion mi ne toleras! ADJUNKTO RORLUND Vi havas obstinan animon, Dina. DINA Jes. ADJUNKTO RORLUND Sed kial Vi kondutas tiel? DINA Mi ne estas alia. ADJUNKTO RORLUND Cxu Vi ne povus konduti alimaniere? DINA Ne. ADJUNKTO RORLUND Kial ne? DINA (rigardas lin) Mi ja apartenas al la morale perdituloj. ADJUNKTO RORLUND Fi, Dina! DINA Ankaux patrino apartenis al la morale perdituloj. ADJUNKTO RORLUND Kiu parolis al Vi pri tiajxoj? DINA Neniuj; ili neniam parolas. Kial ili tion ne faras? Cxiuj ili kondutas al mi tiel konvene, kvazaux mi rompigxus, se --. Ho, kiom mi malamas tiun bonkorecon. ADJUNKTO RORLUND Kara Dina, mi bone komprenas, ke Vi sentas premon cxi tie, sed -- DINA Jes, se mi povus iri longe foren. Mi certe helpus min mem antauxen, se mi ne vivus inter homoj, kiuj estas tiel -- tiel -- ADJUNKTO RORLUND Kiel kiaj? DINA Tiel decaj kaj tiel moralaj. ADJUNKTO RORLUND Tamen Dina, tion Vi ne pensas. DINA Ho, Vi bone komprenas kiel mi pensas. Cxiun tagon Hilda kaj Netta venas, por ke mi prenu ilin kiel modelojn. Mi neniam povos farigxi tiel deca kiel ili. Mi ne _volas_ tiel farigxi. Ho, se mi estus longe fore, mi certe farigxus sagxa. ADJUNKTO RORLUND Vi ja _estas_ sagxa, kara Dina. DINA Kiel tio helpas min cxi tie? ADJUNKTO RORLUND Do vojagxi --. Cxu Vi pensas serioze pri _tio_? DINA Mi ne restus tagon pli longe, se _Vi_ ne estus. ADJUNKTO RORLUND Diru Dina, -- kial Vi vere tiel volonte estas kune kun mi? DINA Cxar Vi lernigas al mi tiom da belajxoj. ADJUNKTO RORLUND Belajxoj? Cxu Vi nomas tion kion mi povas lernigi al Vi belajxoj? DINA Jes. Aux vere -- Vi lernigas al mi ion; sed kiam mi auxdas vin paroli, mi ekrigardas tiom da belajxoj. ADJUNKTO RORLUND Kio do estas por Vi belajxo? DINA Tion mi neniam pripensis. ADJUNKTO RORLUND Pripensu do nun. Kio do estas por Vi belajxo? DINA Belajxo estas io granda -- kaj tre fora. ADJUNKTO RORLUND Hm. -- Kara Dina, mi kore sentas zorgon pro Vi. DINA Nur _tio_? ADJUNKTO RORLUND Vi certe bone scias kiel nedireble kara Vi estas por mi. DINA Se mi estus Hilda aux Netta, Vi ne timus observigi tion al aliuloj. ADJUNKTO RORLUND Ho Dina, Vi ne povas facile prijugxi la mil konsiderojn --. Kiam viro estas starigita kiel morala subteno por la socio en kiu li vivas, jen --; oni ne povas esti tro singardema. Se mi nur estus certa, ke oni gxuste komprenus kaj interpretus miajn motivojn --. Sed egale; Vi _devas_ esti kaj _estos_ helpata supren. Dina, cxu estas interkonsento, ke kiam mi venos -- kiam la kondicxoj permesos al mi veni -- kaj mi diros: jen mia mano, -- Vi volos akcepti gxin kaj farigxi mia edzino? -- Cxu Vi tion promesas al mi Dina? DINA Jes. ADJUNKTO RORLUND Dankon, dankon! Cxar ankaux por mi --. Ho Dina, mi tenas Vin kara --. Tsxsx; iu venas. Dina, pro mi, -- eliru al la aliuloj. (Sxi eliras al la kafotablo. En la sama momento venas _grandkomercisto Rummel_, _komercisto Sandstad_ kaj _komercisto Vigeland_ el la antauxa cxambro maldekstre, sekvataj de _konsulo Bernick_, kiu tenas amaseton da paperoj en la mano.) KONSULO BERNICK Nu; do la afero estas decidita. KOMERCISTO VIGELAND Jes, je la nomo de Dio, lasu gxin nun tia. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Gxi estas decidita, Bernick! Vorto de norvego staras fikse kiel la rokoj de la Dovre montaro, tion vi scias! KONSULO BERNICK Kaj neniu perfidos; neniu retiros sin, kia ajn opozicio ni renkontos. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ni staras kaj falas kune, Bernick! HILMAR TONNESEN (kiu venas de la gxardena pordo) Falas? Permesu, cxu ne estas la fervojo, kiu falas? KONSULO BERNICK Ne, kontrauxe, gxi estos iranta -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL -- per vaporo, sinjoro Tonnesen. HILMAR TONNESEN (pli proksime) Cxu? ADJUNKTO RORLUND Kiel? SINJORINO BERNICK (cxe la gxardena pordo) Sed, kara Karsten, kio do vere estas --? KONSULO BERNICK Ho, kara Betty, kiel tio do interesas _vin_? (al la tri sinjoroj) Sed nun ni devas ellabori la listojn, ju pli frue, des pli bone. Estas memsekvo, ke ni kvar subskribas unue. La pozicio, kiun ni havas en la socio, devigas nin strecxi nin tiel foren kiel eblas. KOMERCISTO SANDSTAD Kompreneble, sinjoro konsulo. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Farigxos, Bernick; jxurite. KONSULO BERNICK Jes ja, mi ne dubas pri la rezulto. Ni devas agi cxiu en sia rondo de konatuloj; kaj se ni fine povos montri al vigla partopreno en cxiuj tavoloj de la socio, sekvos de si mem, ke ankaux la komunumo devos kontribui. SINJORINO BERNICK Tamen, Karsten, vi nepre devas veni por rakonti al ni -- KONSULO BERNICK Ho kara Betty, estas io en kio sinjorinoj ne povas trovi komprenon. HILMAR TONNESEN Vi tamen zorgos pri la fervoja afero? KONSULO BERNICK Jes, kompreneble. ADJUNKTO RORLUND Sed lastan jaron, sinjoro konsulo --? KONSULO BERNICK Lastan jaron estis tute alia afero. Tiam temis pri marborda linio -- KOMERCISTO VIGELAND -- kiu estus tute superflua, sinjoro adjunkto; cxar ni ja havas vapor-sxipojn -- KOMERCISTO SANDSTAD -- kaj kiu farigxus ekstreme multekosta, -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL -- jes kaj kiu malutilus al gravaj interesoj en nia urbo. KONSULO BERNICK La esenca afero estis, ke gxi ne utilus al la pli granda socio. Tial mi kontrauxis gxin, kaj tial la intern-landa linio elektigxis. HILMAR TONNESEN Jes, sed tiu ne tusxos la urbojn en nia regiono. KONSULO BERNICK Gxi tusxos _nian_ urbon, mia kara Hilmar; cxar nun ni konstruos flankan fervojon cxi tien. HILMAR TONNESEN Aha; nova elpensajxo do. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, cxu ne estas bonega elpensajxo? Cxu? ADJUNKTO RORLUND Hm -- KOMERCISTO VIGELAND Ne estas neinde, ke la providenco arangxis la terenon por flanka fervojo. ADJUNKTO RORLUND Cxu vere ke tiel estas, sinjoro Vigeland? KONSULO BERNICK Jes, mi devas konfesi, ke ankaux mi rigardas tion kiel providencan arangxon, ke mi cxi tiun printempon veturis lauxvale en komerco, kaj hazarde mi venis en valon, kie mi neniam antauxe estis. Frapis min kvazaux fulmo, ke tie ni povus konstrui flankan fervojon al ni. Mi dungis ingxenieron por inspekti la terenon; jen mi havas la intertempajn kalkulojn kaj taksojn; nenio kontrauxas. SINJORINO BERNICK (dauxre kune kun la sinjorinoj cxe la gxardena pordo) Sed, kara Karsten, ke vi tenis cxion tion kasxita por ni. KONSULO BERNICK Ho, mia bona Betty, vi tamen ne povus kapti la veran konekson. Cetere mi ne priparolis tion al iu ajn vivanta homo antaux hodiaux. Sed nun la decida momento venis; nun ni agu nekasxite kaj plenforte. Jes, ecx se mi metu cxiun mian ekziston sur tiun aferon, mi realigu gxin. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ni kune, Bernick; pri tio vi fidu. ADJUNKTO RORLUND Cxu Vi do atendas tiom multe el tiu cxi entrepreno, sinjoroj? KONSULO BERNICK Jes, tion mi devus pensi. Kia levstango tio estu por nia tuta socio! Imagu nur la vastajn arbarejojn, kiuj farigxos atingeblaj; imagu la ricxajn erc-ejojn, kiujn ni povos ekspluati; imagu la riveron kun aro da akvofaloj lauxvice en la valo! Kia fabrikado _tie_ povos esti efektivigata! ADJUNKTO RORLUND Kaj vi ne timas, ke pli ofta interrilato kun malvirta ekstera mondo --? KONSULO BERNICK Ne; estu tute trankvila, sinjoro adjunkto. Nia eta laborema loko kusxas, lauxdo al Dio, nuntempe sur sana morala fundo; ni ja cxiuj kunhelpis por dreni gxin, se mi rajtas tion diri; kaj tion ni faros estonte, cxiu siamaniere. Vi, sinjoro adjunkto dauxrigos Vian benoricxan agadon en la lernejo kaj en la hejmoj. Ni, la homoj de la praktika laboro, subtenas la socion disvastigante bonfarton en plej eble vastan rondon; -- kaj niaj virinoj, -- jes, nur proksimigxu, miaj sinjorinoj; Vi bonvole devas auxdi -- niaj virinoj, mi diras, niaj edzinoj kaj filinoj, -- jes, agadu negxenitaj en la servo de bonfarado, miaj sinjorinoj, kaj cetere estu helpo kaj komforto por Viaj proksimuloj, kiel mia kara Betty kaj Marta estas por mi kaj Olaf -- (cxirkauxrigardas) Nu, kie estas Olaf hodiaux? SINJORINO BERNICK Ho, nun dum la feritagoj ne eblas teni lin hejme. KONSULO BERNICK Do li certe estas malsupre cxe la maro! Vidu, li ne finos antaux ol okazos akcidento. HILMAR TONNESEN Bah -- eta ludo kun la naturfortoj -- SINJORINO RUMMEL Kiel bele de Vi, ke Vi havas tiom da familia sento, sinjoro Bernick. KONSULO BERNICK Nu, la familio estas ja la kerno de la socio. Bona hejmo, honestaj kaj fidelaj amikoj, eta dense kunligita rondo, kie neniuj maltrankviligaj elementoj enjxetas sian ombron -- (_Plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre kun leteroj kaj gazetoj.) PLENRAJTIGITO KRAP Eksterlandaj posxtajxoj, sinjoro konsulo; -- kaj telegramo el New York. KONSULO BERNICK (prenas) Ah, de la sxipa societo de "Indian Girl". GRANDKOMERCISTO RUMMEL Nu, la posxto venis? Jes, do mi petas permeson. KOMERCISTO VIGELAND Jes, ankaux mi. KOMERCISTO SANDSTAD Adiaux, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Adiaux, adiaux, miaj sinjoroj. Kaj memoru do nian kunvenon hodiaux posttagmeze je la kvina. LA TRI SINJOROJ Jes; bone; kompreneble. (Ili foriras dekstre.) KONSULO BERNICK (Li legis la telegramon) Ne, tio cxi estas vere pure usona! Vere sxoka -- SINJORINO BERNICK Dio, Karsten, kio estas? KONSULO BERNICK Jen, vidu, sinjoro Krap; legu! PLENRAJTIGITO KRAP (legas) "Faru nur plej etan riparon, sendu 'Indian Girl' transen tuj kiam flosebla; bona sezono; okaze nagxas sur la kargo." Nu, tion mi diru -- KONSULO BERNICK Nagxas sur la kargo! Tiuj sinjoroj bone scias, ke kun tia kargo la sxipo sinkos funden kiel sxtono, se io okazos. ADJUNKTO RORLUND Jen ni vidas kiel statas en tiuj lauxdataj grandaj socioj. KONSULO BERNICK Vi pravas; ecx ne respekto por homa vivo, tuj kiam profito venas en la ludon. (al _Krap_) Cxu "Indian Girl" estos mar-preta post kvar -- kvin tagoj? PLENRAJTIGITO KRAP Jes, se komercisto Vigeland akceptas, ke ni haltigas la laboron sur "La Palmo" intertempe. KONSULO BERNICK Hm, tion li ne faros. Nu, bonvolu tralegi la posxtajxojn. Auxdu, cxu Vi ne vidis Olaf tie sur la kajo? PLENRAJTIGITO KRAP Ne, sinjoro konsulo. (Li iras en la plej antauxan cxambron maldekstre.) KONSULO BERNICK (denove legas la telegramon) Riski la vivon de dek ok homoj! Por tio tiuj sinjoroj ne hezitas -- HILMAR TONNESEN Nu, estas la destino de maristo spiti la elementojn; devas esti io nervostrecxa en tio, kun maldika tabulo inter si kaj la abismo -- KONSULO BERNICK Jes, mi dezirus vidi tiun sxipposedanton cxe ni, kiu povus decidigi sin al tiajxo! Ecx ne unu, ecx ne unu sola -- (ekvidas _Olaf_) Nu, lauxdo al Dio, la knabo cxeestas. (_Olaf_ kun fisxsxnuro en la mano venis kurante laux la strato kaj enen tra la gxardena pordego.) OLAF (ankoraux en la gxardeno) Onklo Hilmar, mi malsupreniris kaj rigardis la vapor-sxipon. KONSULO BERNICK Cxu vi nun denove iris sur la kajon. OLAF Ne, mi nur estis en boato. Sed imagu, onklo Hilmar; venis surkajen tuta aro da cirkistoj kun cxevaloj kaj bestoj; kaj estis multaj pasagxeroj. SINJORINO RUMMEL Ho, cxu ni vere vidos cirkon! ADJUNKTO RORLUND Ni? Tion mi ne supozas. SINJORINO RUMMEL Ne, kompreneble ne ni, sed -- DINA Mi sxatus vidi cirkon. OLAF Jes, ankaux mi. HILMAR TONNESEN Vi estas stultulo. Cxu _tio_ estas io rigardinda? Nura dreso. Ne, kontrauxe estas io alia vidi la gauxcxon flugi trans la Pampo sur sia spireganta mustango. Sed Dio gardu, cxi tie en la urbetoj -- OLAF (tiras la jupon de _frauxlino Bernick_) Onklino Marta, vidu, vidu -- jen ili venas! SINJORINO HOLT Jes, je Dio, jen ni havas ilin. SINJORINO LYNGE Hu, la teruraj homoj! (Multaj _pasagxeroj_ kaj aro da _urbanoj_ venas supren laux la strato.) SINJORINO RUMMEL Jes, certe estas arlekenoj el la gxusta specio. Rigardu tiun en la griza robo, sinjorino Holt; sxi portas la valizon sur la dorso. SINJORINO HOLT Jes, imagu, sxi portas gxin sur la ombreltenilo! Kompreneble sxi estas la edzino de la direktoro. SINJORINO RUMMEL Kaj jen estas la direktoro mem; tiu kun la barbo. Nu, li ja aspektas kiel rabisto. Ne rigardu lin, Hilda! SINJORINO HOLT Ankaux vi ne, Netta. OLAF Panjo, la direktoro salutas al ni. KONSULO BERNICK Kion do? SINJORINO BERNICK Kion vi diras, infano? SINJORINO RUMMEL Jes, je Dio, jen ankaux la virino salutas! KONSULO BERNICK Ne, _tio_ estas do tro senhonta! FRAUXLINO BERNICK (kun nevolonta ekkrio) Ah --! SINJORINO BERNICK Kio estas, Marta? SINJORINO BERNICK Ho ne, nenio; sxajnis nur al mi -- OLAF (krias el gxojo) Vidu, vidu, jen venas la aliuloj kun la cxevaloj kaj la bestoj! Kaj jen ankaux la usonanoj! Cxiuj la maristoj sur "Indian Girl" -- (Oni auxdas "Yankee Doodle" akompanata de klarneto kaj tamburo.) HILMAR TONNESEN (kovras la orelojn) Uf, uf, uf! ADJUNKTO RORLUND Mi kredas, ke ni izolu nin iomete, miaj sinjorinoj; tio cxi ne estas io por ni. Ni reiru al nia laboro. SINJORINO BERNICK Cxu ni eble antauxen tiru la kurtenojn? ADJUNKTO RORLUND Jes, jen gxuste kion mi pensis. (La _sinjorinoj_ trovas siajn sidlokojn cxe la tablo; la _adjunkto_ fermas la gxardenan pordon kaj antauxen tiras la kurtenojn al gxi kaj al la fenestroj; farigxas duone mallume en la cxambro.) OLAF (kiu sxtele rigardas) Panjo, nun la direktor-edzino staras cxe la akvokrano lavante sian vizagxon. SINJORINO BERNICK Cxu! Meze sur la vendoplaco! SINJORINO RUMMEL Kaj tio dum brile hela tago! HILMAR TONNESEN Nu, se mi vojagxis en dezerto kaj trovis cisternon, ankaux mi ne hezitus --. Uf, tiu terura klarneto! ADJUNKTO RORLUND Estas vere evidenta kauxzo por la polico por procedi. KONSULO BERNICK Nu do; kun eksterlandanoj oni ne devas esti tro severa; tiuj homoj ja ne havas la enradikitan senton de deco, kiu tenas _nin_ ene inter la gxustaj baroj. Lasu ilin nur devojigxi. Kiel tio afektas nin? Tiu gxena konduto, kiu kontrauxas kutimon kaj bonajn morojn, felicxe ne rilatas al nia socio, se mi rajtas tiel paroli. -- Jen kio! (La _fremda sinjorino_ rapide envenas tra la pordo dekstre.) LA SINJORINOJ (timigite sed mallauxte) La rajdistino! La direktoredzino! SINJORINO BERNICK Dio, kion tio signifu! FRAUXLINO BERNICK (eksaltas) Ah --! LA SINJORINO Bonan tagon, kara Betty! Bonan tagon, Marta! Bonan tagon bofrato! SINJORINO BERNICK (ekkrie) Lona --! KONSULO BERNICK (ekretirigxas) Je mia vivo --! SINJORINO HOLT Sed Dio kompatu --! SINJORINO RUMMEL Vere ne eblas --! HILMAR TONNESEN Nu! Uf! SINJORINO BERNICK Lona --! Cxu vere --? FRAUXLINO HESSEL Cxu estas mi? Jes, efektive ke estas mi; Vi bonvole povas cxirkauxbraki min por tio. HILMAR TONNESEN Uf; uf! SINJORINO BERNICK Kaj nun vi venas cxi tien kiel --? KONSULO BERNICK -- kaj vere volas ludi rolon --? FRAUXLINO HESSEL Ludi rolon? Kiel ludi rolon? KONSULO BERNICK Jes, mi pensas -- kun la rajdistoj -- FRAUXLINO HESSEL Hahaha! Cxu vi estas freneza, bofrato? Cxu vi kredas, ke mi apartenas al la rajdistoj? Ne; vere faris mi multajn artajxojn, kaj arlekenis multmaniere -- SINJORINO RUMMEL Hm -- FRAUXLINO HESSEL -- sed akrobatajxojn sur cxevaldorso mi neniam faris. KONSULO BERNICK Do ne -- SINJORINO BERNICK Ah, dank' al Dio! FRAUXLINO HESSEL Ne, ni venis gxuste kiel aliaj decaj homoj, -- tamen kun dualoka bileto, sed al tio ni estas kutimitaj. SINJORINO BERNICK Vi diras ni? KONSULO BERNICK (pasxon pli proksimen) Kiuj ni? FRAUXLINO HESSEL Mi kaj la infano, kompreneble. LA SINJORINOJ (ekkrie) La infano! HILMAR TONNESEN Kio! ADJUNKTO RORLUND Nu, jen io direnda --! SINJORINO BERNICK Sed kion vi aludas, Lona? FRAUXLINO HESSEL Kompreneble mi aludas al John; mi ja ne havas alian infanon ol John, mi scias, -- aux Johan, kiel vi nomis lin. SINJORINO BERNICK Johan --! SINJORINO RUMMEL (mallauxte al _sinjorino Lynge_) La perdita frato! KONSULO BERNICK (hezite) Cxu Johan kunvenis? FRAUXLINO HESSEL Nu jes; nu jes; mi ja ne vojagxas sen li. Sed vi aspektas tiel triste. Kaj vi sidas en krepusko kudrante ion blankan. Cxu estas morto en la familio? ADJUNKTO RORLUND Frauxlino, vi trovas vin en la asocio por morale perditaj -- FRAUXLINO HESSEL (duonlauxte) Kion vi diras? Tiuj belaj, silentemaj sinjorinoj estus --? SINJORINO RUMMEL Ne _nun_ mi diru --! FRAUXLINO HESSEL Ah, komprenas, komprenas! Sed diable, estas ja sinjorino Rummel! Kaj jen ankaux sinjorino Holt! Nu, ni tri ne junigxis de post lastfoje. Sed auxskultu nun bonuloj; lasu nun la morale perditaj atendi almenaux tagon; ili ne plimalbonigxos pro tio. Gxoja momento kiel tiu cxi -- ADJUNKTO RORLUND Hejmenveno ne cxiam estas gxoja momento. FRAUXLINO HESSEL Cxu? Kiel vi legas vian biblion, pastoro? ADJUNKTO RORLUND Mi ne estas pastoro. FRAUXLINO HESSEL Nu; tamen tia vi certe farigxos. -- Sed fi, fi, fi, -- tiu cxi morala linajxo odoras tiel putre, -- gxuste kiel mortotuko. Mi kutimigxis al la aero sur la prerioj, mi; mi diru. KONSULO BERNICK (sekigas la frunton) Jes vere estas iom nauxze cxi ene. FRAUXLINO HESSEL Atendu, atendu; ni tamen elvenu el la tomba kelo. (tiras la kurtenojn flanken) Plenan taglumon ni havu, kiam la knabo venos. Kaj vi vidos knabon kiu forlavis la infanecon -- HILMAR TONNESEN Uf! FRAUXLINO HESSEL (malfermas pordon kaj fenestrojn) -- Nu, tio signifas, kiam li _estos_ sin lavinta -- tie supre en la hotelo; cxar sur la vapor-sxipo li farigxis malpura kiel porko. HILMAR TONNESEN Uf, uf! FRAUXLINO HESSEL Uf? Jes vere, cxu ne estas --! (montras al _Hilmar_ kaj demandas al la aliuloj) Cxu _li dauxre_ drivas dirante sian uf? HILMAR TONNESEN Mi ne drivas; mi estas cxi tie pro mia malsano. ADJUNKTO RORLUND Hm, miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne -- FRAUXLINO HESSEL (ekvidante _Olaf_) Cxu _tiu_ estas la _via_, Betty? -- Donu la manegon, knabo! Aux cxu vi timas vian maljunan, malbelan onklinon? ADJUNKTO RORLUND (metante sian libron sub la brakon) Miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne estas animstato por pluen labori hodiaux. Sed morgaux ni ja denove kunvenos? FRAUXLINO HESSEL (dum la fremdaj sinjorinoj levas sin por adiauxi) Jes, tion ni faru. Mi gxuste estos sur la loko. ADJUNKTO RORLUND Vi? Permesu, frauxlino, kion _Vi_ volas fari en _nia_ asocio? FRAUXLINO HESSEL Mi volas aerumi, sinjoro pastoro. DUA AKTO (La gxardena salono de la domo de _konsulo Bernick_.) (_Sinjorino Bernick_ sidas sola cxe la labortablo kun sia kudrajxo. Iom poste venas de dekstre _konsulo Bernick_ kun cxapelo sur la kapo kaj kun gantoj kaj bastono.) SINJORINO BERNICK Cxu vi jam revenas hejmen, Karsten? KONSULO BERNICK Jes. Estas iu, kiun mi petis veni. SINJORINO BERNICK (kun sopiro) Ho jes. Johan certe venos, mi pensas. KONSULO BERNICK Estas iu viro, mi diras. (demetas la cxapelon) Kie estas cxiuj la sinjorinoj hodiaux! SINJORINO BERNICK Sinjorino Rummel kaj Hilda ne havas tempon. KONSULO BERNICK Nu? Sendis ekskuzon? SINJORINO BERNICK Jes; ili havas tiom da farendajxoj en la domo. KONSULO BERNICK Kompreneble. Kaj la aliaj ankaux ne venos? SINJORINO BERNICK Ne, ankaux ili havas ekskuzojn. KONSULO BERNICK Tion mi estus povinta diri antauxe. Kie estas Olaf? SINJORINO BERNICK Mi permesis al li iomete promeni kun Dina. KONSULO BERNICK Hm; Dina, tiu acxa flirtulino --. Imagu ke hieraux sxi tuj ligis sin al Johan --! SINJORINO BERNICK Sed kara Karsten, Dina ja tute ne scias ke -- KONSULO BERNICK Nu, sed Johan almenaux devus havi la takton ne montri al sxi iun atenton. Mi ja vidis la okuljxetojn de komercisto Vigeland. SINJORINO BERNICK (kun la kudrajxo sur la genuoj) Karsten, cxu vi povas imagi kion ili volas cxi-hejme? KONSULO BERNICK Hm; li havas ja bienon tie transe, kiu ne bone prosperas; kaj _sxi_ ja diris hieraux, ke ili devis vojagxi duaklase -- SINJORINO BERNICK Jes, bedauxrinde, eble estas io tia. Sed ke _sxi_ akompanis! _Sxi!_ Post tiu sanga insulto kiun sxi faris al vi --! KONSULO BERNICK Ho, ne pensu pri tiuj malnovaj historioj. SINJORINO BERNICK Kiel povas mi pensi pri aliajxoj nuntempe? Li ja estas mia frato; -- ne estas pro li; sed cxiuj malagrablajxoj kiuj kauxzigxus al _vi_ --. Karsten, mi ege timas ke -- KONSULO BERNICK Por kio vi timas? SINJORINO BERNICK Cxu oni imagus meti lin en karceron pro la mono, kiu malaperis por via patrino? KONSULO BERNICK Ho, babilajxo! Kiu povas pruvi ke mono malaperis? SINJORINO BERNICK Ahx Dio, tion scias ja la tuta urbo, bedauxrinde; kaj vi mem ja diris -- KONSULO BERNICK Mi nenion diris. La urbo scias nenion pri tiuj aferoj; cxio estis nur senfundaj onidiroj. SINJORINO BERNICK Ho kiel grandanima vi estas, Karsten! KONSULO BERNICK Cxesu pri tiuj memorajxoj, mi diras! Vi ne scias, kiom vi turmentas min revivigi cxion tian! (Li pasxas tien kaj reen sur la planko; jen li forjxetas la bastonon.) Cxagrene ke ili venis hejmen gxuste nun, -- nun kiam mi bezonas bonvoleman animstaton kaj en la urbo kaj en la gazetaro. Korespondigxos al la gazetoj en la najbaraj urboj. Cxu mi akceptas ilin _bone_ aux cxu mi akceptas ilin _malbone_, ambauxkaze tio pridiskutigxos kaj interpretigxos. Oni kirlas cxion tion malnovan, -- tiel kiel _vi_ faras. En socio kiel la nia --. (jxetas la gantojn sur la tablon) Kaj ecx neniun homon mi havas kun kiu mi povas paroli kaj cxe kiu sercxi apogon. SINJORINO BERNICK Ecx neniu, Karsten? KONSULO BERNICK Ne, kiu _tiu_ estus? -- Ekhavi ilin sur la nukon gxuste nun! Ne estas dubo ke ili iel faros skandalon, -- precipe sxi. Cxu ne estas malfelicxo havi tiajn homojn en sia familio! SINJORINO BERNICK Jes, _mi_ ja ne povas kulpigxi ke -- KONSULO BERNICK Pro kio vi ne povas kulpigxi? Ke vi estas parenca al ili? Jen vera vorto. SINJORINO BERNICK Kaj mi ankaux ne petis ilin veni hejmen. KONSULO BERNICK Auxdu; jen ni estas! Mi ne petis ilin veni hejmen; mi ne skribis por revenigi ilin; mi ne tiris ilin hejmen per la haroj! Ho, mi scias la tutan cxenon parkere. SINJORINO BERNICK (ekploras) Sed nun vi ja estas tiel senkoreca -- KONSULO BERNICK Ja, gxuste; ekploru, tiel ke la urbo ricevos ankaux _tion_ por priparoli. Finu tiun stultecon, Betty. Eliru; eble venos iu. Cxu oni vidu la sinjorinon kun rugxaj okuloj? Jes, tio estus bonege, se disvastigxus inter la homoj ke --. Nu, jen mi auxdas iun en la koridoro. (iu frapas) Envenu! (_Sinjorino Bernick_ eliras sur la gxardenan sxtuparon kun sia kudrajxo. _Sxipkonstruisto Auxne_ envenas de dekstre.) SXIPKONSTRUISTO AUXNE Bonan tagon, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Bonan tagon. Nu, Vi certe divenas, kion mi volas pri Vi? SXIPKONSTRUISTO AUXNE La plenrajtigito menciis hieraux, ke la konsulo ne estus kontenta pri -- KONSULO BERNICK Mi estas malkontenta pri la tuta organizado en la sxipfarejo, Auxne. Vi ja neniel progresas pri la averiuloj. "La Palmo" devus ja esti sub velo antaux longe. Komercisto Vigeland venas cxiun tagon cxagrenante min; estas malfacila viro havi kiel kunpartoprenanto en sxipasocio. SXIPKONSTRUISTO AUXNE "La Palmo" povos forveli postmorgaux. KONSULO BERNICK Nu fine. Sed la usonano "Indian Girl", kiu atendis kvin semajnojn kaj -- SXIPKONSTRUISTO AUXNE La usonano? Mi komprenigxis, ke ni unue faru la laboron sur Via propra sxipo. KONSULO BERNICK Al tio mi ne donis al vi iun kauxzon kredi. Farigxus cxiu ebla progresigo ankaux pri la usonano; sed tio ne okazas. SXIPKONSTRUISTO AUXNE La sxipo estas traputrita en la fundo, sinjoro konsulo; ju pli ni flikas, des pli da putrajxo ni trovas. KONSULO BERNICK Tio ne estas la kialo. Plenrajtigito Krap diris al mi la tutan veron. Vi ne kapablas labori per la novaj masxinoj, kiujn mi havigis, -- aux pli gxuste, vi ne _volas_ labori per ili. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Sinjoro konsulo, mi estas nun en la kvindekaj jaroj; ecx de la knabaj jaroj mi kutimigxis al la malnovaj labormetodoj -- KONSULO BERNICK Ilin ni ne povas uzi nuntempe. Ne kredu, Auxne, ke estas pro la profito; gxin mi ne bezonas, felicxe; sed mi havas konsiderojn al la socio en kiu mi vivas, kaj al la firmao, kiun mi estras. Estas de mi, ke la progresoj venos, alie ili neniam venos. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Ankaux mi bonvenigas progreson, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Jes, por via limigita rondo, por la laborista profesio. Ho, mi bone konas vian agitadon; Vi faras paroladojn; Vi agitigas la laboristojn; sed kiam evidenta progreso ofertas sin, kiel nun niaj novaj masxinoj, vi ne volas kunlabori; kaj vi farigxas timema. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Jes, mi efektive farigxas timema, sinjoro konsulo; mi timas pro tiuj multaj, de kiuj la masxinoj prenas la panon. La konsulo ofte parolas pri la devo atenti pri la socio; sed mi pensas, ke ankaux la socio havas siajn devojn. Kiel kuragxas la tekniko kaj la kapitalo instali la novajn inventajxojn en la laboron, antaux ol la socio povas lernigi novan generacion uzi ilin? KONSULO BERNICK Vi tro multe legas kaj cerbumas, Auxne; ne estas bone por Vi; estas _tio_ kio igas vin malkontenta pri via stato. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Ne estas tio, sinjoro konsulo; sed mi ne toleras ke unu post la alia el lertaj laboristoj maldungigxas kaj farigxas mankohavaj pro tiuj masxinoj. KONSULO BERNICK Hm; kiam la presarto elpensigxis, multaj skribistoj perdis la laboron. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Cxu la konsulo sxatus tiun arton, se Vi tiam estus skribisto? KONSULO BERNICK Mi ne vokis Vin por disputi. Mi vokis Vin por diri al Vi, ke nia averiulo "Indian Girl" estu preta forveli postmorgaux. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Sed, sinjoro konsulo -- KONSULO BERNICK Postmorgaux, Vi auxdas; samtempe kun nia propra sxipo; ne horon pli malfrue. Mi havas miajn bonajn kialojn por antauxenigi tiun aferon. Cxu Vi legis la gazeton de hodiaux matene? Nu, do Vi scias ke la usonanoj cxi tie denove faris tumultojn. Tiu malmorala kanajlaro kvazaux renversigas la tutan urbon; ne pasas nokto sen iu interbatado en la gastejoj kaj sur la stratoj; pri cxiu alia abomenajxo mi ne volas paroli. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Jes, estas certe, ke ili estas fiuloj. KONSULO BERNICK Kaj kiu kulpigxas pro tiu malordajxo? Estas mi! Jes, estas mi kiu kulpigxas. Tiuj gazetskribajxoj aludacxas kasxvorte, ke ni centrigas la laboron al "La Palmo". Mi, kiu havas la taskon per la ekzemplo influi la kuncivitanojn, devas lasi jxetigxi tiajon al mi en la nazon. Tion mi ne toleras. Ne servas al mi, ke mia nomo tiel makuligxas. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Ho, la nomo de la konsulo estas tiel bona, ke gxi povas porti tion kaj ankaux pli. KONSULO BERNICK Ne nun; gxuste en tiu cxi tempo mi bezonas cxiun estimon kaj bonvolon, kiun povas montri al mi miaj kunurbanoj. Mi havas en preparo grandan entreprenon, kiel vi eble auxdis; sed se sukcesigxas al malbonvolemaj homoj skui la nepran fidon al mia persono, tio povos okazigi al mi la plej grandajn malfacilajxojn. Tial mi volas por kiu ajn prezo eviti tiujn malicajn kaj kalumniantajn gazetskribajxojn, kaj tial mi fiksis la datolimon al postmorgaux. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Sinjoro konsulo, Vi povus same bone fiksi la daton al hodiaux posttagmeze. KONSULO BERNICK Vi aludas ke mi postulas neeblecon? SXIPKONSTRUISTO AUXNE Jes, kun tiu laboristaro, kiun ni nun havas -- KONSULO BERNICK Bone, bone; -- do ni devas sercxi aliloke. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Cxu Vi vere volas maldungi ankoraux pliajn el la malnovaj laboristoj? KONSULO BERNICK Ne, pri tio mi ne pensas. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Cxar mi certe kredas, ke tio metus malbonan sangon kaj en la urbo kaj en la gazetoj, se Vi tion farus. KONSULO BERNICK Eble, kaj tial mi tion ne faros. Sed se "Indian Girl" ne estos kvite vojagxpreta postmorgaux, mi maldungos _Vin_. SXIPKONSTRUISTO AUXNE (kun ekskuo) Mi! (Li ridas) Nun Vi sxercas, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Pri tio Vi ne fidu. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Vi povus pensi pri maldungo de _mi_? Mi, kies patro kaj avo estis en la servo de la sxipfarejo cxiujn siajn vivotagojn, kaj same pri mi -- KONSULO BERNICK Kiu nun devigas min al tio? SXIPKONSTRUISTO AUXNE Vi postulas neeblecon, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Ho, bona volo ne konas neeblecon. Jes aux ne; respondu definite, aux Vi havas Vian maldungon surloke. SXIPKONSTRUISTO AUXNE (pasxon pli proksimen) Sinjoro konsulo, cxu Vi vere pripensis, kion signifas maldungi malnovan laboriston. Vi pensas ke li devas sercxi por trovi ion alian? Nu ja, tion li ja povas; sed cxu estas per tio farite? Vi devus iam esti en la domo de tia maldungita laboristo la vesperon kiam li venas hejmen kaj metas la ilarkeston interne de la pordo. KONSULO BERNICK Cxu vi opinias, ke mi maldungas Vin kun senzorga koro? Cxu mi ne cxiam estis bona mastro? SXIPKONSTRUISTO AUXNE Tiel ju pli malbone, sinjoro konsulo. Gxuste tial tiuj hejme ne volas kulpigi _Vin_; ili ne diros ion al mi, cxar tion ili ne kuragxas; sed ili rigardos min, kiam mi tion ne rimarkas, kaj pensos tiel: certe estas merite. Jenon Vi vidos -- tion mi ne povas elteni. Tia simpla viro kia mi estas, mi tamen estas konsiderata kiel la unua inter la miaj. Mia modesta hejmo ankaux estas eta socio, sinjoro konsulo. Tiun etan socion mi povis apogi kaj subteni, cxar mia edzino fidis min, kaj cxar miaj infanoj fidis min. Kaj nun cxio ruinigxos. KONSULO BERNICK Jes, se ne povas esti alie, la minoro devas fali por la majxoro; la specialajxo estu je la nomo de Dio oferata por la gxereralajxo. Iun alian respondon mi ne scias doni al Vi, kaj alimaniere ne okazas en tiu cxi mondo. Sed Vi estas obstina viro, Auxne! Vi kontrauxstaras min, ne cxar Vi nenion alian povas, sed cxar Vi ne volas realigi la superecon de masxinoj kontraux la manforto. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Kaj Vi persistas je tio, sinjoro konsulo, cxar Vi scias, ke se Vi forcxasas min, Vi almenaux pruvis por la gazetaro Vian bonan volon. KONSULO BERNICK Kaj ja se tiel estus? Vi ja auxdas, kiom tio gravas por mi, -- aux ekhavi la gazetaron sur la nukon aux bonvoligi gxin por mi en la momento, kiam mi laboras por granda afero por progresigi la komunan bonon. Kio do? Cxu mi povas agi alimaniere ol mi faras? Mi povas diri al Vi, ke cxi tie estas demando cxu subteni Vian hejmon, kiel Vi esprimas Vin, aux eble teni centojn da novaj hejmoj malsupre, centojn da hejmoj, kiuj neniam povos fondigxi, neniam ricevos fumantan tubon, se mi ne sukcesos realigi, tion por kio mi nun laboras. Tial mi donis al Vi la elekton. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Jes, cxar tiel estas, mi ne havas plian kontrauxdiron. KONSULO BERNICK Hm --; Mia kara Auxne, vere cxagrenigas min ke ni devas disigxi. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Ni ne disigxos, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Kiel? SXIPKONSTRUISTO AUXNE Ankaux simpla viro havas ion por defendi en la mondo. KONSULO BERNICK Nu do, nu do; -- kaj vi do opinias, ke vi kuragxas promesi --? SXIPKONSTRUISTO AUXNE "Indian Girl" kvitigxos por forvelo postmorgaux. (Li salutas kaj eliras dekstre.) KONSULO BERNICK Aha, jen mi ekmastris tiun obstinulon. Tio estas por mi bona auxguro -- (_Hilmar Tonnesen_, kun cigaro en la busxo, venas tra la gxardena pordego.) HILMAR TONNESEN (sur la gxardena sxtuparo) Bonan tagon, Betty! Bonan tagon, Bernick! SINJORINO BERNICK Bonan tagon. HILMAR TONNESEN Nu, vi ploris, mi vidas. Vi sekve scias? SINJORINO BERNICK Kion mi scias? HILMAR TONNESEN Ke la skandalo vigle evoluas? Uf! KONSULO BERNICK Kion tio signifas? HILMAR TONNESEN (envenas) Jes, la du usonanoj cxirkauxiras en la stratoj, kaj montras sin kune kun Dina Dorf. SINJORINO BERNICK (postsekvas lin) Sed, Hilmar, cxu eblas --? HILMAR TONNESEN Jes, bedauxrinde, estas pura vero. Lona ecx estis tiel senkonsidera krii post min; sed kompreneble mi sxajnigis ne auxdi. KONSULO BERNICK Kaj certe ne pasis nerimarkate. HILMAR TONNESEN Ne, tion vi ja komprenas. La homoj staris trankvile postrigardante ilin. Aspekte onidiro kuris fulme tra la urbo, -- kiel fajro sur la prerioj. En cxiuj domoj homoj staris cxe la fenestroj atendante ke la aro pretermarsxu; kapon cxe kapo malantaux la kurtenoj -- uf! Jes, pardonu, Betty; mi diras uf; cxar tio cxi igas min nervoza; -- se tio dauxru, mi devas pripensi entrepreni iom longan vojagxon. SINJORINO BERNICK Sed vi estus devinta paroli al li kaj admoni lin -- HILMAR TONNESEN Meze en la strato? Ne, vi devas pardoni. Sed ke tiu homo entute kuragxas aperi en la urbo! Nu, ni vidu cxu la gazetaro faros finon pri li; jes, pardonu, Betty; sed -- KONSULO BERNICK La gazetaro, vi diras? Cxu vi auxdis aludojn pri tiajxo? HILMAR TONNESEN Jes, versxajne. Kiam mi foriris de vi hieraux vespere, mi pasxadis al la klubo pro mia malsano. Mi bone komprenis per la tuja silento, ke ili estis parolintaj pri la usonanoj. Kaj jen envenas la impertinenta redaktoro Hammer. Li gratulas min tute lauxte pri la hejmenveno de mia ricxa kuzo. KONSULO BERNICK Ricxa --? HILMAR TONNESEN Jes, tiel li esprimis sin. Kompreneble mi mezure rigardis lin lauxmerite, kaj komprenigis al li, ke mi nenion scias pri la ricxeco de Johan Tonnesen. "Cxu?" li diras, "jen strangajxo; en usono oni kutime trabatas sin, kiam oni havas ion komence, kaj via kuzo ja ne transvojagxis senhava." KONSULO BERNICK Hm, faru nun al mi la servon -- SINJORINO BERNICK (maltrankvila) Jen, vi povas vidi, Karsten -- HILMAR TONNESEN Jes, mi almenaux havis sendorman nokton pro tiu persono. Kaj li tamen cxirkauxiras en la stratoj kun vizagxo kvazaux nenio gxenis lin. Kial li ne tuj malaperis? Estas ja netolereble kiel vivpersistaj iuj homoj estas. SINJORINO BERNICK Dio, Hilmar, kion vi diras? HILMAR TONNESEN Ho, mi diras nenion. Sed jen li forsavas sin senvunde el fervojaj akcidentoj kaj de atakoj de kaliforniaj ursoj kaj de Nigrapied-Indianoj; ecx ne senskalpigita --. Uf, jen ili estas. KONSULO BERNICK (rigardas laux la strato) Ankaux Olaf estas kun ili! HILMAR TONNESEN Jes, kompreneble; ili volas ja memorigi al la homoj, ke ili apartenas al la plej altstara familio de la urbo. Vidu, jen venas cxiuj neniofarantoj el la apoteko por rigardi ilin kaj fari siajn rimarkojn. Tio vere ne estas por _miaj_ nervoj; kiel viro sub tiaj cirkonstancoj kapablu teni la standardon de la ideo alta, tio -- KONSULO BERNICK Ili iros rekte cxi tien. Auxdu nun, Betty, estas mia definitiva deziro, ke vi montru al ili cxian afablecon. SINJORINO BERNICK Vi permesas, cxu, Karsten? KONSULO BERNICK Jes certe; certe; kaj ankaux vi, Hilmar. Espereble ili ne restos longe; kaj kiam kune inter ni mem --; neniuj aludoj; neniel ni devas ilin ofendeti. SINJORINO BERNICK Ho, Karsten, kiel grandanima vi estas. KONSULO BERNICK Nu, nu, lasu tion. SINJORINO BERNICK Ho, ke mi danku vin; kaj pardonu, ke mi antauxe farigxis impeta. Ho, vi ja havis cxian kauxzon por -- KONSULO BERNICK Lasu, lasu, mi diras! HILMAR TONNESEN Uf! (_Johan Tonnesen_ kaj _Dina_, poste _frauxlino Hessel_ kaj _Olaf_ venas tra la gxardeno.) FRAUXLINO HESSEL Bonan tagon, bonan tagon. Vi karaj homoj. JOHAN TONNESEN Nun ni cxirkauxiris por viziti la malnovajn ejojn, Karsten. KONSULO BERNICK Jes, mi auxdas tion. Multaj sxangxoj; cxu ne? FRAUXLINO HESSEL Cxie la grandaj bonfaroj de konsulo Bernick. Ni vizitis la establajxojn, kiujn vi donis al la urbo -- KONSULO BERNICK Nu _tie_? FRAUXLINO HESSEL "Donaco de Karsten Bernick", kiel skribigxis super la enirejo. Jes, vi certe estas la viro malantaux cxio en la loko. JOHAN TONNESEN Kaj belaj sxipoj vi ankaux havas. Mi renkontis la sxipestron de "La Palmo", mia malnova amiko de la lernejo -- FRAUXLINO HESSEL Jes, kaj nova lernejo vi ankaux konstruigis; kaj ankaux la gas-kondukilo kaj la akvo-kondukilo farigxis dank' al vi, mi auxdas. KONSULO BERNICK Nu, oni devas ja labori por la komunumo en kiu oni vivas. FRAUXLINO HESSEL Jes, bele, bofrato; sed estas ankaux gxojo vidi, kiel la homoj montras al vi rekonon. Mi ne estas vanta, mi opinias; sed mi ne povis min deteni memorigi al iu kaj alia kun kiuj ni parolis, ke ni apartenas al la familio. HILMAR TONNESEN Uf --! FRAUXLINO HESSEL Cxu vi diras Uf! al tio? HILMAR TONNESEN Ne, mi diris hm -- FRAUXLINO HESSEL Nu, tion vi rajtas, povrulo. Sed hodiaux vi aspekte estas solaj en la domo? SINJORINO BERNICK Jes, hodiaux ni estas solaj. FRAUXLINO HESSEL Jes, efektive ni renkontis moralajn parojn supre sur la foirplaco; aspekte urgxis por ili. Sed ni mem ankoraux ne suficxe kunparolis; hieraux ja cxeestis tiuj fervoj-planantoj, kaj aldone ni havis tiun pastoron -- HILMAR TONNESEN La adjunkto. FRAUXLINO HESSEL _Mi_ nomas lin la pastoro. Sed kion vi opinias pri _mia_ faro dum tiuj cxi dek kvin jaroj? Cxu li ne farigxis brava knabo? Kiu rekonus la petolulon, kiu forkuris de la hejmo? HILMAR TONNESEN Hm --! JOHAN TONNESEN Ho, Lona, ne tro fanfaronu. FRAUXLINO HESSEL Jes, pri tio mi estas fiera. Je Dio, tio ja estas la sola, kion mi faris en la mondo; sed tio almenaux donas al mi iun rajton ekzisti. Jes, Johan, kiam mi pensas kiel ni du tie transe komencis per niaj kvar nudaj manacxoj -- HILMAR TONNESEN Manoj. FRAUXLINO HESSEL _Mi_ diras manacxoj; cxar malpuraj ili estis -- HILMAR TONNESEN Uf! FRAUXLINO HESSEL -- kaj malplenaj ili ankaux estis. HILMAR TONNESEN Malplenaj? Ne, nun mi devas diri --! FRAUXLINO HESSEL Kion vi devas diri? KONSULO BERNICK Hm! HILMAR TONNESEN Nun mi devas diri -- uf! (Li eliras sur la gxardenan sxtuparon.) FRAUXLINO HESSEL Kio estas al li? KONSULO BERNICK Ne atentu lin; li estas iom nervoza cxi-tempe. Sed cxu vi ne volas iomete cxirkauxrigardi en la gxardeno? Tie vi ankoraux ne estis, kaj gxuste nun mi havas liberan horon. FRAUXLINO HESSEL Jes, sxatinde; vi sciu ke en miaj pensoj mi ofte estis en la gxardeno cxe vi. SINJORINO BERNICK Ankaux tie estas grandaj sxangxoj, vi vidos. (_La konsulo, la sinjorino_ kaj _frauxlino Hessel_ eliras en la gxardenon, kie oni foje vidas ilin dum kio sekvas.) OLAF (cxe la gxardena pordo) Onklo Hilmar, cxu vi scias kion onklo Johan demandis al mi? Li demandis, cxu mi volas akompani lin al Ameriko. HILMAR TONNESEN Vi mallertulo, ankoraux tirante la jupon de via patrino -- OLAF Jes, sed tion mi ne plu faros. Vi vidos, kiam mi farigxos granda -- HILMAR TONNESEN Ho, babilajxo; vi ne havas iun seriozan deziron por tiu sxtalhardigxo en -- (Ili eliras en la gxardenon.) JOHAN TONNESEN (al _Dina_, kiu deprenis la cxapelon starante cxe la pordo kaj skuante la polvon de sia robo) Vi farigxis suficxe varma dum la promenado. DINA Jes, estis gxuinda promenado; tian gxuindan promenadon mi neniam havis antauxe. JOHAN TONNESEN Vi eble kutime ne faras matenajn promenadojn. DINA Ho jes; sed nur kun Olaf. JOHAN TONNESEN Nu. -- Cxu Vi eble pli emas eliri en la gxardenon ol resti cxi tie? DINA Ne, mi pli deziras resti cxi tie. JOHAN TONNESEN Ankaux mi. Tamen nun estas interkonsento, ke ni cxiun matenon faros tian promenadon kune. DINA Ne, sinjoro Tonnesen, tion Vi ne farus. JOHAN TONNESEN Kion mi ne farus? Vi ja promesis. DINA Jes, sed kiam mi pripensas, -- Vi ne eliru kune kun mi. JOHAN TONNESEN Sed kial ne? DINA Nu, Vi estas fremdulo; Vi ne povas kompreni; sed mi diru al Vi -- JOHAN TONNESEN Ja? DINA Ne, mi preferas ne paroli pri tio. JOHAN TONNESEN Ho certe; al mi Vi povas ja paroli pri kio ajn. DINA Jes, mi diru al Vi, ke mi ne estas kiel la aliaj junaj knabinoj; estas io -- io tia pri mi. Tial vi ne faru. JOHAN TONNESEN Sed tion cxi mi tute ne komprenas. Vi do ne faris ion malbonan? DINA Ne mi, sed --; ne, nun mi ne volas paroli pli pri tio. Vi certe sciigxos de aliuloj. JOHAN TONNESEN Hm. DINA Sed estas io alia, pri kio mi volus demandi vin. JOHAN TONNESEN Kaj kio estas tio? DINA Lauxdire estas facile akiri iun lertecon tie transe en Ameriko? JOHAN TONNESEN Nu, tiel facile tio tamen ne cxiam estas; oni devas ofte suferi kaj pene labori en la komenco. DINA Jes, tion mi emus -- JOHAN TONNESEN Vi? DINA Mi certe povas labori; mi estas forta kaj sana, kaj onklino Marta multe legis kun mi. JOHAN TONNESEN Sed je diablo, venu kaj forvojagxu kun ni. DINA Ho, Vi nur sxercas; tion Vi ankaux diris al Olaf. Sed _tion_ kion mi volus scii, estas cxu la homoj estas tre -- tre moralecaj tie transe? JOHAN TONNESEN Moralecaj? DINA Jes, mi pensas, cxu ili estas tiel -- decaj kaj konvenkondutaj, kiel cxi tie. JOHAN TONNESEN Nu, ili tamen ne estas tiel malbonaj, kiel oni cxi tie kredas. Pri tio Vi ne timu. DINA Vi ne komprenas min. Mi dezirus, ke ili ne estus tiel decaj kaj moralecaj. JOHAN TONNESEN Do ne? Kiel dezirus Vi ke ili estus? DINA Mi volus ke ili estu naturaj. JOHAN TONNESEN Nu ja, eble gxuste _tiaj_ ili estas. DINA Cxar tial estus bone por mi se mi venus transen. JOHAN TONNESEN Jes, certe estus! Tial vi akompanu nin. DINA Ne, kun Vi mi ne volus vojagxi; mi devus vojagxi sola. Ho, mi certe atingus ion; mi certe farigxus -- KONSULO BERNICK (antaux la gxardena sxtuparo kun la du sinjorinoj) Restu, restu; mi sercxos gxin, kara Betty. Vi facile malvarmumigxus. (Li venas en la salonon kaj sercxas la sxalon de la _sinjorino_.) SINJORINO BERNICK (ekstere en la gxardeno) Ankaux vi kunvenu, Johan; ni iros en la groton. KONSULO BERNICK Ne, Johan devas resti. Jen vidu, Dina; prenu la sxalon de mia edzino kaj kuniru. Johan restos cxe mi, kara Betty. Mi ja bezonas auxdi ion pri la kondicxoj tie transe. SINJORINO BERNICK Jes, jes; sed venu do poste; vi ja scias kie vi trovos nin. (_Sinjorino Bernick, frauxlino Hessel_ kaj _Dina_ foriras tra la gxardeno dekstren.) KONSULO BERNICK (momenton postrigardas ilin, iras por fermi la plej internan pordon maldekstre, poste iras al Johan, kaptas liajn manojn, skuas kaj premas ilin) Johan, nun ni estas solaj; permesu al mi danki vin. JOHAN TONNESEN Pro kio? KONSULO BERNICK Mia domo kaj hejmo, mia familia felicxo, mia tuta civitana stato en la socio, -- cxion mi sxuldas al vi. JOHAN TONNESEN Nu, tio gxojigas min, kara Karsten; sekvis do io bona el tiu freneza historio. KONSULO BERNICK (denove skuas liajn manojn) Dankon, tamen dankon! Ne unu inter dek mil farus, kion vi tiam faris por mi. JOHAN TONNESEN Jen babilajxo! Cxu ni ne ambaux estis junaj kaj facilanimaj? Unu el ni devis ja preni sur sin la kulpon -- KONSULO BERNICK Sed kiu estis pli proksima ol la kulpulo? JOHAN TONNESEN Haltu! Tiam la senkulpulo estis pli proksima. Mi ja estis libera kiel birdo, orfa; eskapi el tiu penego en la oficejo estis por mi felicxo. Vi kontrauxe havis vian maljunan patrinon en vivo, kaj krome vi ja estis sekrete fiancxigxiinta al Betty, kiu multe sxatis vin. Kiel okazus pri sxi, se sxi estus sciigxinta --? KONSULO BERNICK Vere, vere, vere; sed -- JOHAN TONNESEN Kaj cxu ne estis gxuste pro Betty, ke vi rompis tiun kasxrilaton kun sinjorino Dorf? Estis ja gxuste por rompi, ke vi vizitis sxin tiun vesperon -- KONSULO BERNICK Jes, tiun malfelicxan vesperon, kiam tiu drinkemulo venas hejmen --! Jes, Johan, estis pro Betty; sed tamen, -- ke vi tiel grandanime povis turni la sxajnon kontraux vin mem kaj forvojagxi -- JOHAN TONNESEN Neniuj skrupuloj, kara Karsten. Ni ja samopiniis, ke tiel estu; savenda vi ja estis, kaj vi ja estis mia amiko. Nu, pri tiu amikeco mi fieris! Cxi tie mi penegis kiel hejmasidulo; kaj jen vi revenas, eleganta kaj nobla, de via granda vojagxo eksterlanden; vizitis Londonon kaj Parizon. Kaj vi elektas min via amiko, kvankam mi estis kvar jarojn pli juna ol vi; -- nu, tio do estis cxar vi amindumis al Betty; _nun_ mi ja komprenas. Sed ho, kiel fiera mi estis pro tio! Kaj kiu ne estus? Kiu ne volonte oferus sin por vi; precipe kiam nur temis pri ne pli ol monat-dauxra urba klacxado, kaj ke oni tuj povis forkuri en la vastan mondon. KONSULO BERNICK Hm, mia kara Johan, mi sincere diru al vi, ke tiu historio ankoraux ne estas tute forgesita. JOHAN TONNESEN Cxu ne? Nu, kiel tio koncernas min, kiam mi sidas tie transe sur mia bieno -- KONSULO BERNICK Vi do revojagxos? JOHAN TONNESEN Kompreneble. KONSULO BERNICK Sed tamen ne tiel frue, mi esperas? JOHAN TONNESEN Kiel eble plej frue. Estis ja nur por kontentigi al Lona, ke mi akompanis sxin cxi tien. KONSULO BERNICK Nu? Kiel do? JOHAN TONNESEN Jes, vidu, Lona ne plu estas juna, kaj lastatempe la sopiro al la hejmo komencis sorcxi kaj tiri sxin; sed sxi neniam volis konfesi tion; (ridetas) kiel kuragxus sxi postlasi min, facilanimulon, min, kiu jam en la agxo de dek naux eniris en -- KONSULO BERNICK Kaj sekve? JOHAN TONNESEN Nu, Karsten, nun mi faros konfeson, pri kiu mi hontas. KONSULO BERNICK Vi do ne konfesis al sxi la konekson? JOHAN TONNESEN Jes. Ne estis gxuste de mi, sed mi ne povis alion fari. Vi ne povas imagi al vi, kio Lona estis por mi. Vi neniam toleris sxin; sed por mi sxi estis kvazaux patrino. En la unuaj jaroj, kiam estis pene por ni tie transe, -- ho! kiel sxi laboris! Kaj kiam mi estis malsana dum longa tempo, kaj nenion enspezis, kaj ne povis protesti, sxi komencis kanti kanzonojn en la kafejoj, -- prezenti prelegojn, pri kiuj la homoj sxercadis; kaj sxi ankaux verkis libron, pri kiu sxi poste kaj ridis kaj ploris, -- cxion por subteni la vivon en mi. Cxu mi do povus rigardi, ke sxi, cxi tiun vintron marasmigxu, _sxi_, kiu penegadis por mi? Ne, tion mi ne povis, Karsten. Kaj jen mi diris: Vojagxu vi, Lona; ne timu pro _mi_; mi ne estas nepripensema, kiel vi pensas. Kaj jen -- jen sxi sciigxis. KONSULO BERNICK Kiel sxi prenis tion? JOHAN TONNESEN Nu, sxi opiniis, kiel vere estis, ke kiam mi scias ke mi estas senkulpa, ne povus esti embaraso por mi fari ekskurseton cxi tien. Sed estu trankvila; Lona nenion malkasxos, kaj _mi_ gardos mian busxon la duan fojon. KONSULO BERNICK Nu ja; mi fidas tion. JOHAN TONNESEN Jen mia mano. Kaj nun ni ne plu parolu pri tiu malnova historio; felicxe gxi estas la sola petolajxo pri kiu iu el ni estas kulpa, mi pensas. Nun mi volas gxui la malmultajn tagojn, kiujn mi restos cxi tie. Vi ne imagas kian bonegan ekskurson ni havis cxi-matene. Kiu imagus ke tiu knabineto, kiu cxirkauxkuris ludante angxelon en la teatro --! Sed diru, -- kio poste okazis pri sxiaj gepatroj? KONSULO BERNICK Ho, kara, mi ne scias pri io pli rakontinda, ol tio kion mi skribis al vi tuj post kiam vi estis forvojagxinta. Nu, vi ja ricevis la du leterojn? JOHAN TONNESEN Jes, ja, mi havas ambaux. La drinkemulo ja forkuris de sxi? KONSULO BERNICK Kaj poste mortigxis en ebrieco. JOHAN TONNESEN Ankaux _sxi_ mortis mallonge poste? Sed vi certe faris por sxi tion kion vi kasxe povus fari? KONSULO BERNICK Sxi estis fiera; sxi nenion perfidis, kaj volis akcepti nenion. JOHAN TONNESEN Nu, tamen estis gxuste de vi preni Dina en la domon. KONSULO BERNICK Jes, efektive estis. Cetere estis vere Marta, kiu efektivigis tion. JOHAN TONNESEN Do estis Marta? Jes, Marta -- vere -- kie _sxi_ estas hodiaux? KONSULO BERNICK Nu _sxi_, -- kiam sxi ne devas atenti pri la lernejo, sxi havas siajn malsanulojn. JOHAN TONNESEN Do estas Marta, kiu okupis sin pri sxi. KONSULO BERNICK Jes. Marta ja cxiam havis emon por edukado. Tial sxi ankaux akceptis oficon en la lernejo. Tio estis ege malsagxa de sxi. JOHAN TONNESEN Jes, sxi aspektis ege laca hieraux; _mi_ ankaux timas, ke sxi ne havas sanon por tio. KONSULO BERNICK Ho, pri la sano, sxi eble eltenus. Sed estas malagrable por _mi_; sxajnas kvazaux mi, sxia frato, ne volus subteni sxin. JOHAN TONNESEN Subteni? Mi kredis, ke sxi havas tioman kapitalon mem -- KONSULO BERNICK Ecx ne sxilingon. Vi certe memoras, kiel pene estis por patrino, kiam vi forvojagxis. Sxi dauxrigis ioman tempon per kunhelpo de mi; sed per tio mi ne longe povus esti kontenta. Kaj mi akceptis anigxi en la firmaon; sed ecx ne _tio_ estis sukceso. Mi tial devis transpreni cxion, kaj kiam ni faris la bilancon, montrigxis, ke restis preskaux nenio el la parto de patrino. Kiam patrino mallonge poste mortis, ankaux Marta staris senrimeda. JOHAN TONNESEN Kompatinda Marta! KONSULO BERNICK Kompatinda? Kial tio? Vi do ne pensas, ke mi lasas sxin ion malhavi? Ho ne, tion mi kuragxas diri, ke mi estas bona frato. Kompreneble sxi logxas kune kun ni kaj mangxas cxe nia tablo; per sia instru-salajro sxi povas abunde vestigi sin, kaj sola virino, -- kion pli sxi bezonas? JOHAN TONNESEN Tiel ni ne pensas en Ameriko. KONSULO BERNICK Ne, tion mi ja kredas; en strecxe agitita socio kiel la usonana. Sed cxi tie en nia eta rondo, kie, dank' al Dio, la koruptigxo gxis nun almenaux ne enpenetris; cxi tie la virinoj kontentigxas per deca kvankam modesta stato. Cetere Marta mem kulpas; sxi estis povinta sekurigi prizorgon antaux longe, se sxi mem volus. JOHAN TONNESEN Vi aludas, ke sxi povus edzinigxi? KONSULO BERNICK Jes, krome sxi estus povinta ege favore establigxi; sxi ricevis plurajn bonajn ofertojn; suficxe strange; senrimeda knabino, ne plu juna, kaj krome tute sensignifa. JOHAN TONNESEN Sensignifa? KONSULO BERNICK Nu, mi ne malestimas sxin pro tio. Mi tute ne deziras sxin alia. Sciu, -- en granda domo, kiel la nia, -- estas cxiam bone havi tian ordinaran homon, kiun oni povas igi labori pri okazajxoj. JOHAN TONNESEN Jes, sed _sxi_ --? KONSULO BERNICK Sxi? Kiel? Nu ja, _sxi_ kompreneble ja havas suficxe por sin interesi; sxi havas ja min kaj Betty kaj Olaf kaj min. La homoj ne devas unue pensi pri si mem, precipe ne la virinoj. Ni havas ja cxiuj iun grandan aux malgrandan socion por kiu labori kaj gxin subteni. Tiel almenaux _mi_ faras. (montras al _plenrajtigito Krap_, kiu venas de dekstre) Nu, jen vi havas pruvon. Cxu vi opinias, ke estas miaj propraj aferoj, kiuj okupas min? Neniel. (rapide al _Krap_) Nu? PLENRAJTIGITO KRAP (mallauxte; montras amaseton da paperoj) Cxiuj acxetkontraktoj en ordo. KONSULO BERNICK Bonege! Superbe! -- Nu, bofrato, vi devas ekskuzi min dumtempe. (mallauxte kaj kun manpremo) Dankon, dankon, Johan; kaj estu konvinkita, ke cxio, cxio pri kio mi povos servi vin, -- nu, vi certe komprenas min. -- Venu, sinjoro Krap. (ili iras en la cxambron de la konsulo) JOHAN TONNESEN (dum tempeto postrigardas lin) Hm -- (Li intencas iri en la gxardenon. Samtempe _frauxlino Bernick_ envenas de dekstre kun eta korbo sur la brako.) JOHAN TONNESEN Jen, Marta! FRAUXLINO BERNICK Ah -- Johan, -- cxu estas vi? JOHAN TONNESEN Tiel frue surpiede ankaux vi. FRAUXLINO BERNICK Jes. Atendu iomete; nun eble tuj venos la aliuloj. (volas eliri maldekstre) JOHAN TONNESEN Auxdu, Marta, cxu cxiam urgxas por vi? FRAUXLINO BERNICK Por mi? JOHAN TONNESEN Hieraux vi kvazaux evitis min, kaj mi povis intersxangxi ecx ne vorton kun vi, kaj hodiaux -- FRAUXLINO BERNICK Jes, sed -- JOHAN TONNESEN Antauxe ni do cxiam estis kune, -- ni du malnovaj ludgeamikoj. FRAUXLINO BERNICK Ho, Johan, post tiam estas multaj, multaj jaroj. JOHAN TONNESEN Nu, je Dio, estas dek kvin jaroj post tiam, ne pli, ne malpli. Cxu sxajnas al vi, ke mi multe sxangxigxis? FRAUXLINO BERNICK Vi? Nu jes, ankaux vi, kvankam -- JOHAN TONNESEN Kion vi pensas? FRAUXLINO BERNICK Ho, estas nenio. JOHAN TONNESEN Aspekte vi ne multe gajigxis revidi min. FRAUXLINO BERNICK Mi atendis tiom longe, Johan, -- _tro_ longe. JOHAN TONNESEN Atendis? Ke mi revenus? FRAUXLINO BERNICK Jes. JOHAN TONNESEN Kaj kial vi pensis ke mi revenus? FRAUXLINO BERNICK Por pentofari vian delikton. JOHAN TONNESEN Mi? FRAUXLINO BERNICK Cxu vi forgesis, ke virino mortis en sufero kaj honto pro via kulpo? Cxu vi forgesis, ke pro via kulpo la plej bonaj jaroj de kreskanta infano amarigxis? JOHAN TONNESEN Kaj tion mi auxdu de vi? Marta, cxu via frato neniam --? FRAUXLINO BERNICK Cxu li? JOHAN TONNESEN Cxu li neniam --; nu ja, mi pensas, cxu li neniam diris ecx unu vorton senkulpigan por mi? FRAUXLINO BERNICK Ho, Johan, vi ja konas la severajn principojn de Karsten. JOHAN TONNESEN Hm --, certe, certe mi konas la severajn principojn de mia malnova amiko Karsten. -- Sed tio cxi estas ja --! Nu. Mi jxus nun parolis kun li. Sxajnas al mi, ke li multe sxangxigxis. FRAUXLINO BERNICK Kiel vi povas tion diri? Karsten cxiam estis honesta viro. JOHAN TONNESEN Jes, mi nenion aludis; sed lasu tion. -- Hm; nun mi do komprenas, en kiu lumo vi vidis min: estas la hejmenveno de la perditulo, kiun vi atendadis. FRAUXLINO BERNICK Auxskultu, Johan, mi diros en kia lumo mi vidis vin. (montras al la gxardeno) Cxu vi vidas sxin, kiu ludas tie en la herbaro kune kun Olaf? Estas Dina. Cxu vi memoras la kapturnitan leteron, kiun vi skribis al mi, kiam vi forvojagxis? Vi skribis, ke mi fidu vin. Mi fidis vin, Johan. Cxio malbona, kio poste onidirigxis, certe okazis en kapturnigxo, sencerbe, senpripense -- JOHAN TONNESEN Kion vi sugestas? FRAUXLINO BERNICK Ho, vi certe komprenas min; -- ne plu vorto pri tio. Sed forvojagxi vi ja devis; komenci denove -- novan vivon. Vidu, Johan, mi estis via anstatauxanto cxi-hejme, mi, via malnova ludamikino. La devoj, kiujn vi ne memoris prizorgi cxi tie aux ne povis prizorgi, tiujn mi prizorgis por vi. Mi diras tion al vi, por ke vi ne havu _tion_ por riprocxi al vi. Por la neglektita infano mi estis patrino, mi edukis sxin kiel eble plej bone -- JOHAN TONNESEN Kaj forjxetis vian vivon por tiu afero -- FRAUXLINO BERNICK Gxi ne estas forjxetita. Sed vi revenis malfrue, Johan. JOHAN TONNESEN Marta, -- se mi povus diri al vi --. Nu, unue mi danku vin pro via fidela amikeco. FRAUXLINO BERNICK (ridetas peze) Hm, -- Jes, nun ni do elparolis, Johan. Tsx; jen iu venas. Adiaux; mi ne povas nun -- (Sxi eliras tra la malantauxa pordo maldekstre. _Lona Hessel_ envenas de la gxardeno akompanata de _sinjorino Bernick_.) SINJORINO BERNICK (ankoraux en la gxardeno) Sed, pro Dio Lona, pri kio vi pensas! FRAUXLINO HESSEL Lasu min, mi diras; mi volas kaj devas paroli kun li. SINJORINO BERNICK Sed estus grandega skandalo! Ho, Johan, cxu vi ankoraux cxeestas? FRAUXLINO HESSEL Eliru, knabo; ne restadu cxi tie en la cxambra aero; eliru en la gxardenon, kaj parolu kun Dina. JOHAN TONNESEN Jes, mi gxuste intencis tion. SINJORINO BERNICK Sed -- FRAUXLINO HESSEL Auxdu nun, John, cxu vi vere rigardis al Dina? JOHAN TONNESEN Jes, mi kredas. FRAUXLINO HESSEL Jes, vi vere devus bone rigardi sxin, knabo. _Jen_ io por _vi!_ SINJORINO BERNICK Sed Lona --! JOHAN TONNESEN Io por mi? FRAUXLINO HESSEL Jes, por rigardi, mi pensas. Iru nun! JOHAN TONNESEN Nu ja, mi iros voleme. (Li iras elen en la gxardenon.) SINJORINO BERNICK Lona, mi konsternigxas pro vi. En tio vi do ne povas esti serioza. FRAUXLINO HESSEL Jes, efektive tiel estas. Cxu sxi ne estas sana kaj sincera? Jen edzino gxuste por John. Estas iu tia, kiun li bezonas tie en la Okcidento; tio estus io alia ol maljuna duonfratino. SINJORINO BERNICK Dina! Dorf! Pripensu do -- FRAUXLINO HESSEL Unue mi pripensas la felicxon de la knabo. Cxar kunhelpi, tion mi devas; li mem ne estas precipe entreprenema en tiajxoj; knabinetoj kaj virinoj li neniam vere komprenis. SINJORINO BERNICK Li? Johan! Nu, aspekte ni havas bedauxrindajn pruvojn por -- FRAUXLINO HESSEL Ho, inferen kun tiu stulta historio! Kie estas Bernick? Mi volas paroli kun li. SINJORINO BERNICK Lona, vi ne faru, mi diras! FRAUXLINO HESSEL Mi faros. Se la knabo sxatas sxin, -- kaj sxi lin, -- ili sekve havu unu la alian. Bernick estas ja tia sagxa viro; li devas trovi solvon -- SINJORINO BERNICK Kaj vi imagus, cxu tiuj usonaj maldecajxoj estus tolerataj cxi tie -- FRAUXLINO HESSEL Babilajxo, Betty -- SINJORINO BERNICK -- ke viro, kiel Karsten, kun sia severa morala pensmaniero -- FRAUXLINO HESSEL Ho, pa, gxi certe ne estas tiel senmezure severa. SINJORINO BERNICK Kion vi kuragxas diri? FRAUXLINO HESSEL Mi kuragxas diri, ke Bernick certe ne estas multe pli morala ol aliaj viroj. SINJORINO BERNICK Tiel profunde sidas do ankoraux la malamo al li! Sed kion vi do volas cxi tie, cxar vi ja neniam povis forgesi ke --? Mi ne komprenas, ke vi kuragxis rigardi lin rekte en la okulojn post tiu hontinda insulto, kiun vi tiam alportis al li. FRAUXLINO HESSEL Jes, Betty, tiam mi senpripense acxe faris. SINJORINO BERNICK Kaj kiel grandanime li pardonis vin, li, kiu ja neniam faris delikton! Cxar _li_ ja ne povas kulpigxi pro tio, ke vi pri io esperadis. Sed depost tiam vi malamis ankaux _min_. (ekploras) Vi neniam malenviis al mi mian felicxon. Kaj nun vi venas cxi tien por renversi cxion tion super min, -- por montri al la urbo, en kiun familion mi enkondukis Karsten. Jes, estas super min ke cxio falos, kaj estas _tio_, kion vi volas. Kaj tio estas acxa de vi! (Sxi eliras plorante tra la fona pordo maldekstre.) FRAUXLINO HESSEL (postrigardas sxin) Kompatinda Betty. (_Konsulo Bernick_ venas el sia cxambro.) KONSULO BERNICK (ankoraux cxe la pordo) Jes, jes, bone, sinjoro Krap; bonege. Sendu 400 kronojn por mangxigado al la povruloj. (turnas sin) Lona! (pli proksime) Vi sola? Cxu Betty ne venas? FRAUXLINO HESSEL Ne. Eble mi sercxu sxin? KONSULO BERNICK Ne, ne, ne, lasu tion! Ho, Lona, vi ne scias, kiel mi arde sopiris paroli malferme kun vi, -- petegi vian pardonon. FRAUXLINO HESSEL Auxskultu, Karsten, ni ne estu sentimentalaj; tio ne konvenas al ni. KONSULO BERNICK Vi _devas_ auxskulti min, Lona. Mi ja scias, kiel mi havas la sxajnon kontraux mi nun, kiam vi sciigxis pri la okazajxo kun la patrino de Dina. Sed mi jxuras, ke tio estis nur mallonga erarigxo; efektive mi vere kaj sincere iam sxatis vin. FRAUXLINO HESSEL Kial vi kredas ke mi estas veninta hejmen? KONSULO BERNICK Ecx se ion ajn vi intencas, mi petas vin nenion fari, antaux ol mi justigis min. Mi povas, Lona; mi almenaux povas senkulpigi min. FRAUXLINO HESSEL Nun vi estas en timo. -- Vi iam sxatis min, vi diras. Jes, pri tio vi certigis min suficxe ofte en viaj leteroj; kaj eble tio estis vero -- iamaniere, tiom longe kiom vi vivis tie en granda liberigita mondo, kiu donis al vi kuragxon mem pensi libere kaj alte. Vi eble trovis en mi iom pli da karaktero kaj volo kaj memdependeco, ol cxe la plimulto cxi-hejme. Kaj estis ja ankaux sekreto nur inter ni du; neniu povis sxercacxi pri via malbona gusto. KONSULO BERNICK Lona, kiel vi povas do kredi --? FRAUXLINO HESSEL Sed kiam vi revenis; kiam vi auxdis la mokadon, kiu hajlis super min; kiam vi spertis la ridadon super cxion, kion oni cxi tie nomis miajn absurdajxojn -- KONSULO BERNICK Vi _estis_ senkonsidera tiam. FRAUXLINO HESSEL Pleje por cxagreni tiujn jupvestitajn kaj pantalonvestitajn geprudulojn, kiuj trotadis cxirkauxe en la urbo. Kaj kiam vi renkontis la juna alloga aktorino -- KONSULO BERNICK Estis nur danda petolajxo; nenio pli; mi jxuras al vi, ecx ne la dekono estis vero de tiu klacxo kaj tiuj onidiroj, kiuj cirkuligxis. FRAUXLINO HESSEL Nu, bone; sed kiam Betty venis hejmen, bela, floranta, adorata de cxiuj, -- kaj farigxis konate, ke sxi heredus la monon post onklino, kaj ke mi ricevus nenion -- -- KONSULO BERNICK Nu, jen ni estas cxe la afero, Lona; kaj nun vi auxdu senvuale. Mi ne amis Betty tiam; mi ne rompis kun vi por iu nova inklino. Estis rekte por la mono; estis devige; mi _devis_ havigi ilin al mi. FRAUXLINO HESSEL Kaj tion vi diras al mi rekte antaux la okuloj? KONSULO BERNICK Jes, mi faras. Auxskultu min, Lona -- FRAUXLINO HESSEL Kaj vi tamen skribis al mi, ke nesubigebla amo al Betty kaptis vin, kaj vi alvokis mian grandanimon, kaj petegis min pro Betty silenti pri tio kio antauxe estis inter ni -- KONSULO BERNICK Mi devis, mi diras. FRAUXLINO HESSEL Nu, je la vivanta Dio, nun mi ne pentas, ke mi tiam agis senpripense. KONSULO BERNICK Lasu min fride kaj trankvile diri al vi, kiel la stato estis en tiuj tagoj. Mia patrino, kiel vi memoras, estris la komercon; sed tute mankis al sxi komerca kompreno. Rapide mi vokigxis hejmen de Parizo; la tempoj estis krizaj; mi metus la aferojn sur firmajn piedojn. Kion mi trovis? Mi trovis ion, kio devus esti tenata en la plej profunda sekreto: firmaon preskaux ruinigita. Jes, gxi estis preskaux ruinigita, tiu cxi malnova respektata firmao, kiu staris dum tri generacioj. Kion povis mi fari, la filo, la sola filo, krom cxirkauxrigardi por savrimedo. FRAUXLINO HESSEL Kaj vi savis la firmaon Bernick je ofero de virino. KONSULO BERNICK Vi bone scias, ke Betty amis min. FRAUXLINO HESSEL Sed mi? KONSULO BERNICK Kredu min, Lona, -- vi neniam farigxus felicxa kun mi. FRAUXLINO HESSEL Cxu estis el zorgemo por mia felicxo, ke vi forlasis min? KONSULO BERNICK Cxu eble vi kredas, ke el egoismaj motivoj mi agis kiel mi faris? Se mi tiam starus sola, mi brave rekomencus. Sed vi ne komprenas kiel komercisto sub senmezura respondeco kunkreskas kun la komerco, kiun li heredas. Cxu vi scias ke la bonfarto de centoj, ecx miloj dependas de li? Cxu vi ne pripensas, ke la tuta socio, kiun kaj vi kaj mi nomas nian hejmon, tusxigxus severe, se la firmao Bernick ruinigxus? FRAUXLINO HESSEL Cxu estas ankaux pro la socio, ke vi dum tiuj dek kvin jaroj restis staranta en la mensogo? KONSULO BERNICK En mensogo? FRAUXLINO HESSEL Kion scias Betty pri cxio, kio kusxas sube kaj antauxe de sxia kunligo kun vi? KONSULO BERNICK Cxu vi opinias ke mi por neniu utilo vundus sxin malkovrante tiujn aferojn? FRAUXLINO HESSEL Por neniu utilo vi diras? Nu ja, vi ja estas komercisto; vi certe komprenas kio estas utila. -- Sed auxdu nun, Karsten, nun ankaux _mi_ volas paroli fride kaj trankvile. Diru, -- cxu vi ankaux vere estas felicxa? KONSULO BERNICK En la familio, vi pensas? FRAUXLINO HESSEL Nu ja. KONSULO BERNICK Mi estas, Lona. Vi ne senutile estas estinta tia sindonema amikino por mi. Mi kuragxas diri, ke mi farigxis pli kaj pli felicxa laux la jaroj. Betty estas bona kaj cedema. Kaj kiel sxi dum la jaroj lernis kurbi sian konduton laux _tio_, kio estas karakteriza en _mi_ -- FRAUXLINO HESSEL Hm. KONSULO BERNICK Antauxe sxi ja nutris kelkajn romantikajn imagajxojn pri la amo; sxi ne povis akordigxi kun la ideo, ke gxi iom post iom transirus al trankvila amikecflamo. FRAUXLINO HESSEL Sed nun sxi estas kontenta? KONSULO BERNICK Komplete. Sciu, ke la cxiutaga rilato kun _mi_ ne estas sen maturiga influo al sxi. La homoj devas reciproke lerni malaltigi siajn postulojn, se oni volas agi kontentige en la socio en kiu oni trovigxas. Tion ankaux Betty lauxe lernis kompreni, kaj tial nia domo estas nun modelo por niaj samcivitanoj. FRAUXLINO HESSEL Sed tiuj samcivitanoj nenion scias pri la mensogo? KONSULO BERNICK Pri la mensogo? FRAUXLINO HESSEL Jes, pri la mensogo en kiu vi nun stara dum dek kvin jaroj. KONSULO BERNICK Kaj tion vi nomas -- --? FRAUXLINO HESSEL Mensogo mi gxin nomas. La triobla mensogo. Unue la mensogo kontraux mi; poste la mensogo kontraux Betty; kaj fine la mensogo kontraux Johan. KONSULO BERNICK Betty neniam postulis, ke mi parolu. FRAUXLINO HESSEL Cxar sxi nenion sciis. KONSULO BERNICK Kaj vi tion ne postulos; -- pro konsidero rilate sxin vi tion ne postulos. FRAUXLINO HESSEL Ho ne, mi certe scios toleri la ridsalvojn; mi havas fortan dorson. KONSULO BERNICK Kaj ankaux Johan ne postulos; li jam promesis al mi. FRAUXLINO HESSEL Sed vi mem, Karsten? Cxu ne estas io interne en vi, kio postulas eliri el la mensogo? KONSULO BERNICK Cxu mi libervole oferus mian familian felicxon kaj mian staton en la socio! FRAUXLINO HESSEL Kiun rajton havas vi stari en la loko kie vi nun staras? KONSULO BERNICK Dum dek kvin jaroj mi tage acxetis al mi eron de rajto -- per mia konduto, kaj per tio kion mi faris kaj progresigis. FRAUXLINO HESSEL Jes, vi multe faris kaj progresigis, por vi mem kaj por aliuloj. Vi estas la plej ricxa kaj potenca homo en la urbo; sub via volo ili kuragxas nenion alian fari ol kurbigxi, cxiuj, cxar vi estas konsiderata esti sen makulo kaj perfekta; via hejmo estas konsiderata kiel modela hejmo, via konduto kiel modela konduto. Sed cxiu tiu gloro, kaj ecx vi mem samtempe, staras kvazaux sur sxanceligxanta marcxo. Momenteto povos okazi, vorto povos esti dirata, -- kaj vi kune kun la tuta glorajxo suben sinkos, se vi ne savos vin gxustatempe. KONSULO BERNICK Lona, -- kion vi vere volas cxi tie? FRAUXLINO HESSEL Mi volas helpi vin al firma grundo sub la piedoj, Karsten. KONSULO BERNICK Vengxo! Vi volas vengxi vin? Mi ja suspektis. Sed vi ne sukcesos! Estas nur unu cxi tie, kiu povas paroli kun auxtoritato, kaj li estas silenta. FRAUXLINO HESSEL Johan? KONSULO BERNICK Jes, Johan. Se aliulo kulpigos min, mi cxion neas. Se oni volas detrui min, mi luktos je la vivo. Sed vi neniam sukcesos, mi diras! Li, kiu povus faligi min, li silentas -- kaj li reen forvojagxos. (_Grandkomercisto Rummel_ kaj _komercisto Vigeland_ venas de dekstre.) GRANDKOMERCISTO RUMMEL Bonan tagon, bonan tagon, kara Bernick; vi devas veni kun ni en la komerca asocio; ni havas kunvenon pri la fervoja afero, vi ja scias. KONSULO BERNICK Mi ne povas. Ne eblas nun. KOMERCISTO VIGELAND Vi vere devas, sinjoro konsulo -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL Vi devas, Bernick. Jen estas homoj, kiuj laboras kontraux nin. Redaktoro Hammer kaj la aliaj, kiuj preferis la marbordan linion, pretendas, ke kasxas sin privataj interesoj malantaux la nova propono. KONSULO BERNICK Nu, do klarigu al ili -- KOMERCISTO VIGELAND Ne tauxgas kion ni klarigas, sinjoro konsulo -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ne, ne, vi devas mem veni; vin ja neniu kuragxas suspekti pri tiajxo. FRAUXLINO HESSEL Ho ne, mi tion opinius. KONSULO BERNICK Mi ne povas, mi diras; mi ne estas tute sana; -- aux almenaux, atendu -- lasu min restitui min. (_Adjunkto Rorlund_ envenas de dekstre.) ADJUNKTO RORLUND Pardonu, sinjoro konsulo; Vi jen vidas min en la plej impeta incito -- KONSULO BERNICK Nu jes, kio estas al vi? ADJUNKTO RORLUND Mi devas fari al vi demandon, sinjoro konsulo. Cxu estas kun via kunsento, ke la juna knabino, kiu trovis azilon sub via tegmento, montras sin publike sur la strato en kunestado kun homo, de kiu -- FRAUXLINO HESSEL Kiu homo, sinjoro pastoro? ADJUNKTO RORLUND Kun tiu homo el cxiuj homoj en la mondo, de kiu sxi devus teni sin plej fore. FRAUXLINO HESSEL Hoho! ADJUNKTO RORLUND Cxu estas kun via kunsento, sinjoro konsulo? KONSULO BERNICK (kiu sercxas cxapelon kaj gantojn) Mi scias pri nenio. Pardonu; urgxas; mi devas iri al la komerca asocio. HILMAR TONNESEN (venas de la gxardeno kaj iras al la antauxa pordo maldekstre) Betty, Betty, auxskultu! SINJORINO BERNICK (cxe la pordo) Kio estas? HILMAR TONNESEN Vi devas iri en la gxardenon, kaj finigi tiun flatadon, kiun certa persono praktikas al tiu Dina Dorf. Mi farigxis tute nervoza auxskulti al tio. FRAUXLINO HESSEL Cxu? Kion do tiu persono diris? HILMAR TONNESEN Ho, nenion alian ol tio, ke li volas ke sxi akompanu lin al Ameriko. Uf! ADJUNKTO RORLUND Cxu tiajxo eblas! SINJORINO BERNICK Kion vi diras? FRAUXLINO HESSEL Sed estus ja bonege. KONSULO BERNICK Neeble! Vi misauxdis. HILMAR TONNESEN Do demandu lin mem. Jen venas la paro. Sed ne enmiksigu min. KONSULO BERNICK (al _Rummel_ kaj _Vigeland_) Mi venos poste, -- post momento -- (_Grandkomercisto Rummel_ kaj _Vigeland_ eliras dekstre. _Johan Tonnesen_ kaj _Dina envenas de la gxardeno_.) JOHAN TONNESEN Hura, Lona, sxi akompanos nin! SINJORINO BERNICK Tamen Johan, -- vi senpripensa --! ADJUNKTO RORLUND Cxu tio estas vero! Tia superega skandalo! Per kiaj delogantaj artoj estas vi -- JOHAN TONNESEN Nu, nu, sinjoro; kion vi estas diranta? ADJUNKTO RORLUND Respondu al mi, Dina; cxu tio estas via intenco, -- cxu estas via tute libera decido? DINA Mi devas for de tie cxi. ADJUNKTO RORLUND Sed kun _li_ -- kun _li!_ DINA Menciu iun alian cxi tie, kiu kuragxus kunpreni min. ADJUNKTO RORLUND Nu, vi do sciu kiu li estas. JOHAN TONNESEN Ne parolu! KONSULO BERNICK Neniun plian vorton! ADJUNKTO RORLUND En tiu okazo mi malbone servus al la socio, kies moralon kaj morojn mi postenigxis por gardi; kaj nepravigeble mi agis kontraux tiu cxi juna knabino, en kies eduko ankaux mi havis esencan parton, kaj kiu por mi estas -- JOHAN TONNESEN Gardu vin por tio, kion vi faras! ADJUNKTO RORLUND Sxi tion _sciu!_ Dina, estas tiu viro, kiu kauxzis la malfelicxon kaj honton al via patrino. KONSULO BERNICK Sinjoro adjunkto --! DINA Li! (al _Johan Tonnesen_) Cxu tio estas vero? JOHAN TONNESEN Karsten, respondu vi. KONSULO BERNICK Neniu vorto plu! Hodiaux estu silento. DINA Do vero. ADJUNKTO RORLUND Vero, vero. Kaj pli ol tio. Tiu homo, kiun vi tiel fidas, ne kuris senhava el la hejmo; -- la kaso de vidvino Bernick --; la konsulo povas atesti pri tio! FRAUXLINO HESSEL Mensoganto! KONSULO BERNICK Ah --! SINJORINO BERNICK Ho Dio, ho dio! JOHAN TONNESEN (kontraux lin kun levita brako) Kaj tion vi kuragxas --! FRAUXLINO HESSEL (deturnante) Ne frapu lin, Johan! ADJUNKTO RORLUND Jes, atencu min nur. Sed la vero apertigxu; kaj _estas_ vero; konsulo Bernick mem tion estas dirinta, kaj la tuta urbo scias. -- Nun, Dina, nun vi konas lin. (Mallonga silento.) JOHAN TONNESEN (mallauxte; kaptas la brakon de _Bernick_) Karsten, Karsten, kion vi faris! SINJORINO BERNICK (mallauxte kaj en ploro) Ho Karsten, ke mi tiris vin en tiun honton. KOMERCISTO SANDSTAD (envenas rapide de dekstre kaj krias kun la mano sur la anso) Nun vi devas absolute veni, sinjoro konsulo! La tuta fervojo pendas en fadeno. KONSULO BERNICK (spiritforeste) Kio estas? Al kio mi --? FRAUXLINO HESSEL (serioze kaj kun emfazo) Vi ekstaru por subteni la socion, bofrato. KOMERCISTO SANDSTAD Jes, venu, venu; ni bezonas vian tutan moralan superpezon. JOHAN TONNESEN (tute apude cxe li) Bernick, -- ni du kunparolos morgaux. (Li eliras tra la gxardeno; _konsulo Bernick_ kvazaux senvola eliras dekstre kun _komercisto Sandstad_.) TRIA AKTO (La gxardena salono en la domo de _Bernick_.) (_Konsulo Bernick_, kun kanbastono en la mano, venas en impeta kolero el la malantauxa cxambro maldekstre, kaj lasas la pordon duone malferma post si.) KONSULO BERNICK Nu jen; fine farigxis seriozo en tio; tiun vangofrapon mi opinias, ke li memoros. (al iu ene en la cxambro) Kion vi diras? -- Kaj mi diras, ke vi estas malprudenta patrino! Vi senkulpigas lin, konsentas al cxiuj liaj bubajxoj. -- Cxu ne bubajxoj? Kion vi do nomas ilin? Sxteliri el la domo nokte, iri surmaren per la fisxistboato, resti for gxis longe en la tago, kaj meti min en tian mortigan timon, mi, kiu havas tiom da aliajxoj por pripensi. Kaj aldone tiu kanajlo kuragxas minaci, ke li volas forkuri! Jes, ke li provu pri tio! -- Vi? Ne, tion mi efektive kredas; vi ne multe zorgas pri lia savo kaj konduto. Mi volonte kredas, ke se li riskus la vivon --! -- Nu? Jes, sed _mi_ havas taskon postlasendan en cxi tiu mondo; ne servas al mi farigxi seninfana. -- Neniuj kontrauxdirajxoj, Betty; estu kiel mi diris; li havu cxambran arestigxon -- (auxskultas) Sxsx; ke neniuj ion rimarku. (_Plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre.) PLENRAJTIGITO KRAP Cxu Vi havas liberan momenton, sinjoro konsulo? KONSULO BERNICK (forjxetas la kanbastonon) Nu ja, jes ja. Cxu Vi venas de la sxipfarejo? PLENRAJTIGITO KRAP Jxus nun. Hm -- KONSULO BERNICK Nu? Cxu certe ne estas iu gxeno pri "La Palmo"? PLENRAJTIGITO KRAP "La Palmo" povos forveli morgaux, sed -- KONSULO BERNICK "Indian Girl" do? Cxu mi ne scietis ke tiu obstinulo -- PLENRAJTIGITO KRAP Ankaux "Indian Girl" povos forveli morgaux; sed -- eble ne atingos foren. KONSULO BERNICK Kion Vi aludas? PLENRAJTIGITO KRAP Pardonu, sinjoro konsulo; tiu pordo estas nur duonfermita, kaj mi kredas, ke iu estas tie -- KONSULO BERNICK (fermas la pordon) Nu jen. Sed kio estas tio, kion neniu devas auxdi? PLENRAJTIGITO KRAP Estas tio, ke la konstruisto Auxne certe intencas sinkigi "Indian Girl" kun aro da maristoj kaj musoj. KONSULO BERNICK Sed Dio kompatu, kiel vi povas kredi --? PLENRAJTIGITO KRAP Mi ne povas klarigi tion alimaniere, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Nu, do diru al mi en malmultaj vortoj -- PLENRAJTIGITO KRAP Mi faros. Vi mem scias kiel prokrasteme la laboro farigxis en la sxipfarejo, post kiam ni ekhavis la novajn masxinojn kaj la novajn malkutimigxintajn laboristojn. KONSULO BERNICK Jes, ja. PLENRAJTIGITO KRAP Sed hodiaux matene, kiam mi venis tien, mi rimarkis, ke la riparado de la Usonano estis progresinta strange longe; la granda sxtopilo en la fundo, -- Vi scias pri la traputrita loko -- KONSULO BERNICK Jes, jes, kio pri gxi? PLENRAJTIGITO KRAP Tute riparita, -- lauxsxajne; tegita; aspektis tute nove; mi auxdis, ke Auxne mem estis laborinta kun lumo tie malsupre la tutan nokton. KONSULO BERNICK Nu ja, kaj plue? PLENRAJTIGITO KRAP Mi estis tion pripensanta; la laboristoj gxuste tiam ripozis por matenmangxo, kaj mi trovis okazon por nerimarkite cxirkauxrigardi kaj ekstere kaj ensxipe; malfacile estis veni malsupren en la sxargxita sxipo; sed mi sciigxis pri vero. Okazas insidajxoj, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Mi ne povas kredi Vin, sinjoro Krap. Mi ne povas, mi ne volas kredi tiajxon pri Auxne. PLENRAJTIGITO KRAP Doloras al mi, -- sed estas la pura vero. Okazas insidajxoj, mi diras. Neniuj novaj tabuloj enfiksitaj, laux tio kion mi komprenas; nur sxtopita per stupo kaj supernitita per metalaj folioj kaj sxirmotukoj kaj tiajxoj. Pura fusxo! "Indian Girl" neniam atingos al New York; gxi sinkos kiel fendita kaldrono. KONSULO BERNICK Tio ja estas terura! Sed kion Vi imagas, ke li intencas? PLENRAJTIGITO KRAP Versxajne li volas malkreditigi la masxinojn; volas vengxi sin; volas denove dungi la malnovan laboristaron. KONSULO BERNICK Kaj li do eble oferas cxiujn tiujn homajn vivojn. PLENRAJTIGITO KRAP Li jxus diris: ne trovigxas homoj sursxipe en "Indian Girl", -- nur bestacxoj. KONSULO BERNICK Nu ja, eble tiel; sed cxu li ne atentas pri la granda kapitalo, kiu perdigxas? PLENRAJTIGITO KRAP Auxne ne precipe sxatas la grandan kapitalon, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Vere; li estas ribeliganto kaj tumultulo; sed senkonscienca ago kiel tiu --. Auxskultu, sinjoro Krap; cxi tiun aferon ni devas ekzameni du fojojn. Ecx neniu vorto al iu ajn. Nia sxipfarejo farigxos kompromita, se homoj sciigxos pri tiajxo. PLENRAJTIGITO KRAP Kompreneble, sed -- KONSULO BERNICK Dum la tagmangx-ripozo Vi devas tien reiri; mi devas havi plenan certecon. PLENRAJTIGITO KRAP Vi gxin ricevos, sinjoro konsulo; sed permesu min demandi: kion Vi tiam volas fari? KONSULO BERNICK Kompreneble raporti la aferon. Ni do ne devas farigxi kunkulpuloj en rekta krimo. Mi devas havi mian konsciencon sensxargxita. Farigxos bona impreso kaj en la gazetaro kaj en la socio en tute, kiam oni vidas, ke mi flanken pusxas cxiujn personajn interesojn, kaj igas la justecon havi sian iron. PLENRAJTIGITO KRAP Vere, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Sed antaux cxio kaj unue plena certeco. Kaj silento gxis tiam -- PLENRAJTIGITO KRAP Neniu vorto, sinjoro konsulo; kaj la certeco, gxin Vi ricevos. (Li eliras tra la gxardeno kaj malsupren laux la strato.) KONSULO BERNICK (duonlauxte) Indignige! Sed cxu? Ja ne eblas, -- neimageble! (Gxuste kiam li volas iri en sian cxambron, _Hilmar Tonnesen_ venas de dekstre.) HILMAR TONNESEN Bonan tagon, Bernick! Nu, mi gratulas pri la venko en la komerca asocio hieraux. KONSULO BERNICK Ho, dankon. HILMAR TONNESEN Estis ja glora venko, mi auxdas; la venko de la inteligenta civitana animo super la egoismo kaj la antauxjugxo, -- kvazaux franca razio kontraux la Kabyloj. Strange ke vi post la malagrablaj epizodoj cxi tie -- KONSULO BERNICK Ja, ja, lasu tion. HILMAR TONNESEN Sed la decida batalo ankoraux ne estas frapita. KONSULO BERNICK En la fervoja afero vi pensas? HILMAR TONNESEN Jes, vi ja certe scias pri kio redaktoro Hammer estas brasanta? KONSULO BERNICK (strecxite) Ne! Kio estas _tio_? HILMAR TONNESEN Li ja krocxis sin al la onidiro, kiu disvastigxas, kaj el tiu li volas fari gazetartikolon. KONSULO BERNICK Kiu onidiro? HILMAR TONNESEN Kompreneble pri la grandaj acxetoj de bienoj laux la flanka fervojo. KONSULO BERNICK Kion vi diras? Cxu tia onidiro disvastigxas? HILMAR TONNESEN Jes, iras tra la tuta urbo. Mi auxdis gxin en la klubo, kie mi faris viziteton. Unu el niaj advokatoj lauxdire estas en tuta silento komisie acxetinta cxiujn arbarbienojn, cxiujn ercejojn, cxiujn akvofalojn -- KONSULO BERNICK Kaj ne dirigxas por kiu? HILMAR TONNESEN En la klubo oni opiniis, ke devus esti por eksterurba kompanio, kiu scietigxis pri tio, kion vi pretigis, kaj kiu rapidis antaux ol la prezoj de la bienoj kreskus -- Cxu ne estas indignige -- uf! KONSULO BERNICK Indignige? HILMAR TONNESEN Jes, ke fremduloj tiel premas sin enen en niajn teritoriojn. Kaj ke unu el la advokatoj de la urbo povas vendi sin al tiajxo! Nun do eksterurbanoj eltiros la profiton. KONSULO BERNICK Sed estas ja nur hazarda onidiro. HILMAR TONNESEN Oni tamen kredas gxin, kaj morgaux aux postmorgaux redaktoro Hammer kompreneble volas fiksnajli gxin kiel fakto. Estas jam gxenerala inciteco tie. Mi auxdis pluruloj diri, ke se tiu onidiro konfirmigxas, ili forstrekos sin el la listoj. KONSULO BERNICK Neeble! HILMAR TONNESEN Cxu? Kiel kredas vi, ke tiuj komercanimoj tiel volonte akceptis vian entreprenon? Cxu vi ne kredas, ke ili mem flaris naze, ke --? KONSULO BERNICK Neeble, mi diras; _tiom_ da civitana virto tamen trovigxas en nia eta komunumo -- HILMAR TONNESEN Cxi tie? Jes, vi ja estas optimisto, kaj tial vi jugxas aliulojn laux vi mem. Sed mi, kiu estas suficxe sperta observanto --. Ne estas unu, -- kompreneble krom ni, -- ecx ne unu, mi diras, kiu tenas la standardon de la ideo alta. (al la fono) Uf, jen mi vidas ilin! KONSULO BERNICK Kiujn? HILMAR TONNESEN La du usonanojn. (elrigardas dekstren) Kaj kun kiu ili iras? Jes, je Dio, cxu ne estas la sxipestro de "Indian Girl". Uf! KONSULO BERNICK Kion ili volas pri _li_? HILMAR TONNESEN Ho, estas ja suficxe konvena socio. Li lauxdire estis sklavkomercisto aux rabisto; kaj kiu scias pri kio la aliuloj sin okupis dum tiuj multaj jaroj. KONSULO BERNICK Mi diras al vi, ke estas ege malgxuste pensi tiel pri ili. HILMAR TONNESEN Jes, vi ja estas optimisto. Sed nun kompreneble ni denove havos ilin sur la nukon; tial mi gxustatempe -- (iras al la pordo maldekstre) (_Frauxlino Hessel_ venas de dekstre.) FRAUXLINO HESSEL Nu, Hilmar, cxu estas mi, kiu pelas vin el la cxambro? HILMAR TONNESEN Tute ne; jxus nun urgxas; mi parolos kun Betty. (iras en la malantauxan cxambron maldekstre) KONSULO BERNICK (post mallonga silento) Nu, Lona? FRAUXLINO HESSEL Jes. KONSULO BERNICK Kiel mi aspektas por vi hodiaux? FRAUXLINO HESSEL Kiel hieraux. Mensogo pli ol malpli -- KONSULO BERNICK Vi devas klarigxi en tio cxi. Kien Johan iris? FRAUXLINO HESSEL Li venos; li havis ion priparolendan kun iu viro. KONSULO BERNICK Post tio kion vi auxdis hieraux, vi komprenas, ke mia tuta estado estas detruita, se la vero venos en la lumon. FRAUXLINO HESSEL Mi tion komprenas. KONSULO BERNICK Estas kompreneble memsekvo, ke _mi_ ne faris min kulpa en tiu krimo, pri kiu onidiras. FRAUXLINO HESSEL Estas memkompreneble. Sed kiu estas la sxtelisto? KONSULO BERNICK Ne estis iu sxtelisto. Ne sxteligxis iu mono; ecx ne sxilingo malaperis. FRAUXLINO HESSEL Kiel? KONSULO BERNICK Ecx ne sxilingo, mi diras. FRAUXLINO HESSEL Sed la onidiro? Kiel tiu abomena onidiro estas disvastigita, ke Johan --? KONSULO BERNICK Lona, kun vi mi opinias, ke mi povas paroli, kiel al neniu alia; mi volas nenion prisilenti por vi. _Mi_ havas mian parton en la kulpo, ke la onidiro disvastigxis. FRAUXLINO HESSEL Vi? Kaj tion vi povis fari kontraux li, kiu por vi --! KONSULO BERNICK Vi ne jugxu sen memori kiel la aferoj tiam statis. Mi ja rakontis al vi tion hieraux. Mi revenis hejmen, kaj trovis mian patrinon implikigita en serio de malsagxaj entreprenoj; diversaj malsukcesoj aldonigxis; kvazauxis ke cxiuj malbonoj sturmis kontraux nin; nia firmao estis cxe ruinigxo. Mi estis duone nepripensema kaj duone malespera. Lona, mi opinias ke estis pleje por mutigi la pensojn, ke mi ekrilatis al tiu konekso, kiu kauxzis ke Johan forvojagxis. FRAUXLINO HESSEL Hm -- KONSULO BERNICK Vi certe povas imagi al vi, kiel cxiaj onidiroj cirkuligxis, kiam vi kaj li estis for. Tio cxi ne estis lia unua malsagxeco, oni rakontis. Dorf estis ricevinta grandan sumon da mono de li por silenti kaj foriri, oni diris; aliuloj pretendis, ke _sxi_ ricevis gxin. Samtempe ne kasxigxis, ke nia firmao spertis malfacilajxojn pagi siajn sxuldojn. Kio estis pli komprenebla, ke la klacxantoj kunligis tiujn du onidirojn? Kiam sxi restis cxi tie kaj vivis en malricxeco, oni pretendis, ke li estis preninta la monon kun si al Usono, kaj la onidiro cxiam pligrandigis la sumon. FRAUXLINO HESSEL Kaj vi, Karsten --? KONSULO BERNICK Mi kaptis tiun famon kiel savtabulon. FRAUXLINO HESSEL Vi pluen disvastigis gxin? KONSULO BERNICK Mi ne kontrauxdiris gxin. La kreditoroj komencis treti al ni pli proksimen; mi devis trankviligi ilin; gravis ke oni ne ekhavus malfidon al la solideco de la firmao; momenta malbonsxanco estis nin frapinta; ili ne devus sin altrudi; nur atendi tempon; cxiu ekhavus sian bonhavon. FRAUXLINO HESSEL Kaj cxiu ekhavis sian bonhavon? KONSULO BERNICK Jes, Lona, tiu famo savis nian firmaon kaj faris min la homo, kiu mi nun estas. FRAUXLINO HESSEL Mensogo do faris vin la homo, kiu vi nun estas. KONSULO BERNICK Al kiu tio damagxis tiam? Estis la intenco de Johan neniam reveni. FRAUXLINO HESSEL Vi demandas, cxu kiun gxi damagxis. Rigardu en vin mem, kaj diru al mi, cxu vi mem ne kaptis damagxon. KONSULO BERNICK Ekrigardu en kiun ajn homon, kaj vi trovos en cxiu ajn almenaux unu nigran punkton, kiun li devas kasxi. FRAUXLINO HESSEL Kaj Vi nomas Vin la kolonoj de la socio! KONSULO BERNICK La socio ne havas pli bonajn. FRAUXLINO HESSEL Kiom gravas, ke tia socio subtenigxas aux ne? Pri kio temas en tio cxi? La sxajno kaj la mensogo -- kaj nenio alia. Jen vi vivas, la plej elstara viro de la urbo, en gloro kaj gxojo, en potenco kaj honoro, vi, kiu gluis la krimulsignon sur senkulpulon. KONSULO BERNICK Cxu vi ne pensas, ke mi profunde sentas mian maljuston kontraux li? Kaj cxu vi ne kredas, ke mi estas preta ree bonfari gxin? FRAUXLINO HESSEL Per kio? Parolante? KONSULO BERNICK Cxu tion vi povus postuli? FRAUXLINO HESSEL Kio alia povus rebonigi tian maljustajxon? KONSULO BERNICK Mi estas ricxa, Lona; Johan povas prezenti postulon kiun ajn -- FRAUXLINO HESSEL Jes, ofertu al li monon, kaj vi auxdos, kion li respondos. KONSULO BERNICK Cxu vi konas liajn intencojn? FRAUXLINO HESSEL Ne, post hieraux li estas silenta. Estas kvazaux cxio tio faris lin matura viro. KONSULO BERNICK Mi devas paroli kun li. FRAUXLINO HESSEL Jen li estas. (_Johan Tonnesen_ venas de dekstre.) KONSULO BERNICK (al li) Johan --! JOHAN TONNESEN (deturnante) Unue _mi_. Hieraux matene mi donis al vi mian vorton por silenti. KONSULO BERNICK Vi tion faris. JOHAN TONNESEN Sed tiam mi ankoraux ne sciis -- KONSULO BERNICK Johan, permesu al mi per du vortoj klarigi al vi la konekson -- JOHAN TONNESEN Ne bezonigxas; mi tute bone komprenas la konekson. La firmao estis tiam en malfacila stato; kaj kiam mi do estis for, kaj vi havis potencon super sendefenda nomo kaj famo --. Nu, mi ne ege imputas al vi tion; ni estis junaj kaj facilanimaj en tiuj tagoj. Sed nun mi bezonas la veron, kaj nun vi devas paroli. KONSULO BERNICK Kaj gxuste nun mi bezonas mian tutan moralan estimon, kaj tial mi ne _povas_ paroli nun. JOHAN TONNESEN Mi ne gxenas min pro la fikciajxoj kiujn vi disvastigis pri mi; estas tio alia, por kio vi prenu la kulpon. Dina farigxu mia edzino, kaj cxi tie, en cxi tiu urbo, mi volas vivi kaj logxi kaj konstrui kun sxi. FRAUXLINO HESSEL Vi jenon volas? KONSULO BERNICK Kun Dina! Kiel via edzino? Cxi tie en la urbo! JOHAN TONNESEN Jes, gxuste cxi tie; mi volas resti cxi tie por spiti cxiujn tiujn mensogantojn kaj kalumniantojn. Sed por gajni sxin, estas necese, ke vi liberigu min. KONSULO BERNICK Cxu vi pripensis, ke se mi konfesos la unuan, mi ankaux samtempe prenos sur min la duan? Vi volas diri, ke el niaj libroj mi povas pruvi, ke neniu trompo estas okazinta? Sed tion mi ne povos; niaj libroj tiam ne tiel akurate tenigxis. Kaj ecx se mi povus, -- kion per tio gajnigxus? Cxu mi ne almenaux starus kiel la homo, kiu iam savis sin per mensogo, kaj kiu dum dek kvin jaroj lasis tiun mensogon kaj cxiujn la aliajxojn fiksigxi, sen esti farinta pasxon kontrauxe? Vi ne plu konas nian socion; alie vi devus scii ke tio cxi frakasus min gxisfunde. JOHAN TONNESEN Mi povas nur diri al vi, ke mi volas preni la filinon de sinjorino Dorf kiel edzinon, kaj vivi kun sxi en cxi tiu urbo. KONSULO BERNICK (sekigas la sxviton de la frunto) Auxskultu, Johan, -- kaj ankaux vi, Lona. Ne estas ordinaraj cirkonstancoj en kiuj mi staras gxuste en tiuj cxi tagoj. Mi staras tiel, ke se tiu cxi frapo direktigxos al mi, vi estos min detruintaj, kaj ne nur min, sed ankaux grandan benoricxan estontecon por la socio, kiu tamen estis via hejmo dum la infanaj jaroj. JOHAN TONNESEN Kaj se mi ne direktos la frapon kontraux vin, mi detruos mem mian tutan estontan felicxon. FRAUXLINO HESSEL Parolu dauxre, Karsten. KONSULO BERNICK Do auxskultu. Estas pri la fervoja afero, kaj tiu afero ne estas tute tiel simpla, kiel vi opinias. Vi certe auxdis priparolata pasintan jaron marbordan linion? Gxi ricevis multajn, gravajn vocxojn por si cxi tie en la urbo kaj ankaux en la cxirkauxajxo; sed mi malhelpis gxin, cxar gxi malutilus al nia vaporsxiptrafiko laux la marbordo. FRAUXLINO HESSEL Cxu vi mem interesigxis en tiu vaporsxiptrafiko? KONSULO BERNICK Jes. Sed neniu kuragxis suspekti min de tiu flanko; mi havis mian estimitan nomon kiel sxildon kaj sxirmilon super mi. Cetere mi estus povinta porti la perdon; sed la loko ne estus gxin portinta. Do decidigxis por la internlanda linio. Kiam tio estis okazinta, mi certigis al mi en tuta silento, ke flanka fervojo povus esti metata cxi-malsupren al la urbo. FRAUXLINO HESSEL Kial en tuta silento, Karsten? KONSULO BERNICK Cxu vi auxdis priparolataj la grandajn acxetojn de arbaraj proprajxoj, de minejoj kaj de akvofaloj --? JOHAN TONNESEN Jes, estas ja eksterurba asocio -- KONSULO BERNICK Tiel ke tiuj bienoj nun situas, ili estas preskaux senvaloraj por la disaj posedantoj; ili tial estas venditaj suficxe malmultekoste. Se oni atendus gxis la flanka fervojo estus priparolata, la posedantoj postulus malmoderajn prezojn. FRAUXLINO HESSEL Bone, bone; sed kio sekve? KONSULO BERNICK Nun venas tio, kio povas esti malsame eksplikata, -- tio, kion homo en nia socio nur povas konfesi, se li havas nemakulitan kaj estimatan nomon al kiu sin apogi. FRAUXLINO HESSEL Nu? KONSULO BERNICK Estas mi, kiu acxetis cxion. FRAUXLINO HESSEL Vi? JOHAN TONNESEN Je propra respondeco? KONSULO BERNICK Je propra respondeco. Se la flanka fervojo realigxos, mi estos milionulo; se gxi ne realigxos, mi estos ruinigita. FRAUXLINO HESSEL Tio estas riska, Karsten. KONSULO BERNICK Mi riskis mian tutan kapitalon sur tio cxi. FRAUXLINO HESSEL Mi ne pensas pri la kapitalo; sed kiam tio malkasxigxos, ke -- KONSULO BERNICK Jes, tie estas la nodpunkto. Kun la nemakulita nomo, kiun mi gxis nun portis, mi povas preni tiun aferon sur miajn sxultrojn, porti gxin antauxen, kaj diri al miaj kuncivitanoj: Vidu, tion mi riskis por la bono de la socio. FRAUXLINO HESSEL Por la socio? KONSULO BERNICK Jes; kaj ecx ne unu volas dubi pri miaj intencoj. FRAUXLINO HESSEL Tamen trovigxas homoj, kiuj agis pli malferme ol vi, sen subintencoj, sen flankaj konsideroj. KONSULO BERNICK Kiuj? FRAUXLINO HESSEL Kompreneble kaj Rummel kaj Sandstad kaj Vigeland. KONSULO BERNICK Por gajni ilin mi devis inici ilin pri la afero. FRAUXLINO HESSEL Kaj sekve? KONSULO BERNICK Ili rezervis al si kvinonon de la profito por divido. FRAUXLINO HESSEL Ho, tiuj kolonoj de la socio! KONSULO BERNICK Cxu ne estas la socio mem, kiu devigas nin iri laux insidaj vojoj? Kio okazus cxi tie, se mi ne estus aginta en silento? Cxiuj estus sin enjxetintaj en la entreprenon, dividantaj, disigantaj, fusxantaj la tuton. En cxi tiu urbo estas neniu homo krom mi, kiu komprenas kiel gvidi tian grandan entreprenon, kiel tiu cxi farigxos; en cxi tiu lando estas entute nur la enmigrintaj familioj, kiuj havas talenton por pli grandaj entreprenoj. Tial mia konscienco absolvas min en tiu cxi rilato. Nur en miaj manoj cxi tiuj proprajxoj povos farigxi dauxra beno por la multaj, al kiuj ili havigos panon. FRAUXLINO HESSEL En tio mi opinias ke vi pravas, Karsten. JOHAN TONNESEN Sed mi ne konas tiujn multajn, kaj la felicxo de mia vivo estas en risko. KONSULO BERNICK La bonstato de via naskigxloko estas en risko. Se malkasxigxos aferoj, kiuj jxetas ombron sur mian antauxan konduton, mia kontrauxuloj kun unuigxintaj fortoj atakos min. Junula malprudento neniam forvisxigxas en nia socio. Oni volas ekzameni mian tutan intertempan vivon, eltiri milojn da etaj okazajxoj, interpreti kaj ekspliki ilin en la lumo de tio, kio malkasxigxus; oni volas frakasi min sub la pezo de famoj kaj kalumnioj. El la fervoja afero mi devos retirigxi; kaj se mi malkaptos gxin, gxi falos, kaj mi estos samtempe ruinigita kaj civitane morta. FRAUXLINO HESSEL Johan, post tio kion vi nun auxdis, vi devas forvojagxi kaj silenti. KONSULO BERNICK Jes, jes, Johan, tion vi devas! JOHAN TONNESEN Jes, mi forvojagxos kaj ankaux silentas; sed mi revenos, kaj tiam mi parolos. KONSULO BERNICK Restu tie transe, Johan; silentu, kaj mi volonte dividos kun vi -- JOHAN TONNESEN Retenu vian monon, sed redonu al mi mian nomon kaj mian reputacion. KONSULO BERNICK Kaj oferi mian propran! JOHAN TONNESEN Pri tio vi kaj via socio devas akordigxi. Mi devas kaj volas gajni Dina por mi. Tial mi forvojagxos jam morgaux per "Indian Girl" -- KONSULO BERNICK Per "Indian Girl"? JOHAN TONNESEN Jes. La sxipestro promesis kunpreni min. Mi transvojagxos, mi diras; mi vendos mian bienon kaj ordigas miajn aferojn. Post du monatoj mi estos reveninta. KONSULO BERNICK Kaj tiam vi volas paroli? JOHAN TONNESEN Tiam la kulpulo prenu la kulpon mem. KONSULO BERNICK Cxu vi forgesas, ke tiam mi devos preni _tion_ sur min, pri kio mi _ne_ estas kulpa? JOHAN TONNESEN Kiu antaux dek kvin jaroj utiligis tiun hontindan famon? KONSULO BERNICK Vi pelas min al malespero! Sed se vi parolos, mi cxion neos! Mi diros, ke estas komploto kontraux mi; vengxo; ke vi venis cxi tien por elpremi monon de mi! FRAUXLINO HESSEL Honto al vi, Karsten! KONSULO BERNICK Mi estas malespera, mi diras; kaj mi luktos por la vivo. Mi neos cxion, cxion! JOHAN TONNESEN Mi havas viajn du leterojn. En mia kofro mi trovis ilin inter miaj aliaj paperoj. Cxi-matene mi tralegis ilin; ili estas suficxe klaraj. KONSULO BERNICK Kaj tiujn vi volas prezenti? JOHAN TONNESEN Se farigxos necese. KONSULO BERNICK Kaj post du monatoj vi denove estos cxi tie? JOHAN TONNESEN Mi tion esperas. La vento estas bona. Post tri semajnoj mi estos en New York --, se "Indian Girl" ne subakvigxos. KONSULO BERNICK (ekmire) Subakvigxos? Kial "Indian Girl" subakvigxus? JOHAN TONNESEN Ne, ankaux mi tiel pensas. KONSULO BERNICK (preskaux ne auxdeble) Subakvigxi? JOHAN TONNESEN Jes, Bernick, nun vi do scias, kio atendas; dume vi devas konsideri la situacion. Adiaux! Salutu al Betty, kvankam sxi ne akceptis min kiel fratino. Sed Marta mi tamen volas vidi. Sxi diru al Dina --; sxi promesu al mi -- (Li eliras tra la malantauxa pordo maldekstre.) KONSULO BERNICK (al si mem) "Indian Girl" --? (rapide) Lona, vi _devas_ malhelpi tion cxi! FRAUXLINO HESSEL Vi mem vidas, Karsten, -- mi ne plu havas potencon super li. (Sxi iras post _Johan_ en la cxambron maldekstre.) KONSULO BERNICK (en maltrankvilaj pensoj) Subakvigxi --? (_Sxipkonstruisto Auxne_ venas de dekstre.) SXIPKONSTRUISTO AUXNE Je via permeso, cxu estas konvene por la konsulo --? KONSULO BERNICK (turnas sin impete) Kion Vi volas? SXIPKONSTRUISTO AUXNE Peti cxu mi povu fari demandon al la konsulo. KONSULO BERNICK Nu ja; rapidigxu. Pri kio Vi volas demandi? SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mi volas demandi, cxu estas firma decido, -- nesxangxeble firma decido, -- ke mi estus maldungata de la farejo, se "Indian Girl" ne povus forveli morgaux? KONSULO BERNICK Kio nun? La sxipo ja _farigxos_ preta por forveli. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Jes, -- gxi farigxos. Sed se gxi ne farigxos, -- cxu mi tiam maldungigxus? KONSULO BERNICK Por kio tiaj senutilaj demandoj? SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mi ege volus scii tion, sinjoro konsulo. Respondu al mi pri _tio_: Cxu mi maldungigxus? KONSULO BERNICK Cxu mia vorto kutime estas fiksa aux ne? SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mi do morgaux estus perdinta la pozicion, kiun mi havas en mia domo kaj inter tiuj al kiuj mi plej proksime apartenas, -- perdinta mian influon en la rondo de la laboristoj, -- perdinta la eblecon bonfari inter la malaltaj kaj malricxaj homoj en la societo. KONSULO BERNICK Auxne, pri tiu punkto ni estas finitaj. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Nu, do "Indian Girl" forvelu. (mallonga silento) KONSULO BERNICK Auxskultu; mi ne povas direkti miajn okulojn en cxiujn lokojn; ne povas respondeci por cxio; -- Vi povas aserti al mi, ke la riparado estas neriprocxeble farita? SXIPKONSTRUISTO AUXNE Vi fiksis mallongan tempolimon, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Sed la riparo estas tauxga, Vi diras? SXIPKONSTRUISTO AUXNE Ni havas ja bonan veteron kaj somertempon. (denova pauxzo) KONSULO BERNICK Cxu Vi havas ion pli al mi direndan? SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mi ne scias pri io alia, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Do, -- "Indian Girl" forvelos -- SXIPKONSTRUISTO AUXNE Morgaux? KONSULO BERNICK Jes. SXIPKONSTRUISTO AUXNE Nu ja. (Li salutas kaj foriras.) (_Konsulo Bernick_ staras momenton sendecida; tuj poste li iras rapide al la elireja pordo, kvazaux volante revoki Auxne, sed haltas maltrankvila kun la mano sur la anso. Samtempe malfermigxas la pordo de ekstere, kaj _plenrajtigito Krap_ envenas.) PLENRAJTIGITO KRAP (mallauxte) Aha, li estis cxi tie. Cxu li konfesis? KONSULO BERNICK Hm --; cxu Vi ion malkasxis? PLENRAJTIGITO KRAP Cxu tio bezonigxas? Cxu la konsulo ne vidis la malbonan konsciencon ekrigardi el liaj okulanguloj? KONSULO BERNICK Ho cxu; -- tiajxo ne vidigxas. Cxu Vi ion malkasxis, mi demandas? PLENRAJTIGITO KRAP Mi ne povis alveni; estis tro malfrue; ili jam estis tiranta la sxipon el la doko. Sed gxuste tiu urgxo klare montras, ke -- KONSULO BERNICK Montras nenion. La inspekto do jam okazis? PLENRAJTIGITO KRAP Kompreneble; sed -- KONSULO BERNICK Vi do nun vidas. Kaj oni kompreneble trovis nenion priplendindan? PLENRAJTIGITO KRAP Sinjoro konsulo, Vi certe scias kiel tiaj inspektoj okazas, precipe en sxipfarejo, kiu havas tian bonan nomon kiel la nia. KONSULO BERNICK Same bone; ni do estas senplendindaj. PLENRAJTIGITO KRAP Sinjoro konsulo, cxu Vi vere nenion rimarkis en Auxne, ke --? KONSULO BERNICK Auxne tute trankviligis min, mi diras al Vi. PLENRAJTIGITO KRAP Kaj mi diras al Vi, ke mi estas morale konvinkita, ke -- KONSULO BERNICK Kion tio cxi signifu, sinjoro Krap? Mi ja komprenas, ke Vi portas malamikan senton kontraux la viro; sed se Vi volas iel malutili al li, Vi devas elekti alian okazon. Vi scias kiel grave estas por mi -- aux pli gxuste por la sxipsocieto -- ke "Indian Girl" forvelu morgaux. PLENRAJTIGITO KRAP Nu bone; tio okazu; sed kiam ni auxdos ion de _tiu_ sxipo -- hm! (_Komercisto Vigeland_ envenas de dekstre.) KOMERCISTO VIGELAND Estime bonan tagon, sinjoro konsulo. Cxu Vi havas liberan momenton? KONSULO BERNICK Je Via servo, sinjoro Vigeland. KOMERCISTO VIGELAND Jes, mi nur volus auxdi, cxu ne ankaux Vi subtenas la decidon, ke "La Palmo" forvelu morgaux? KONSULO BERNICK Jes; tio ja estas interkonsentita afero. KOMERCISTO VIGELAND Sed nun la sxipestro venis al mi informante, ke estas prognozo por ventego. PLENRAJTIGITO KRAP La barometro multe falis de post la mateno. KONSULO BERNICK Cxu? Cxu ni povas atendi ventegon? KOMERCISTO VIGELAND Almenaux fortan venton; sed ne kontrauxventon; male -- KONSULO BERNICK Hm; nu, kion Vi do diras? KOMERCISTO VIGELAND Mi diras, kiel mi diris al la sxipestro, ke "La Palmo" estas en la mano de la providenco. Kaj cetere gxi ja unue velos nur trans la Nordan Maron; kaj en Anglio la frajtaj prezoj estas ja nun tiel kontentige altaj, ke -- KONSULO BERNICK Jes, kauxzus al ni perdon, se ni atendus. KOMERCISTO VIGELAND La sxipo estas ja solida, kaj krome plene asekurita. Ne, sed tiarilate estas pli riske por "Indian Girl" -- KONSULO BERNICK Kiel tio? KOMERCISTO VIGELAND Gxi ja ankaux forvelos morgaux. KONSULO BERNICK Jes, la sxipsocieto forte urgxis, kaj cetere -- KOMERCISTO VIGELAND Nu, se tiu malnova kesto kuragxas forveli, -- kaj krome kun tia sxipanaro, -- estus honto, se ni ne -- KONSULO BERNICK Nu bone. Supozeble Vi havas la sxipdokumentojn kun Vi? KOMERCISTO VIGELAND Jes, jen. KONSULO BERNICK Bone; nun bonvole eniri kun sinjoro Krap. PLENRAJTIGITO KRAP Bonvolu; estos tuj arangxata. KOMERCISTO VIGELAND Dankon. -- Kaj la rezulton ni metos en la manon de la cxiopova, sinjoro konsulo. (Li iras kun _plenrajtigito Krap_ en la antauxan cxambron maldekstre. _Adjunkto Rorlund_ envenas tra la gxardeno.) ADJUNKTO RORLUND Ah, cxu mi renkontu Vin hejme je tiu cxi tempo de la tago, sinoro konsulo? KONSULO BERNICK (enpense) Kiel Vi vidas. ADJUNKTO RORLUND Jes, tamen estis pro la sinjorino, ke mi eniris. Mi imagis al mi, ke sxi bezonus iun konsolan vorton. KONSULO BERNICK Sxi eble bezonus. Sed ankaux mi volus iomete paroli kun Vi. ADJUNKTO RORLUND Kun plezuro, sinjoro konsulo. Sed kio estas al Vi? Vi aspektas tute pale kaj konfuzite. KONSULO BERNICK Cxu? Cxu mi tiel aspektas? Jes, kiel povas esti aliaspekte, -- tiom kiom nuntempe amasigxas antaux min? Tuta, mia granda komerco, -- kaj ankaux la fervoja establajxo --. Auxskultu: en unu vorto, sinjoro adjunkto; permesu al mi fari al Vi demandon. ADJUNKTO RORLUND Tre volonte, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Estas penso, kiu falis en min. Kiam oni staras antaux tia vastatinga entrepreno, kiu postulus unu opan oferon --? ADJUNKTO RORLUND Kiel vi pensas? KONSULO BERNICK Ekzemple mi supozas: viro intencas establi grandan fabrikon. Li scias certe -- cxar cxiuj spertoj montris tion -- ke frue aux malfrue dum la ekspluatado en tiu fabriko homaj vivoj perdigxos. ADJUNKTO RORLUND Jes, tio estas nur tro versxajna. KONSULO BERNICK Aux iu jxetas sin sur ekspluatado de minejoj. Li prenas kaj familiaj patroj kaj junaj vivfortaj homoj en sian servon. Cxu oni ne povas kun certeco diri, ke ne cxiuj tiuj travivos. ADJUNKTO RORLUND Jes bedauxrinde, sendube estas tiel. KONSULO BERNICK Nu. Tia viro ja scias antauxe, ke la entrepreno, kiun li realigos, sendube iam kostos homa vivo. Sed tiu entrepreno estas gxenerale utila; por cxiu vivo, kiun gxi kostas, gxi same sendube progresigas la bonfarton de multaj centoj. ADJUNKTO RORLUND Aha, Vi pensas pri la fervojo, -- pri cxiuj tiuj dangxeraj fosadoj kaj krevigadoj de rokoj kaj cxio tio -- KONSULO BERNICK Jes; nu jes; mi pensas pri la fervojo. Kaj krome, -- la fervojo farigxos kauxzo por fabrikoj kaj ekspluatado de minejoj. Sed cxu Vi tamen ja opinias --? ADJUNKTO RORLUND Kara sinjoro konsulo, Vi estas preskaux tro konscienca. Mi pensas, ke kiam Vi metas la aferon en la manon de la providenco -- KONSULO BERNICK Jes; certe ja; la providenco -- ADJUNKTO RORLUND -- Vi estas senkulpa. Vi konstruu fidoplene la fervojon. KONSULO BERNICK Jes, sed nun mi supozas specialan okazon. Mi supozas, ke trovigxis bor-truo, kiu eksplodigxus, kaj tio en dangxera loko; sed se tiu bor-truo ne eksplodigxus, ne eblus realigi la fervojon. Mi supozas, ke la ingxeniero scias, ke kostos la vivo de tiu laboristo, kiu brulfajrigu la mecxon; sed fajrigata gxi devas esti, kaj estas la devo de la ingxeniero sendi laboriston tien por fari la taskon. ADJUNKTO RORLUND Hm -- KONSULO BERNICK Mi scias, kion Vi volas diri. Estus lauxdinde, se la ingxeniero mem prenus la mecxon, kaj irus al la bor-truo por gxin brulfajrigi. Sed tiajxon oni ne faras. Li sekve devas oferi laboriston. ADJUNKTO RORLUND Tion ingxeniero neniam farus cxe ni. KONSULO BERNICK Neniu ingxeniero en la grandaj landoj hezitus tion fari. ADJUNKTO RORLUND En la grandaj landoj? Nu, tion mi ja kredas. En tiuj koruptaj senkonsciencaj socioj -- KONSULO BERNICK Ho, tamen estas multaj bonoj en tiuj socioj. ADJUNKTO RORLUND Kaj tion Vi povas diri, Vi, kiu mem --? KONSULO BERNICK En la grandaj socioj ili tamen havas eblecojn antauxenigi utilan entreprenon; tie ili havas kuragxon oferi ion por granda afero; sed cxi tie oni restriktigxas de cxiaspecaj malgrandanimaj konsideroj kaj skrupuloj. ADJUNKTO RORLUND Cxu homa vivo estas malgrandanima konsidero? KONSULO BERNICK Kiam tiu homa vivo staras kiel minaco al la bono de miloj. ADJUNKTO RORLUND Sed Vi starigas tute nepenseblajn kazojn, sinjoro konsulo! Mi tute ne komprenas Vin hodiaux. Kaj Vi ecx montras al la grandaj socioj. Jes, tie fremde, -- kion valoras homa vivo tie? Tie ili ne kalkulas per homaj vivoj, sed per kapitaloj. Sed ni ja staras sur tute alia morala starpunkto, mi opinias. Rigardu al nia honesta profesio de sxipposedantoj! Menciu unu solan sxipposedanton cxe ni, kiu por fia gajno volus oferi homan vivon! Kaj imagu tiujn friponojn en la grandaj socioj, kiuj por avantagxo cxartedonas unu nemartauxgan sxipon post la alia -- KONSULO BERNICK Mi ne parolas pri nemartauxgaj sxipoj! ADJUNKTO RORLUND Sed mi parolas pri ili, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Jes, sed pro kio? Tio ja ne rilatas al la afero. -- Ho, tiuj bagatelaj timoplenaj konsideroj! Se generalo cxe ni kondukus siajn homojn en la pafadon kaj ekhavus ilin mortpafataj, li poste ricevus sendormajn noktojn. Tiel ne estas aliloke. Vi auxdus kion tiu tie interne rakontas -- ADJUNKTO RORLUND Li? Kiu? La usonano --? KONSULO BERNICK Nu jes. Vi auxdus, kiel oni en Usono -- ADJUNKTO RORLUND Li estas tie? Kaj tion Vi ne diras al mi. Mi volas tuj -- KONSULO BERNICK Vi ne sukcesos; Vi nenien atingos pri li. ADJUNKTO ROR